< URuthe 2 >
1 Njalo uNawomi wayelesihlobo somkakhe, umuntu oliqhawe onothileyo owosendo lukaElimeleki, lebizo lakhe lalinguBhowazi.
Naomi havis parencon de ŝia edzo, viron eminentan, el la familio de Elimeleĥ; lia nomo estis Boaz.
2 URuthe umMowabikazi wasesithi kuNawomi: Ake ngiye emasimini, ngiyekhothoza okwezikhwebu ngemva kwalowo engizathola umusa emehlweni akhe. Wasesithi kuye: Hamba, ndodakazi yami.
Kaj la Moabidino Rut diris al Naomi: Mi iros sur la kampon, kaj mi kolektos spikojn post tiu, ĉe kiu mi trovos favoron. Kaj ŝi respondis: Iru, mia filino.
3 Wasehamba wafika wakhothoza ensimini ngemva kwabavuni. Waqabuka efika kungxenye yensimu kaBhowazi owayengowosendo lukaElimeleki.
Kaj ŝi foriris, kaj venis kaj kolektis post la rikoltistoj. Kaj okazis, ke la parcelo de la kampo apartenis al Boaz, kiu estis el la familio de Elimeleĥ.
4 Khangela-ke, uBhowazi wafika evela eBhethelehema, wasesithi kubavuni: INkosi ibe lani. Basebesithi kuye: INkosi ikubusise.
Kaj jen Boaz venis el Bet-Leĥem, kaj li salutis la rikoltistojn: La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al li: La Eternulo vin benu!
5 UBhowazi wasesithi encekwini yakhe eyayibekwe phezu kwabavuni: Le yintombi kabani?
Kaj Boaz demandis sian serviston, la estron de la rikoltistoj: Kiu estas ĉi tiu knabino?
6 Inceku eyayibekwe phezu kwabavuni yasiphendula yathi: Yintombi umMowabikazi eyabuya loNawomi evela elizweni lakoMowabi.
Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris: Ŝi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab;
7 Yasisithi: Ake ngikhothoze ngibuthe phakathi kwezithungo ngemva kwabavuni. Ngakho ifikile, iqhubekile kusukela ekuseni kuze kube khathesi; lokuhlala kwayo endlini kuncinyane.
ŝi diris: Permesu al mi, ke mi sekvu kaj kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj; kaj ŝi restis ĉi tie de la mateno ĝis nun; ŝi ĵus sidiĝis en la dometo por iomete da tempo.
8 UBhowazi wasesithi kuRuthe: Kawuzwa yini, ndodakazi yami? Ungayikhothoza kwenye insimu, futhi ungedluli usuke lapha, kodwa unamathele lapha emantombazaneni ami.
Kaj Boaz diris al Rut: Ĉu vi aŭdas, mia filino? ne iru kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaŭ ne foriru de ĉi tie, sed restu ĉi tie kun miaj junulinoj;
9 Amehlo akho kawabe sensimini ayivunayo, uwalandele. Angithi ngiwalayile amajaha ukuthi angakuthinti. Nxa usuwomile uye ezimbizeni, unathe kulokhu amajaha akukhileyo.
rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la servistaro ĉerpas.
10 Khona wathi mbo ngobuso bakhe wakhothamela emhlabathini, wathi kuye: Ngitholelani umusa emehlweni akho ukuthi unginanze lokhu ngingowezizweni?
Ŝi ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris al li: Kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino?
11 UBhowazi wasephendula wathi kuye: Kutshengisiwe lokutshengiswa kimi konke owakwenzela unyokozala emva kokufa kwendoda yakho, ukuthi utshiye uyihlo lonyoko lelizwe lokuzalwa kwakho, weza ebantwini owawungabazi ngaphambili.
Kaj Boaz respondis kaj diris al ŝi: Jam estas rakontita al mi ĉio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo: ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskiĝlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraŭ nek antaŭhieraŭ.
12 INkosi kayiwuvuze umsebenzi wakho, sengathi umvuzo wakho opheleleyo kawuvele eNkosini uNkulunkulu kaIsrayeli, oze ngaphansi kwempiko zayo ukuphephela.
La Eternulo rekompencu vin pro ĉi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi serĉis protekton.
