< Псалми 125 >

1 Пісня проча́н.
Kanto de suprenirado. Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.
2 Єрусали́м, — го́ри круг ньо́го, а Госпо́дь круг наро́ду Свого відтепе́р й аж наві́ки!
Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, De nun kaj eterne.
3 Не спочине бо бе́рло нече́стивих на долі пра́ведних, щоб пра́ведні не простягли́ своїх рук до неправди.
Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo.
4 Зроби ж, Господи, до́бре для добрих, та для простосе́рдих!
Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj, Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;
5 Тих же, що збо́чують на свої манівці́, — нехай їх прова́дить Господь разом із беззако́нцями! Мир на Ізра́їля!
Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!

< Псалми 125 >