< Mezmurlar 3 >
1 Davut'un oğlu Avşalom'dan kaçtığı zaman yazdığı mezmur Ya RAB, düşmanlarım ne kadar çoğaldı, Hele bana karşı ayaklananlar!
Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Abŝalom. Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj leviĝis kontraŭ mi!
2 Birçoğu benim için: “Tanrı katında ona kurtuluş yok!” diyor. (Sela)
Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. (Sela)
3 Ama sen, ya RAB, çevremde kalkansın, Onurum, başımı yukarı kaldıran sensin.
Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo.
4 RAB'be seslenirim, Yanıtlar beni kutsal dağından. (Sela)
Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. (Sela)
5 Yatar uyurum, Uyanır kalkarım, RAB destektir bana.
Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.
6 Korkum yok Çevremi saran binlerce düşmandan.
Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi.
7 Ya RAB, kalk, ey Tanrım, kurtar beni! Vur bütün düşmanlarımın çenesine, Kır kötülerin dişlerini.
Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.
8 Kurtuluş RAB'dedir, Halkının üzerinde olsun bereketin! (Sela)
Ĉe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. (Sela)