< 2 Тимофію 4 >

1 Оце ж сьвідкую перед Богом і Господом нашим Ісусом Христом, що мав судити живих і мертвих в явленнї Його і царстві Його:
Mi ordonas al vi antaŭ Dio, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;
2 проповідуй слово, настоюй в час і не в час, докоряй, погрожуй, благай з усяким довтотерпіннєм і наукою.
prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en ĉia pacienco kaj instruado.
3 Буде бо час, що здорової науки не послухають, а по своїх похотях виберуть собі учителїв, ласкані (од них) слухом,
Ĉar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laŭ siaj deziroj;
4 і від правди слух одвернуть, а до байок прихилять ся.
kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.
5 Ти ж тверезись у всьому, терпи лихо, роби дїло благовісника, службу твою знаною вчини.
Sed vi estu sobra en ĉio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.
6 Мене бо вже на жертву наготовлено, і час мого відходу настав.
Ĉar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro.
7 Боротьбою доброю я боров ся, дорогу скінчив, віри додержав.
Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;
8 На останок готовить ся менї вінець правди, котрий оддасть менї Господь того дня, праведний суддя, і не тілько менї, та і всїм, хто полюбив явленнє Його.
de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa juĝisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj amis lian aperon.
9 Старай ся скоро прийти до мене.
Klopodu veni baldaŭ al mi;
10 Димас бо мене покинув, полюбивши нинїшнїй вік, та й пійшов у Солунь; Крискент в Галатию, Тит в Далматию; (aiōn g165)
ĉar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo. (aiōn g165)
11 Лука один зо мною. Марка взявши приведи з собою, він бо менї потрібен на служеннє.
Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, ĉar li utilas al mi por la servado.
12 Тихика ж послав я в Єфес.
Sed Tiĥikon mi sendis al Efeso.
13 Плащ, що зоставив я в Троядї в Карпа, ідучи, принеси, і книги, особливо ж кожані.
La mantelon, kiun mi lasis en Troas ĉe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn.
14 Александер котляр наробив менї багато лиха; нехай оддасть йому Господь по ділам його,
Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laŭ liaj faroj;
15 котрого й ти остерегайсь, вельми бо противить ся словам нашим.
kontraŭ li vi ankaŭ vin gardu, ĉar li multege kontraŭstaris al niaj vortoj.
16 У перве моє одвітуваннє нїкого не було зо мною, а всї мене покинули; нехай не полічить ся їм.
Ĉe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed ĉiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraŭ ili.
17 Господь же став передо мною і окрепив мене, щоб проповідаве від мене знане було, і щоб почули всї погане; і збавивсь я з пащи левиної.
Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke ĉiuj nacianoj aŭdu; kaj mi forsaviĝis el la buŝo de la leono.
18 І визволить мене Господь від усякого дїла лукавого, спасе про царство своє небесне; Йому ж слава по віки вічні. Амінь. (aiōn g165)
La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
19 Витай Прискилу і Аквилу і Онисифорів дім.
Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo.
20 Ераст зоставсь у Коринтї, а Трофима зоставив я в Милетї недужного.
Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto.
21 Старайсь до зими прийти. Витають тебе Єввул, і Пуд, і Лин, і Клавдия, і все браттє.
Klopodu veni antaŭ la vintro. Salutas vin Eŭbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klaŭdia kaj ĉiuj fratoj.
22 Господь Ісус Христос із духом твоїм. Благодать з вами. Амінь.
La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.

< 2 Тимофію 4 >