< Psalmorum 141 >
1 Psalmus David. Domine clamavi ad te, exaudi me: intende voci meæ, cum clamavero ad te.
Psalmo de David. Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.
2 Dirigatur oratio mea sicut incensum in conspectu tuo: elevatio manuum mearum sacrificium vespertinum.
Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.
3 Pone Domine custodiam ori meo: et ostium circumstantiæ labiis meis.
Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo, Gardu la pordon de miaj lipoj.
4 Non declines cor meum in verba malitiæ, ad excusandas excusationes in peccatis, cum hominibus operantibus iniquitatem: et non communicabo cum electis eorum.
Ne klinu mian koron al io malbona, Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn.
5 Corripiet me iustus in misericordia, et increpabit me: oleum autem peccatoris non impinguet caput meum. Quoniam adhuc et oratio mea in beneplacitis eorum:
Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: Ĝi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli; Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj.
6 absorpti sunt iuncti petræ iudices eorum. Audient verba mea quoniam potuerunt:
Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj, Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis.
7 sicut crassitudo terræ erupta est super terram. Dissipata sunt ossa nostra secus infernum: (Sheol )
Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol. (Sheol )
8 quia ad te Domine, Domine oculi mei: in te speravi, non auferas animam meam.
Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas: ne forpuŝu mian animon.
9 Custodi me a laqueo, quem statuerunt mihi: et a scandalis operantium iniquitatem.
Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi, Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj.
10 Cadent in retiaculo eius peccatores: singulariter sum ego donec transeam.
La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj, Dum mi preteriros.