< 시편 120 >
1 (성전으로 올라가는 노래) 내가 환난 중에 여호와께 부르짖었더니 내게 응답하셨도다
Kanto de suprenirado. Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li aŭskultis min.
2 여호와여, 거짓된 입술과 궤사한 혀에서 내 생명을 건지소서
Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango.
3 너 궤사한 혀여, 무엇으로 네게 주며 무엇으로 네게 더할꼬
Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?
4 장사의 날카로운 살과 로뎀나무 숯불이리로다
Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.
5 메섹에 유하며 게달의 장막 중에 거하는 것이 내게 화로다
Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!
6 내가 화평을 미워하는 자와 함께 오래 거하였도다
Tro longe loĝis mia animo Inter malamantoj de paco.
7 나는 화평을 원할지라도 내가 말할 때에 저희는 싸우려 하는도다
Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.