< Salamo 32 >
1 Haha ty nilioven-kakeo, ty nitakonan-tahiñe.
Instruo de David. Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.
2 Haha t’indaty tsy anisia’ Iehovà tahiñe, ie po-pamañahiañe an-tro’e ao.
Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.
3 Ie nitsiñe iraho, le ninike o taolakoo ty amo fitoreovako lomoñandroo.
Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis De mia ĉiutaga ploregado.
4 Handro an-kaleñe te nivesara’ ty fità’o, nalongañe hoe hafaòsan’ asara ty ranom-piaiko. Selà
Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. (Sela)
5 Niantofako ama’o o hakeokoo, tsy naetako o tahikoo. hoe raho: Ho solohoeko am’ Iehovà o fiolàkoo; le napo’o ty halò-tsere’ o tahikoo. Selà
Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis; Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. (Sela)
6 Ie amy zao, songa hihalaly ama’o o vañoñeo ami’ty andro hahaoniñañ’ Azo, le tsy hahatakatse aze ty fisorotombahan-drano bey.
Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo, Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
7 Ihe ro fipalirako; harova’o t’ie am-poheke; sabom-pañahàñe ty añohoña’o ahy. Selà
Vi estas mia ŝirmo; Kontraŭ sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. (Sela)
8 Hanareko naho ampaharendreheko azo ty lala homba’o; hitoroako, fa ama’o o masokoo.
Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.
9 Ko misare soavala ndra birìke tsy mahilala, ie tsy mahay tsy fehen-daboridy viñe ty vava’e, tsy mone tsy harinea’e.
Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco, Alie ili ne venos al vi.
10 Lako fihontoke o lo-tserekeo; fe ohoñe’ ty fiferenaiña’ Iehovà ty miato ama’e.
Multajn frapojn havas la malpiulo; Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.
11 Mifalea am’ Iehovà, mandià-taroba ry vantañeo, ipoñafo rebeke, ry vañoñ’arofo iabio.
Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!