< 시편 49 >

1 (고라 자손의 시. 영장으로 한 노래) 만민들아 이를 들어라 세상의 거민들아 귀를 기울이라
Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo. Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj; Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo,
2 귀천 빈부를 물론하고 다 들을지어다
Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Riĉulo kaj malriĉulo kune.
3 내 입은 지혜를 말하겠고 내 마음은 명철을 묵상하리로다
Mia buŝo diros saĝaĵon, Kaj la penso de mia koro prudentaĵon.
4 내가 비유에 내 귀를 기울이고 수금으로 나의 오묘한 말을 풀리로다
Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.
5 죄악이 나를 따라 에우는 환난의 날에 내가 어찌 두려워하랴
Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,
6 자기의 재물을 의지하고 풍부함으로 자긍하는 자는
Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco?
7 아무도 결코 그 형제를 구속하지 못하며 저를 위하여 하나님께 속전을 바치지도 못할 것은
Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elaĉeton por li
8 저희 생명의 구속이 너무 귀하며 영영히 못할 것임이라
(Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),
9 저로 영존하여 썩음을 보지 않게 못하리니
Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.
10 저가 보리로다 지혜있는 자도 죽고 우준하고 무지한 자도 같이 망하고 저희 재물을 타인에게 끼치는도다
Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.
11 저희의 속 생각에 그 집이 영영히 있고 그 거처가 대대에 미치리라 하여 그 전지를 자기 이름으로 칭하도다
Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam, Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.
12 사람은 존귀하나 장구치 못함이여 멸망하는 짐승같도다
Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaliĝas al bruto buĉota.
13 저희의 이 행위는 저희의 우매함이나 후세 사람은 오히려 저희 말을 칭찬하리로다 (셀라)
Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. (Sela)
14 양 같이 저희를 음부에 두기로 작정되었으니 사망이 저희 목자일 것이라 정직한 자가 아침에 저희를 다스리리니 저희 아름다움이 음부에서 소멸하여 그 거처조차 없어지려니와 (Sheol h7585)
Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon. (Sheol h7585)
15 하나님은 나를 영접하시리니 이러므로 내 영혼을 음부의 권세에서 구속하시리로다 (셀라) (Sheol h7585)
Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, Ĉar Li prenos min. (Sela) (Sheol h7585)
16 사람이 치부하여 그 집 영광이 더할 때에 너는 두려워 말지어다
Ne timu, kiam homo riĉiĝas, Kiam grandiĝas la gloro de lia domo.
17 저가 죽으매 가져가는 것이 없고 그 영광이 저를 따라 내려가지 못함이로다
Ĉar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.
18 저가 비록 생시에 자기를 축하하며 스스로 좋게 함으로 사람들에게 칭찬을 받을지라도
Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,
19 그 역대의 열조에게로 돌아가리니 영영히 빛을 보지 못하리로다
Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.
20 존귀에 처하나 깨닫지 못하는 사람은 멸망하는 짐승같도다
Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto buĉota.

< 시편 49 >