< Psalmorum 24 >

1 psalmus David prima sabbati Domini est terra et plenitudo eius orbis terrarum et universi qui habitant in eo
Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
2 quia; ipse super maria fundavit eum et super flumina praeparavit eum
Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.
3 quis ascendit in montem Domini aut quis stabit in loco sancto eius
Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
4 innocens manibus et mundo corde qui non accepit in vano animam suam nec iuravit in dolo proximo suo
Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne ĵuras trompe.
5 hic accipiet benedictionem a Domino et misericordiam a Deo salvatore suo
Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
6 haec est generatio quaerentium eum quaerentium faciem Dei Iacob diapsalma
Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. (Sela)
7 adtollite portas principes vestras et elevamini portae aeternales et introibit rex gloriae
Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
8 quis est iste rex gloriae Dominus fortis et potens Dominus potens in proelio
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.
9 adtollite portas principes vestras et elevamini portae aeternales et introibit rex gloriae
Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
10 quis est iste rex gloriae Dominus virtutum ipse est rex gloriae diapsalma
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro. (Sela)

< Psalmorum 24 >