< Psalmorum 54 >
1 Psalmus, in finem, In hymnis intellectus David, cum venerunt Ziphaei, et dixerunt ad Saul: Nonne ecce David absconditus est apud nos? Deus in nomine tuo salvum me fac: et in virtute tua iudica me.
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul: Jen David kaŝiĝas ĉe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.
2 Deus exaudi orationem meam: auribus percipe verba oris mei.
Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, Atentu la vortojn de mia buŝo.
3 Quoniam alieni insurrexerunt adversum me, et fortes quaesierunt animam meam: et non proposuerunt Deum ante conspectum suum.
Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj fortuloj serĉas mian animon; Ili ne havas Dion antaŭ si. (Sela)
4 Ecce enim Deus adiuvat me: et Dominus susceptor est animae meae.
Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.
5 Averte mala inimicis meis: et in veritate tua disperde illos.
Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laŭ Via vereco ekstermu ilin.
6 Voluntarie sacrificabo tibi, et confitebor nomini tuo Domine: quoniam bonum est:
Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona;
7 Quoniam ex omni tribulatione eripuisti me: et super inimicos meos despexit oculus meus.
Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min, Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.