< Jeĥezkel 12 >
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Un Tā Kunga vārds notika uz mani sacīdams:
2 Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi loĝas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por aŭdi, sed ili ne aŭdas; ĉar ili estas domo malobeema.
Cilvēka bērns, tu dzīvo atkāpēju sugā, kam acis ir redzēt, bet tie neredz, kam ausis ir dzirdēt, bet tie nedzird, jo tie ir atkāpēju suga.
3 Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaŭ iliaj okuloj, formigru antaŭ iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema.
Bet tu, cilvēka bērns, taisi sev ceļa rīkus un izej pašā dienas laikā priekš viņu acīm un aizej no savas vietas uz citu vietu priekš viņu acīm, vai tie varbūt samanīs, ka tie ir atkāpēju suga.
4 Kaj elportu viajn necesaĵojn, kaj necesaĵojn de migranto, tage antaŭ iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaŭ iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj.
Tāpēc iznes savus rīkus, kā ceļa rīkus pašā dienas laikā priekš viņu acīm, un tad izej vakarā priekš viņu acīm, kā tie iziet, kas uz ceļu dodās.
5 Antaŭ iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra ĝi.
Lauzies caur sienu priekš viņu acīm un iznes tur (savus rīkus).
6 Antaŭ iliaj okuloj metu la necesaĵojn sur la ŝultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizaĝon, por ke vi ne vidu la teron; ĉar Mi faris vin antaŭsigno por la domo de Izrael.
Priekš viņu acīm tev tos būs nest uz pleciem, tumsā tev tos būs iznest, savu vaigu tev būs apsegt, ka neredzi zemi. Jo Es tevi esmu licis par brīnuma zīmi Israēla namam.
7 Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi: miajn necesaĵojn mi elportis, kiel necesaĵojn de migranto, ĉe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian ŝultron antaŭ iliaj okuloj.
Un es darīju, kā man bija pavēlēts; es iznesu savus rīkus dienas laikā, kā ceļa rīkus, un vakarā es caur sienu izlauzos ar roku; es tos iznesu tumsā, un tos nesu uz pleciem priekš viņu acīm.
8 Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Un no rīta Tā Kunga vārds uz mani notika sacīdams:
9 Ho filo de homo! ĉu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras?
Cilvēka bērns! Vai Israēla nams, tā atkāpēju suga, uz tevi nav sacījis: ko tu dari!
10 Diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉi tiu portaĵo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en ĝi.
Saki uz tiem: tā saka Tas Kungs Dievs: šī nasta ir Jeruzālemes valdnieks un viss Israēla nams, kas tur iekšā.
11 Diru: Mi estas via antaŭsigno: kiel mi agis, tiel oni agos kun ili: en elhejmiĝon, en kaptitecon ili iros.
Saki: es esmu jūsu brīnuma zīme; kā es esmu darījis, tā viņiem darīs, tie aizies un taps vesti cietumā.
12 Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn aĵojn sur la ŝultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizaĝon, por ke li ne vidu per la okulo la teron.
Un tas valdnieks, kas viņu vidū, nesīs uz pleciem tumsā un aizies; tie lauzīsies caur sienu, viņu tur izvest, viņa vaigs taps apsegts, tādēļ ka viņam ar acīm zemi nebūs redzēt.
13 Kaj Mi sternos Mian reton kontraŭ li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la Ĥaldeoj; sed li ĝin ne vidos, kvankam tie li mortos.
Un Es izplētīšu savu tīklu pār viņu, ka viņš top gūstīts manos valgos, un Es viņu vedīšu uz Bābeli Kaldeju zemē, viņš to neredzēs, bet tur mirs.
14 Kaj ĉiujn liajn ĉirkaŭantojn, liajn helpantojn, kaj ĉiujn liajn taĉmentojn Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili glavon.
Un visus, kas ap viņu, viņa palīgus, un visus viņa pulkus Es izkaisīšu visos vējos un izvilkšu zobenu viņiem pakaļ
15 Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disĵetos ilin en la landojn.
Tā tie samanīs, ka Es esmu Tas Kungs, kad Es tos izklīdināšu pa tautām un tos izkaisīšu pa valstīm.
16 Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri ĉiuj siaj abomenindaĵoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Tomēr kādu mazu pulciņu no tiem Es atlicināšu no zobena, no bada un no mēra, lai tie viņu negantības stāsta tautu vidū, kurp tie nāks, un lai samana, ka Es esmu Tas Kungs.
17 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Un Tā Kunga vārds uz mani notika sacīdams:
18 Ho filo de homo! manĝu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun ĉagreno kaj zorgoj.
Cilvēka bērns, tev savu maizi būs ēst ar drebēšanu un savu ūdeni dzert ar trīcēšanu un bēdām.
19 Kaj diru al la popolo de la lando: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la loĝantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael: Sian panon ili manĝos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; ĉar la lando dezertiĝos de sia abundo pro la maljustaĵoj de ĉiuj siaj loĝantoj.
Un tev būs sacīt uz tās zemes ļaudīm: tā saka Tas Kungs Dievs par Jeruzālemes iedzīvotājiem Israēla zemē: tie ēdīs savu maizi ar bēdām un dzers savu ūdeni ar sirdēstiem, tādēļ ka viņu zeme taps tukša no savas pilnības, visu savu iedzīvotāju varas darbu dēļ.
20 Kaj la loĝataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Un tās pilsētas, kas iedzīvotāju pilnas, kļūs postītas, un tā zeme būs par tuksnesi, un jūs samanīsiet, ka Es esmu Tas Kungs.
21 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Un Tā Kunga vārds uz mani notika sacīdams:
22 Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan: Pasos multe da tempo, kaj ĉiu antaŭdiro malaperos?
Cilvēka bērns, kas tas jums par sakāmu vārdu Israēla zemē, ka jūs sakāt: laiks ilgi velkās, un visa parādīšana būs nieki!
23 Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos ĉi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili: Proksima jam estas la tempo kaj la plenumiĝo de ĉiu antaŭdiro.
Tādēļ saki uz tiem: tā saka Tas Kungs Dievs: Es šim sakāmam vārdam likšu zust, ka to par sakāmu vārdu vairs nelietos iekš Israēla. Bet runā uz tiem: tās dienas nākušas tuvu līdz ar ikvienu parādīšanas vārdu.
24 Ĉar neniu profetaĵo estos plu vana, kaj neniu antaŭdiro estos dusenca en la domo de Izrael.
Jo vairs nebūs veltīgas parādīšanas un viltīgas sludināšanas iekš Israēla nama.
25 Ĉar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumiĝos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi ĝin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Jo Es, Tas Kungs, Es runāju; tas vārds, ko Es runāju, notiks un vairs nevilcināsies; jo jūsu dienās, atkāpēju suga, Es runāšu vienu vārdu, un tam likšu notikt, saka Tas Kungs Dievs.
26 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Un Tā Kunga vārds uz mani notika sacīdams:
27 Ho filo de homo! jen la domo de Izrael diras: La profetaĵo, kiun li profetas, venos ankoraŭ post longa tempo; pri tempoj malproksimaj li profetas.
Cilvēka bērns, redzi, Israēla nams saka: tā parādīšana, ko šis redz, velkas uz ilgu laiku, un šis sludina par laikiem, kas ir tālu.
28 Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu el Miaj vortoj plu prokrastiĝos; vorto, kiun Mi diros, plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Tāpēc saki uz tiem: tā saka Tas Kungs Dievs, neviens no Maniem vārdiem vairs nevilcināsies; tas vārds, ko Es runāšu, notiks, saka Tas Kungs Dievs.