< Ayubu 23 >
1 Kisha Ayubu akajibu na kusema,
Ijob respondis kaj diris:
2 “Hata leo malalamiko yangu ni machungu; maumivu yangu ni mazito kuliko manung'uniko yangu.
Eĉ hodiaŭ mia parolado restas maldolĉa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj ĝemoj.
3 Ee, ningejua niwezapokumwona! Ee, kwamba ningeweza kwenda alipo!
Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!
4 Ningeweka shitaka langu mbele yake na kukijaza kinywa changu hoja.
Mi prezentus al Li juĝan aferon, Kaj mian buŝon mi plenigus per argumentoj.
5 Ningejua ambavyo angenijibu na kufahamu ambavyo angesema juu yangu.
Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi.
6 Je angehojiana nami katika ukuu wa nguvu zake? Hapana, angenisikiliza.
Ĉu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraŭ mi? Ne, Li nur atentu min;
7 Pale mwenye haki angehojiana nami. Kwa njia hii ningeonekana bila hatia kwa mwamzi wangu.
Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberiĝus por ĉiam de mia Juĝanto.
8 Tazama, naelekea mashariki, lakini hayupo pale, na upande wa magharibi, lakini siwezi kumwona.
Sed jen mi iras antaŭen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantaŭen, kaj mi Lin ne rimarkas;
9 Kaskazini, anapofanya kazi, lakini siwezi kumwona, na kusini, anapojificha hata nisimwone.
Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kaŝas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.
10 Lakini anaijua njia ninayoichukua; atakapokuwa amenipima, nitatoka kama dhahabu.
Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.
11 Mguu wangu umeunganishwa na hatua zake; nimezitunza njia zake na sijageuka.
Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis.
12 Sijaiacha amri ya midomo yake; nimeyatii maneno ya kinywa chake.
Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran leĝon mi konservis la dirojn de Lia buŝo.
13 Lakini yeye ni wa pekee, naniawezaye kumgeuza? Analolitaka, hulitenda.
Sed Li estas sola: kiu kontraŭstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.
14 Kwa maana hulitimiza agizo lake kinyume changu; anamipango mingi kwa ajili yangu; ipo mingi kama hiyo.
Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj.
15 Kwa hiyo, nimetishwa mbele zake; ninapofikiri kumhusu, ninamwogopa.
Tial mi tremas antaŭ Lia vizaĝo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin.
16 Kwani Mungu ameudhoofisha moyo wangu; Mwenyezi amenitisha.
Dio senkuraĝigis mian koron, Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.
17 Si kwa sababu nimeondolewa na giza, wala siyo kwamba giza nene limeufunika uso wangu.
Ĉar mi ne estas neniigita antaŭ la mallumo, Kaj antaŭ mia vizaĝo Li ne kovris la mallumon.