< 2 Kwabasekhorinte 9 >
1 Ngoba mayelana lokuncedisa okungokwabangcwele kakusweleki kimi ukulibhalela;
Ĉar pri la servado al la sanktuloj estas por mi superflue skribi al vi;
2 ngoba ngiyazi ukukhuthala kwenu, engizincoma ngakho ngani kwabeMakedoniya, ukuthi iAkaya yayisizilungisele kusukela nyakenye; lokutshiseka okuvela kini kubavusile abanengi.
ĉar mi scias vian volontecon, pri kiu mi fanfaronas pro vi al la Makedonoj, ke la Aĥaja lando jam antaŭ unu jaro pretiĝis; kaj via fervoro instigis la plimulton el ili.
3 Kodwa ngithume abazalwane, ukuze ukuzincoma kwethu ngani kungenziwa ize maqondana lalokhu; ukuze, njengokutsho kwami, libe lilungile;
Sed mi sendis la fratojn, por ke nia fanfaronado pro vi ne fariĝu vanta rilate al ĉi tio, sed, kiel mi diris, por ke vi estu pretaj,
4 hlezi mhlawumbe, nxa abeMakedoniya befika lami belifica lingalungiselanga, siyangeke thina (ukuze singatsho, lina) ngalesisibindi sokuzincoma.
por ke, se venus kune kun mi iuj el Makedonujo kaj trovus vin ne pretaj, ni (por ne diri, vi) ne hontu pro ĉi tiu fido.
5 Ngakho ngibona kufanele ukuthi ngikhuthaze abazalwane, ukuze baqale ukuza kini, njalo balungisele ngaphambili ukupha kwenu ngesihle okwakhulunywa ngakho mandulo, ukuthi lesi silungile, ngokunjalo njengesibusiso futhi kungenjengokuncitshana.
Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antaŭe iru al vi, kaj antaŭe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita.
6 Lalokhu ukuthi, ohlanyela ingcosana, laye uzavuna ingcosana; lohlanyela ngokunengi, laye uzavuna ngokunengi.
Sed jen: Tiu, kiu semas ŝpare, ankaŭ rikoltos ŝpare; kaj tiu, kiu semas malavare, ankaŭ rikoltos malavare.
7 Ngulowo lalowo njengalokhu azikhethela khona enhliziyweni; kungabi ngokokudonda kumbe ngokokubanjwa ngamandla; ngoba uNkulunkulu uyamthanda onikela ngentokozo.
Ĉiu faru laŭ tio, kion li intencas en la koro, ne domaĝante, nek pro neceseco; ĉar Dio amas donacanton ĝojan.
8 Njalo uNkulunkulu ulamandla okulengezelela wonke umusa, ukuze, lilokwenela konke ezintweni zonke ngesikhathi sonke, lengezwe emisebenzini yonke emihle;
Kaj Dio povas abundigi ĉe vi ĉian gracon, por ke vi, havante ĉiam en ĉio ĉian sufiĉecon, abunde rilatu al ĉia bona faro;
9 njengokulotshiweyo ukuthi: Uchithachithile, wanika abayanga; ukulunga kwakhe kuhlala kuze kube phakade. (aiōn )
kiel estas skribite: Li ŝutis kaj donis al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne. (aiōn )
10 Njalo yena onika inhlanyelo kumhlanyeli, lesinkwa sokudla, kwangathi anganika akhulise inhlanyelo yenu, andise izithelo zokulunga kwenu;
Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutraĵo, donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la fruktojn de via justeco;
11 linothiswe ezintweni zonke kukho konke ukuphana, okusebenza ngathi ukubongwa kuNkulunkulu;
dum vi pliriĉiĝos en ĉio al ĉia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio.
12 ngoba umsebenzi walinkonzo kawugcwalisi kuphela inswelo zabangcwele, kodwa futhi wengeza ngokubongwa okunengi kuNkulunkulu;
Ĉar la administrado de ĉi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaŭ abundas per multaj dankoj al Dio;
13 ngobufakazi balinkonzo badumisa uNkulunkulu ngokulalela kovumo lwenu ivangeli likaKristu, langokupha kwenu okukhulu kubo, lakubo bonke;
ĉar provinte vin per ĉi tiu administrado, ili gloras Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj pro la malavareco de via donaco al ili kaj al ĉiuj;
14 langomkhuleko wabo ngani, belilangatha ngomusa kaNkulunkulu ongelakulinganiswa phezu kwenu.
dum ili mem ankaŭ, per petado por vi, tre sopiras al vi pro la grandega graco de Dio en vi.
15 Njalo kabongwe uNkulunkulu ngenxa yesipho sakhe esingakhulumekiyo.
Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco.