< Psalmorum 119 >

1 Alleluja. [Aleph Beati immaculati in via, qui ambulant in lege Domini.
Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.
2 Beati qui scrutantur testimonia ejus; in toto corde exquirunt eum.
Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj serĉas Lin per la tuta koro;
3 Non enim qui operantur iniquitatem in viis ejus ambulaverunt.
Ili ne faras malbonagon, Ili iras laŭ Liaj vojoj.
4 Tu mandasti mandata tua custodiri nimis.
Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn leĝojn.
5 Utinam dirigantur viæ meæ ad custodiendas justificationes tuas.
Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn leĝojn!
6 Tunc non confundar, cum perspexero in omnibus mandatis tuis.
Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos ĉiujn Viajn ordonojn.
7 Confitebor tibi in directione cordis, in eo quod didici judicia justitiæ tuæ.
Mi gloros Vin el pura koro, Lernante la juĝojn de Via justeco.
8 Justificationes tuas custodiam; non me derelinquas usquequaque.
Viajn leĝojn mi observos; Ne forlasu min tute.
9 Beth In quo corrigit adolescentior viam suam? in custodiendo sermones tuos.
Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laŭ Viaj vortoj.
10 In toto corde meo exquisivi te; ne repellas me a mandatis tuis.
Per mia tuta koro mi Vin serĉas; Ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj.
11 In corde meo abscondi eloquia tua, ut non peccem tibi.
En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaŭ Vi.
12 Benedictus es, Domine; doce me justificationes tuas.
Benata Vi estas, ho Eternulo; Instruu al mi Viajn leĝojn.
13 In labiis meis pronuntiavi omnia judicia oris tui.
Per miaj lipoj mi rakontas Ĉiujn decidojn de Via buŝo.
14 In via testimoniorum tuorum delectatus sum, sicut in omnibus divitiis.
Pri la vojo de Viaj leĝoj mi ĝojas, Kiel pri granda riĉeco.
15 In mandatis tuis exercebor, et considerabo vias tuas.
Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn.
16 In justificationibus tuis meditabor: non obliviscar sermones tuos.
Mi havas plezuron de Viaj leĝoj, Mi ne forgesas Vian vorton.
17 Ghimel Retribue servo tuo, vivifica me, et custodiam sermones tuos.
Bonfaru al Via sklavo, Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.
18 Revela oculos meos, et considerabo mirabilia de lege tua.
Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.
19 Incola ego sum in terra: non abscondas a me mandata tua.
Migranto mi estas sur la tero; Ne kaŝu antaŭ mi Viajn ordonojn.
20 Concupivit anima mea desiderare justificationes tuas in omni tempore.
Elturmentiĝis mia animo De senĉesa sintirado al Viaj juĝoj.
21 Increpasti superbos; maledicti qui declinant a mandatis tuis.
Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj dekliniĝas de Viaj ordonoj.
22 Aufer a me opprobrium et contemptum, quia testimonia tua exquisivi.
Forigu de mi honton kaj malhonoron, Ĉar mi observas Viajn decidojn.
23 Etenim sederunt principes, et adversum me loquebantur; servus autem tuus exercebatur in justificationibus tuis.
Eĉ kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraŭ mi, Via sklavo meditas pri Viaj leĝoj.
24 Nam et testimonia tua meditatio mea est, et consilium meum justificationes tuæ.
Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj.
25 Daleth Adhæsit pavimento anima mea: vivifica me secundum verbum tuum.
Mia animo algluiĝis al la polvo; Vivigu min laŭ Via vorto.
26 Vias meas enuntiavi, et exaudisti me; doce me justificationes tuas.
Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi aŭskultis min; Instruu al mi Viajn leĝojn.
27 Viam justificationum tuarum instrue me, et exercebor in mirabilibus tuis.
Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.
28 Dormitavit anima mea præ tædio: confirma me in verbis tuis.
Konsumiĝis mia animo pro malĝojo; Restarigu min laŭ Via vorto.
29 Viam iniquitatis amove a me, et de lege tua miserere mei.
La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon.
30 Viam veritatis elegi; judicia tua non sum oblitus.
La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj leĝoj.
31 Adhæsi testimoniis tuis, Domine; noli me confundere.
Mi alkroĉiĝis al Viaj ordonoj; Ho Eternulo, ne hontigu min.
32 Viam mandatorum tuorum cucurri, cum dilatasti cor meum.
Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj, Ĉar Vi larĝigas mian koron.
33 He Legem pone mihi, Domine, viam justificationum tuarum, et exquiram eam semper.
Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj, Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino.
34 Da mihi intellectum, et scrutabor legem tuam, et custodiam illam in toto corde meo.
Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro.
35 Deduc me in semitam mandatorum tuorum, quia ipsam volui.
Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, Ĉar en ĝi mi havas plezuron.
36 Inclina cor meum in testimonia tua, et non in avaritiam.
Klinu mian koron al Viaj leĝoj, Sed ne al profito.
37 Averte oculos meos, ne videant vanitatem; in via tua vivifica me.
Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon; Vivigu min per Viaj vojoj.
38 Statue servo tuo eloquium tuum in timore tuo.
Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi.
39 Amputa opprobrium meum quod suspicatus sum, quia judicia tua jucunda.
Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; Ĉar Viaj juĝoj estas bonaj.
40 Ecce concupivi mandata tua: in æquitate tua vivifica me.
Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.
41 Vau Et veniat super me misericordia tua, Domine; salutare tuum secundum eloquium tuum.
Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto,
42 Et respondebo exprobrantibus mihi verbum, quia speravi in sermonibus tuis.
Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; Ĉar mi fidas Vian vorton.
43 Et ne auferas de ore meo verbum veritatis usquequaque, quia in judiciis tuis supersperavi.
Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero, Ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.
44 Et custodiam legem tuam semper, in sæculum et in sæculum sæculi.
Kaj mi konservos Vian instruon Ĉiam kaj eterne.
45 Et ambulabam in latitudine, quia mandata tua exquisivi.
Kaj mi iros en libereco, Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
46 Et loquebar in testimoniis tuis in conspectu regum, et non confundebar.
Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj, Kaj mi ne hontos.
47 Et meditabar in mandatis tuis, quæ dilexi.
Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas.
48 Et levavi manus meas ad mandata tua, quæ dilexi, et exercebar in justificationibus tuis.
Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj leĝoj.
49 Zain Memor esto verbi tui servo tuo, in quo mihi spem dedisti.
Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis.
50 Hæc me consolata est in humilitate mea, quia eloquium tuum vivificavit me.
Ĉi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas.
51 Superbi inique agebant usquequaque; a lege autem tua non declinavi.
Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne dekliniĝis.
52 Memor fui judiciorum tuorum a sæculo, Domine, et consolatus sum.
Mi rememoras Viajn juĝojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoliĝas.
53 Defectio tenuit me, pro peccatoribus derelinquentibus legem tuam.
Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian leĝon.
54 Cantabiles mihi erant justificationes tuæ in loco peregrinationis meæ.
Viaj leĝoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado.
55 Memor fui nocte nominis tui, Domine, et custodivi legem tuam.
Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon.
56 Hæc facta est mihi, quia justificationes tuas exquisivi.
Tio fariĝis al mi, Ĉar mi observas Viajn ordonojn.
57 Heth Portio mea, Domine, dixi custodire legem tuam.
Mi diris: Mia sortaĵo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn.
58 Deprecatus sum faciem tuam in toto corde meo; miserere mei secundum eloquium tuum.
Mi petegas antaŭ Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto.
59 Cogitavi vias meas, et converti pedes meos in testimonia tua.
Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.
60 Paratus sum, et non sum turbatus, ut custodiam mandata tua.
Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn.
61 Funes peccatorum circumplexi sunt me, et legem tuam non sum oblitus.
Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis; Sed Vian instruon mi ne forgesis.
62 Media nocte surgebam ad confitendum tibi, super judicia justificationis tuæ.
En la mezo de la nokto mi leviĝas, Por glori Vin por Viaj justaj juĝoj.
63 Particeps ego sum omnium timentium te, et custodientium mandata tua.
Mi estas kamarado por ĉiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.
64 Misericordia tua, Domine, plena est terra; justificationes tuas doce me.
De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn leĝojn.
65 Teth Bonitatem fecisti cum servo tuo, Domine, secundum verbum tuum.
Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto.
66 Bonitatem, et disciplinam, et scientiam doce me, quia mandatis tuis credidi.
Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, Ĉar al Viaj ordonoj mi kredas.
67 Priusquam humiliarer ego deliqui: propterea eloquium tuum custodivi.
Antaŭ ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.
68 Bonus es tu, et in bonitate tua doce me justificationes tuas.
Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn leĝojn.
69 Multiplicata est super me iniquitas superborum; ego autem in toto corde meo scrutabor mandata tua.
Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.
70 Coagulatum est sicut lac cor eorum; ego vero legem tuam meditatus sum.
Grasiĝis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.
71 Bonum mihi quia humiliasti me, ut discam justificationes tuas.
Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn leĝojn.
72 Bonum mihi lex oris tui, super millia auri et argenti.
Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.
73 Jod Manus tuæ fecerunt me, et plasmaverunt me: da mihi intellectum, et discam mandata tua.
Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.
74 Qui timent te videbunt me et lætabuntur, quia in verba tua supersperavi.
Viaj timantoj min vidos kaj ĝojos, Ĉar mi fidis Vian vorton.
75 Cognovi, Domine, quia æquitas judicia tua, et in veritate tua humiliasti me.
Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis.
76 Fiat misericordia tua ut consoletur me, secundum eloquium tuum servo tuo.
Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo.
77 Veniant mihi miserationes tuæ, et vivam, quia lex tua meditatio mea est.
Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; Ĉar Via instruo estas mia plezuro.
78 Confundantur superbi, quia injuste iniquitatem fecerunt in me; ego autem exercebor in mandatis tuis.
Hontiĝu la fieruloj, ĉar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj.
79 Convertantur mihi timentes te, et qui noverunt testimonia tua.
Turniĝu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj leĝoj.
80 Fiat cor meum immaculatum in justificationibus tuis, ut non confundar.
Mia koro estu ĝusta, laŭ Viaj leĝoj, Por ke mi ne hontiĝu.
81 Caph Defecit in salutare tuum anima mea, et in verbum tuum supersperavi.
Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas.
82 Defecerunt oculi mei in eloquium tuum, dicentes: Quando consolaberis me?
Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos?
83 Quia factus sum sicut uter in pruina; justificationes tuas non sum oblitus.
Ĉar mi fariĝis kiel felsako en fumo; Sed Viajn leĝojn mi ne forgesas.
84 Quot sunt dies servi tui? quando facies de persequentibus me judicium?
Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj?
85 Narraverunt mihi iniqui fabulationes, sed non ut lex tua.
Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontraŭe al Viaj leĝoj.
86 Omnia mandata tua veritas: inique persecuti sunt me, adjuva me.
Ĉiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min.
87 Paulominus consummaverunt me in terra; ego autem non dereliqui mandata tua.
Oni preskaŭ pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.
88 Secundum misericordiam tuam vivifica me, et custodiam testimonia oris tui.
Laŭ Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo.
89 Lamed In æternum, Domine, verbum tuum permanet in cælo.
Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la ĉielo.
90 In generationem et generationem veritas tua; fundasti terram, et permanet.
Por ĉiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj ĝi staras.
91 Ordinatione tua perseverat dies, quoniam omnia serviunt tibi.
Laŭ Viaj leĝoj ĉio nun staras, Ĉar ĉio estas Viaj sklavoj.
92 Nisi quod lex tua meditatio mea est, tunc forte periissem in humilitate mea.
Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero.
93 In æternum non obliviscar justificationes tuas, quia in ipsis vivificasti me.
Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, Ĉar per ili Vi min vivigas.
94 Tuus sum ego; salvum me fac: quoniam justificationes tuas exquisivi.
Al Vi mi apartenas; Helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
95 Me exspectaverunt peccatores ut perderent me; testimonia tua intellexi.
Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn leĝojn.
96 Omnis consummationis vidi finem, latum mandatum tuum nimis.
Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta.
97 Mem Quomodo dilexi legem tuam, Domine! tota die meditatio mea est.
Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.
98 Super inimicos meos prudentem me fecisti mandato tuo, quia in æternum mihi est.
Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.
99 Super omnes docentes me intellexi, quia testimonia tua meditatio mea est.
Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.
100 Super senes intellexi, quia mandata tua quæsivi.
Mi estas pli scianta ol maljunuloj, Ĉar Viajn ordonojn mi konservas.
101 Ab omni via mala prohibui pedes meos, ut custodiam verba tua.
De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.
102 A judiciis tuis non declinavi, quia tu legem posuisti mihi.
De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, Ĉar Vi min gvidas.
103 Quam dulcia faucibus meis eloquia tua! super mel ori meo.
Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia buŝo!
104 A mandatis tuis intellexi; propterea odivi omnem viam iniquitatis.
De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero.
105 Nun Lucerna pedibus meis verbum tuum, et lumen semitis meis.
Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.
