< Psalmaro 107 >

1 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco:
請您們向上主讚頌,因為祂是美善寬仁,祂的仁慈永遠常存。
2 Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,
歌詠此曲的人們是:上主親身所救贖的,由敵人手中救出的,
3 Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro.
從各地召集來的,東南西北聚來的。
4 Ili vagis en la dezerto, laŭ vojo senviva, Urbon loĝatan ili ne trovis;
他們在曠野和沙漠中漂流,找不到安居之城的道路。
5 Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortiĝis.
他們口渴而又腹饑,生命已經奄奄一息;
6 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
他們於急難中一哀救上主,上主即拯救他們脫離困苦,
7 Kaj Li kondukis ilin laŭ ĝusta vojo, Ke ili venu al urbo loĝata.
引領他們走入正道,走內入可安居的城廓。
8 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
願他們感謝上主的仁慈,稱頌祂給人子顯的奇蹟。
9 Ĉar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo.
因為祂使饑渴的人得到飽飫,祂使肚餓人享盡美物。
10 Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero;
他們坐在黑暗與死影裏,盡為痛苦與鐵鍊所縛繫,
11 Ĉar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo.
因為背棄了天主的命令,又輕視了至高者的叮嚀。
12 Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis.
因此,祂以苦難折磨了他們的心神,他們跌倒了,卻沒有人來扶持他們。
13 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
他們在急難中哀求上主,上主即救他們脫離困苦,
14 Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li disŝiris.
領他們擺脫死影與黑暗,把他們的銬鐐完全弄斷。
15 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
願他們感謝上主的仁慈,稱頌祂給人子顯的奇蹟。
16 Ĉar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn.
因為祂把銅門摧毀,又把鐵閂擊碎。
17 La malsaĝuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj;
他們因行為邪惡而病重,因犯罪而遭受苦痛;
18 Ĉiujn manĝojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto.
他們厭棄各樣的食物,快已接近死亡的門戶。
19 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
他們於急難中一哀求主,上主即拯救他們脫離困苦。
20 Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.
主發一言就將他們病除,且拯救他們脫離了陰府。
21 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
願他們感謝上主[的仁慈,稱頌祂給人子顯的奇蹟。
22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.
願他們獻上感恩的祭獻,將祂的工程歡樂地宣傳。
23 Kiuj veturas per ŝipoj sur la maro, Kiuj komercas sur grandaj akvoj,
他們乖船,下海行航,在大洋中往來經商,
24 Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo.
他們看見過上主的奇異作為,遇到過祂行於汪洋中的奇跡:
25 Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis ĝiajn ondojn:
祂一發命,風浪狂掀,海中波檮頓時高翻,
26 Ili leviĝas ĝis la ĉielo, malleviĝas en la abismojn; Ilia animo konsumiĝas de sufero;
時而忽躍沖天,時而忽墜棎淵;此危急之中,他們膽戰心寒,
27 Ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo, Kaj ilia tuta saĝeco malaperas.
恍惚且暈眩,有如醉漢;一切的經驗全部紊亂。
28 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li eligis ilin el ilia mizero.
他們於急難中一哀求上主,上主即拯救他們脫離困苦。
29 Li kvietigis la ventegon, Kaj ĝiaj ondoj silentiĝis.
祂化風暴為平靜,海濤頓時便安定;
30 Kaj ili ekĝojis, kiam fariĝis silente; Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.
祂使風平浪靜,大家個個歡忭,祂領他們登上了渴薶的海岸。
31 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
願他們感謝上主的仁慈,稱頌祂給人子的奇蹟,
32 Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejaĝuloj ili Lin laŭdu.
在人民的集會中頌揚祂,在長老的議上讚美祂。
33 Li ŝanĝas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekaĵon;
上主使河域變為荒灘,青使清水泉變成乾川,
34 Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj.
使肥沃土地變為鹹田,都因當地居民的罪愆。
35 Li ŝanĝas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo;
祂又能使沙漠變成水源,使旱地變成水泉。
36 Kaj Li loĝigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon loĝatan.
把饑餓的人徒置在那地,使他們與興建者安居的城邑;
37 Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.
耕田種地,開懇了葡萄園,因此收穫果實,豐富出產。
38 Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multiĝas, Kaj brutoj ne mankas al ili.
上主祝福了他們人口繁衍,賞賜他們的牲畜有增無減。
39 Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero,
其後因慘遭災患苦茌難,人口減少而被棄如前。
40 Li verŝas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.
但上主卻使權貴遭受恥辱,任他們徘徊歧途無路可走。
41 Malriĉulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel ŝafojn.
但拯救貧窮人脫離災難,使他們家屬多如羊群一般。
42 La virtuloj tion vidas, kaj ĝojas; Kaj ĉia malboneco fermas sian buŝon.
正直的人見到必然歡忭,但邪惡的人卻啞口無言。
43 Kiu estas saĝa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo.
那一位賢哲詳察此事,並能體會上主的仁慈!

< Psalmaro 107 >