< 시편 41 >
1 (다윗의 시. 영장으로 한 노래) 빈약한 자를 권고하는 자가 복이 있음이여 재앙의 날에 여호와께서 저를 건지시리로다
Al la ĥorestro. Psalmo de David. Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo.
2 여호와께서 저를 보호하사 살게 하시리니 저가 세상에서 복을 받을 것이라 주여, 저를 그 원수의 뜻에 맡기지 마소서
La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos feliĉa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.
3 여호와께서 쇠약한 병상에서 저를 붙드시고 저의 병중 그 자리를 다 고쳐 펴시나이다
La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.
4 내가 말하기를 여호와여, 나를 긍휼히 여기소서 내가 주께 범죄하였사오니 내 영혼을 고치소서 하였나이다
Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min; Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.
5 나의 원수가 내게 대하여 악담하기를 저가 어느 때에나 죽고 그 이름이 언제나 멸망할꼬 하며
Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?
6 나를 보러 와서는 거짓을 말하고 그 중심에 간악을 쌓았다가 나가서는 이를 광포하오며
Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere; Lia koro serĉas malbonon; Kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas.
7 나를 미워하는 자가 다 내게 대하여 수군거리고 나를 해하려고 꾀하며
Mallaŭte parolas inter si pri mi ĉiuj miaj malamikoj; Ili pensas malbonon pri mi, dirante:
8 이르기를 악한 병이 저에게 들었으니 이제 저가 눕고 다시 일지 못하리라 하오며
Afero pereiga atakis lin; Kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos.
9 나의 신뢰하는바 내 떡을 먹던 나의 가까운 친구도 나를 대적하여 그 발꿈치를 들었나이다
Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon, Levis kontraŭ min la piedon.
10 그러하오나 주 여호와여, 나를 긍휼히 여기시고 일으키사 나로 저희에게 보복하게 하소서
Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min, Por ke mi povu repagi al ili.
11 나의 원수가 승리치 못하므로 주께서 나를 기뻐하시는 줄을 내가 아나이다
Per tio mi scios, ke Vi favoras min, Se mia malamiko ne triumfos super mi.
12 주께서 나를 나의 완전한 중에 붙드시고 영영히 주의 앞에 세우시나이다
Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco, Kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam.
13 여호와 이스라엘의 하나님을 영원부터 영원까지 찬송할지로다! 아멘, 아멘
Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne ĝis eterne. Amen, kaj amen!