< Salamo 53 >
1 Hoe ty dagola an-tro’e ao: Tsy ao t’i Andrianañahare. Vàlañe iareo, mpanao hakeo mampangorý; leo raike tsy manao soa.
Al la ĥorestro. Por maĥalato. Instruo de David. La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
2 Jiloven’ Añahare boak’an-dikerañe ao o ana’ ondatio, hivazohoa’e ke ao ty mahilala, mpitsoek’ an’Andrianañahare.
Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
3 Songa niamboho, niharo naniva vatañe, tsy eo ty manao soa, leo raike.
Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
4 Tsy maharendreke hao o mpitolon-karatiañeo? o mampibotseke ondatiko hoe mitamboavokake mofo, vaho tsy mikanjy an’Andrianañahareo.
Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al Dio?
5 Hehe t’ie mirevendreveñe, ndra te tsy eo ty mahahembañe; fa navarakain’ Añahare ty taola’ o nitobe hiatreatre azoo; nisalare’o, fa naforintsen’Añahare.
Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis; Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas; Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis.
6 Toe hiboake amy Tsiône ty fandrombahañe Israele! Ie hampolien’ Añahare ondati’e mirohio; Le hirebeke t’Iakobe, vaho hifale t’Israele.
Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.