106 Juravi et statui custodire judicia justitiæ tuæ.
Mi ĵuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn.
107 Humiliatus sum usquequaque, Domine; vivifica me secundum verbum tuum.
Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.
108 Voluntaria oris mei beneplacita fac, Domine, et judicia tua doce me.
La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min.
109 Anima mea in manibus meis semper, et legem tuam non sum oblitus.
Mia animo estas ĉiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.
110 Posuerunt peccatores laqueum mihi, et de mandatis tuis non erravi.
La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis.
111 Hæreditate acquisivi testimonia tua in æternum, quia exsultatio cordis mei sunt.
Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro.
112 Inclinavi cor meum ad faciendas justificationes tuas in æternum, propter retributionem.
Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino.
113 Samech Iniquos odio habui, et legem tuam dilexi.
Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas.
114 Adjutor et susceptor meus es tu, et in verbum tuum supersperavi.
Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; Vian vorton mi fidas.
115 Declinate a me, maligni, et scrutabor mandata Dei mei.
Foriĝu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio.
116 Suscipe me secundum eloquium tuum, et vivam, et non confundas me ab exspectatione mea.
Subtenu min laŭ Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero.
117 Adjuva me, et salvus ero, et meditabor in justificationibus tuis semper.
Fortikigu min, ke mi saviĝu, Kaj mi ĉiam havos plezuron de Viaj leĝoj.
118 Sprevisti omnes discedentes a judiciis tuis, quia injusta cogitatio eorum.
Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj, Ĉar ilia falsaĵo estas mensoga.
119 Prævaricantes reputavi omnes peccatores terræ; ideo dilexi testimonia tua.
Kiel skorion Vi forĵetas ĉiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn.
120 Confige timore tuo carnes meas; a judiciis enim tuis timui.
De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn juĝojn mi timas.
121 Ain Feci judicium et justitiam: non tradas me calumniantibus me.
Mi faris juĝon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj.
122 Suscipe servum tuum in bonum: non calumnientur me superbi.
Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu.
123 Oculi mei defecerunt in salutare tuum, et in eloquium justitiæ tuæ.
Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton.
124 Fac cum servo tuo secundum misericordiam tuam, et justificationes tuas doce me.
Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco, Kaj Viajn leĝojn instruu al mi.
125 Servus tuus sum ego: da mihi intellectum, ut sciam testimonia tua.
Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.
126 Tempus faciendi, Domine: dissipaverunt legem tuam.
Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian leĝon.
127 Ideo dilexi mandata tua super aurum et topazion.
Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, eĉ ol puran oron.
128 Propterea ad omnia mandata tua dirigebar; omnem viam iniquam odio habui.
Tial mi estimas ĉiujn Viajn ordonojn, Ĉiun vojon de malvero mi malamas.
129 Phe Mirabilia testimonia tua: ideo scrutata est ea anima mea.
Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas.
130 Declaratio sermonum tuorum illuminat, et intellectum dat parvulis.
Malkaŝo de Via vorto klerigas, Ĝi prudentigas simplanimulojn.
131 Os meum aperui, et attraxi spiritum: quia mandata tua desiderabam.
Mi malfermas mian buŝon kaj enspiras, Ĉar mi deziregas Viajn ordonojn.
132 Aspice in me, et miserere mei, secundum judicium diligentium nomen tuum.
Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo.
133 Gressus meos dirige secundum eloquium tuum, et non dominetur mei omnis injustitia.
Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.
134 Redime me a calumniis hominum ut custodiam mandata tua.
Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn.
135 Faciem tuam illumina super servum tuum, et doce me justificationes tuas.
Lumu per Via vizaĝo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn leĝojn.
136 Exitus aquarum deduxerunt oculi mei, quia non custodierunt legem tuam.
Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.
137 Sade Justus es, Domine, et rectum judicium tuum.
Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj juĝoj.
138 Mandasti justitiam testimonia tua, et veritatem tuam nimis.
Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero.
139 Tabescere me fecit zelus meus, quia obliti sunt verba tua inimici mei.
Elturmentis min mia fervoro, Ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.
140 Ignitum eloquium tuum vehementer, et servus tuus dilexit illud.
Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo ĝin amas.
141 Adolescentulus sum ego et contemptus; justificationes tuas non sum oblitus.
Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.
142 Justitia tua, justitia in æternum, et lex tua veritas.
Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero.