13 Wasesithi: Ake ngithole umusa emehlweni akho, nkosi yami, ngoba ungiduduzile, njalo ngoba ukhulume enhliziyweni yencekukazi yakho, lanxa mina ngingenjengenye yencekukazi zakho.
Kaj ŝi diris: Estus sufiĉe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, ĉar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj.
14 UBhowazi wathi kuye: Ngesikhathi sokudla sondela lapha, udle okwesinkwa, utshebe ucezu lwakho kuviniga. Ngakho wahlala eceleni kwabavuni, wasemkhangeza amabele akhanzingiweyo; wadla wasutha watshiya.
Kaj en la horo de la manĝado Boaz diris al ŝi: Alproksimiĝu kaj manĝu kune, vi ankaŭ povas trempi vian panon en la vinagro. Kaj ŝi sidiĝis ĉe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaŭ ŝin rostitajn grajnojn, kaj ŝi manĝis kaj satiĝis, kaj ankaŭ havis restaĵon.
15 Kwathi esukuma ukukhothoza, uBhowazi walaya amajaha akhe esithi: Myekeleni ukuthi akhothoze laphakathi kwezithungo, lingamyangisi,
Kiam ŝi leviĝis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante: Eĉ inter la garboj lasu ŝin kolekti, kaj ne hontigu ŝin;
16 laye limhwatshele-ke ngabomu okunye ezinyandeni, likutshiye ukuze akukhothoze, lingamkhuzi.
kaj vi ankaŭ ŝajnigu al ŝi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al ŝi, ke ŝi kolektu ilin, kaj ne riproĉu ŝin.
17 Wakhothoza-ke ensimini kwaze kwahlwa. Wabhula lokho ayekukhothozile, kwaba phose yi-efa yebhali.
Kaj ŝi kolektadis sur la kampo ĝis la vespero, kaj ŝi draŝis tion, kion ŝi kolektis, kaj tio estis ĉirkaŭ efo da hordeo.
18 Wakuthwala wangena emzini, loninazala wabona akukhothozileyo; wakhupha wamnika akutshiya esesuthi.
Kaj ŝi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj ŝia bopatrino vidis tion, kion ŝi kolektis; ŝi ankaŭ elprenis, kaj donis al ŝi la restaĵon, kiun ŝi posedis de post sia satiĝo.
19 Uninazala wasesithi kuye: Ubukhothoza ngaphi lamuhla? Usebenze ngaphi? Kabusiswe lowo okunanzeleleyo. Wasemtshela uninazala ukuthi usebenze kobani, wathi: Ibizo lalowomuntu engisebenze kuye lamuhla nguBhowazi.
Ŝia bopatrino diris al ŝi: Kie vi kolektis hodiaŭ? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis! Ŝi rakontis al sia bopatrino, kie ŝi laboris, kaj ŝi diris: La nomo de la viro, ĉe kiu mi laboris hodiaŭ, estas Boaz.
20 UNawomi wasesithi kumalokazana wakhe: Kabusiswe yiNkosi engayekelanga umusa wayo kwabaphilayo lakwabafileyo. UNawomi wathi kuye: Lowomuntu uyisihlobo sethu esiseduze kithi, ongomunye wabahlengi bethu.
Tiam Naomi diris al sia bofilino: Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al ŝi: La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj.
21 URuthe umMowabikazi wasesithi: Ngoba laye uthe kimi: Uzanamathela emajaheni engilawo aze aqede sonke isivuno engilaso.
Kaj Rut, la Moabidino, diris: Li ankaŭ diris al mi: Restu kune kun miaj servistoj, ĝis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi.
22 UNawomi wasesithi kuRuthe umalokazana wakhe: Kuhle, ndodakazi yami, ukuthi uphume lamantombazana akhe, hlezi bakuhlangabeze kwenye insimu.
Naomi respondis al sia bofilino Rut: Estos bone por vi, mia filino, ke vi ĉiam iru kun liaj junulinoj, ĉar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken.
23 Wasenamathela emantombazaneni kaBhowazi, ekhothoza kwaze kwaphela isivuno sebhali lesivuno sengqoloyi. Wasehlala loninazala.
Kaj ŝi kuniĝis kun la junulinoj de Boaz, por kolekti, ĝis la fino de la rikolto de hordeo kaj de la rikolto de tritiko; kaj poste ŝi loĝis kune kun sia bopatrino.