143 Tribulatio et angustia invenerunt me; mandata tua meditatio mea est.
Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.
144 Æquitas testimonia tua in æternum: intellectum da mihi, et vivam.
La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu.
145 Coph Clamavi in toto corde meo: exaudi me, Domine; justificationes tuas requiram.
Mi vokas el la tuta koro; aŭskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn leĝojn.
146 Clamavi ad te; salvum me fac: ut custodiam mandata tua.
Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn.
147 Præveni in maturitate, et clamavi: quia in verba tua supersperavi.
Antaŭ la matenruĝo mi vokas; Vian vorton mi fidas.
148 Prævenerunt oculi mei ad te diluculo, ut meditarer eloquia tua.
Antaŭ la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekiĝas, Por ke mi meditu pri Via vorto.
149 Vocem meam audi secundum misericordiam tuam, Domine, et secundum judicium tuum vivifica me.
Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
150 Appropinquaverunt persequentes me iniquitati: a lege autem tua longe facti sunt.
Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via leĝo.
151 Prope es tu, Domine, et omnes viæ tuæ veritas.
Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.
152 Initio cognovi de testimoniis tuis, quia in æternum fundasti ea.
De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por ĉiam.
153 Res Vide humilitatem meam, et eripe me, quia legem tuam non sum oblitus.
Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, Ĉar Vian instruon mi ne forgesis.
154 Judica judicium meum, et redime me: propter eloquium tuum vivifica me.
Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laŭ Via vorto lasu min vivi.
155 Longe a peccatoribus salus, quia justificationes tuas non exquisierunt.
Malproksima de malvirtuloj estas savo, Ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn.
156 Misericordiæ tuæ multæ, Domine; secundum judicium tuum vivifica me.
Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
157 Multi qui persequuntur me, et tribulant me; a testimoniis tuis non declinavi.
Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis.
158 Vidi prævaricantes et tabescebam, quia eloquia tua non custodierunt.
Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, Ĉar Vian vorton ili ne observis.
159 Vide quoniam mandata tua dilexi, Domine: in misericordia tua vivifica me.
Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laŭ Via boneco lasu min vivi.
160 Principium verborum tuorum veritas; in æternum omnia judicia justitiæ tuæ.
La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco.
161 Sin Principes persecuti sunt me gratis, et a verbis tuis formidavit cor meum.
Princoj persekutas min senkaŭze; Sed Vian vorton timas mia koro.
162 Lætabor ego super eloquia tua, sicut qui invenit spolia multa.
Mi ĝojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro.
163 Iniquitatem odio habui, et abominatus sum, legem autem tuam dilexi.
Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas.
164 Septies in die laudem dixi tibi, super judicia justitiæ tuæ.
Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj juĝoj.
165 Pax multa diligentibus legem tuam, et non est illis scandalum.
Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpuŝiĝas.
166 Exspectabam salutare tuum, Domine, et mandata tua dilexi.
Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas.
167 Custodivit anima mea testimonia tua, et dilexit ea vehementer.
Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas.
168 Servavi mandata tua et testimonia tua, quia omnes viæ meæ in conspectu tuo.
Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, Ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi.
169 Tau Appropinquet deprecatio mea in conspectu tuo, Domine; juxta eloquium tuum da mihi intellectum.
Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laŭ Via vorto klerigu min.
170 Intret postulatio mea in conspectu tuo; secundum eloquium tuum eripe me.
Mia petego venu al Vi; Laŭ Via diro savu min.
171 Eructabunt labia mea hymnum, cum docueris me justificationes tuas.
Miaj lipoj eldiru gloradon, Ĉar Vi instruas al mi Viajn leĝojn.
172 Pronuntiabit lingua mea eloquium tuum, quia omnia mandata tua æquitas.
Mia lango predikos pri Via vorto, Ĉar ĉiuj Viaj ordonoj estas justaj.
173 Fiat manus tua ut salvet me, quoniam mandata tua elegi.
Via mano estu al mi helpo, Ĉar Viajn ordonojn mi elektis.
174 Concupivi salutare tuum, Domine, et lex tua meditatio mea est.
Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro.
175 Vivet anima mea, et laudabit te, et judicia tua adjuvabunt me.
Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj juĝoj min helpu.
176 Erravi sicut ovis quæ periit: quære servum tuum, quia mandata tua non sum oblitus.]
Mi erarvagis kiel perdita ŝafo; Elserĉu Vian sklavon, ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis.

< Psalmorum 119 >