< 창세기 43 >
La malsato estis tre premanta en la lando.
2 그들이 애굽에서 가져온 곡식을 다 먹으매 그 아비가 그들에게 이르되 `다시 가서 우리를 위하여 양식을 조금 사라'
Kiam ili formanĝis la grenon, kiun ili venigis el Egiptujo, ilia patro diris al ili: Iru denove kaj aĉetu por ni iom da pano.
3 유다가 아비에게 말하여 가로되 `그 사람이 엄히 우리에게 경계하여 가로되 너희 아우가 너희와 함께 하지 아니하면 너희가 내 얼굴을 보지 못하리라 하였으니
Tiam Jehuda diris al li jene: Tiu homo tre severe diris al ni: Ne aperu antaŭ mi, se via frato ne estos kun vi.
4 아버지께서 우리 아우를 우리와 함께 보내시면 우리가 내려가서 아버지를 위하여 양식을 사려니와
Se vi sendos nian fraton kun ni, tiam ni iros kaj aĉetos por vi panon;
5 아버지께서 만일 그를 보내지 않으시면 우리는 내려가지 아니하리니 그 사람이 우리에게 말하기를 너희 아우가 너희와 함께하지 아니하면 너희가 내 얼굴을 보지 못하리라 하였음이니이다'
sed se vi ne sendos, tiam ni ne iros; ĉar tiu homo diris al ni: Ne aperu antaŭ mi, se via frato ne estos kun vi.
6 이스라엘이 가로되 `너희가 어찌하여 너희에게 오히려 아우가 있다고 그 사람에게 고하여 나를 해롭게 하였느냐?'
Kaj Izrael diris: Kial vi faris al mi tian malbonon, kaj diris al la homo, ke vi havas ankoraŭ fraton?
7 그들이 가로되 `그 사람이 우리와 우리의 친족에 대하여 자세히 힐문하여 이르기를 너희 아버지가 그저 살았느냐? 너희에게 아우가 있느냐? 하기로 그 말을 조조이 그에게 대답한 것이라 그가 너희 아우를 데리고 내려오라 할 줄을 우리가 어찌 알았으리이까?'
Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: Ĉu via patro ankoraŭ vivas? ĉu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. Ĉu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton?
8 유다가 아비 이스라엘에게 이르되 `저 아이를 나와 함께 보내시면 우리가 곧 가리니 그러면 우리와 아버지와 우리 어린 것들이 다 살고 죽지 아니하리이다
Kaj Jehuda diris al sia patro Izrael: Sendu la knabon kun mi, tiam ni leviĝos kaj iros, por ke ni vivu kaj ne mortu, ni kaj vi kaj niaj infanoj.
9 내가 그의 몸을 담보하오리니 아버지께서 내 손에 그를 물으소서 내가 만일 그를 아버지께 데려다가 아버지 앞에 두지 아니하면 내가 영원히 죄를 지리이다
Mi garantios por li, el miaj manoj vi lin postulos. Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaŭ via vizaĝo, tiam mi estos kulpa antaŭ vi dum la tuta vivo.
10 우리가 지체하지 아니하였더면 벌써 두번 갔다 왔으리이다`
Se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj.
11 그들의 아비 이스라엘이 그들에게 이르되 `그러할진대 이렇게 하라 너희는 이 땅의 아름다운 소산을 그릇에 담아가지고 내려가서그 사람에게 예물을 삼을지니 곧 유향 조금과, 꿀 조금과, 향품과, 몰약과, 비자와, 파단행이니라
Tiam diris al ili ilia patro Izrael: Se estas tiel, tiam faru jene: prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromaĵon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn.
12 너희 손에 돈을 배나 가지고 너희 자루 아구에 도로 넣여 온 그 돈을 다시 가지고 가라 혹 차착이 있었을까 두렵도다
Kaj da mono prenu duoblan sumon en viajn manojn, kaj la monon, kiu estis metita returne en la aperturojn de viaj sakoj, redonu per viaj manoj: eble okazis eraro.
13 네 아우도 데리고 떠나 다시 그 사람에게로 가라
Kaj vian fraton prenu, kaj leviĝu kaj iru returne al tiu homo.
14 전능하신 하나님께서 그 사람 앞에서 너희에게 은혜를 베푸사 그 사람으로 너희 다른 형제와 베냐민을 돌려보내게 하시기를 원하노라 내가 자식을 잃게 되면 잃으리로다!'
Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfaniĝis, mi restu seninfana.
15 그 사람들이 그 예물을 취하고 갑절 돈을 자기들의 손에 가지고 베냐민을 데리고 애굽에 내려가서 요셉의 앞에 서니라
Kaj la homoj prenis tiujn donacojn, kaj da mono ili prenis duoblan sumon en siajn manojn, kaj ankaŭ Benjamenon; kaj ili leviĝis kaj iris Egiptujon kaj stariĝis antaŭ Jozef.
16 요셉이 베냐민이 그들과 함께 있음을 보고 청지기에게 이르되 `이 사람들을 집으로 인도해 들이고 짐승을 잡고 준비하라 이 사람들이 오정에 나와 함께 먹을 것이니라'
Kiam Jozef vidis kun ili Benjamenon, li diris al la estro de sia domo: Enkonduku tiujn homojn en la domon, kaj buĉu bruton kaj pretigu; ĉar kun mi manĝos tiuj homoj hodiaŭ tagmeze.
17 그 사람이 요셉의 명대로 하여 그 사람들을 요셉의 집으로 인도하니
Kaj la homo faris, kiel diris Jozef, kaj la homo enkondukis tiujn homojn en la domon de Jozef.
18 그 사람들이 요셉의 집으로 인도되매 두려워하여 이르되 `전일 우리 자루에 넣여 있던 돈의 일로 우리가 끌려드도다 이는 우리를 잡아 노예를 삼고 우리의 나귀를 빼앗으려 함이로다' 하고
Kaj tiuj homoj ektimis, kiam oni enkondukis ilin en la domon de Jozef, kaj ili diris: Pro la mono, kiu antaŭe estis metita returne en niajn sakojn, oni enkondukis nin, por ĵeti sur nin kalumnion kaj ataki nin, kaj preni nin kiel sklavojn kune kun niaj azenoj.
19 그들이 요셉의 청지기에게 가까이 나아가 그 집 문앞에서 그에게 고하여
Kaj ili aliris al la homo, kiu estis estro super la domo de Jozef, kaj ekparolis al li ĉe la pordo de la domo.
20 가로되 `내 주여, 우리가 전일에 내려와서 양식을 사가지고
Kaj ili diris: Pardonu, nia sinjoro! ni estis venintaj, por aĉeti panon;
21 객점에 이르러 자루를 풀어본즉 각인의 돈이 본수대로 자루 아구에 있기로 우리가 도로 가져 왔고
sed kiam ni venis al la noktohaltejo kaj ni malfermis niajn sakojn, ni ekvidis, ke la mono de ĉiu el ni estas en la aperturo de lia sako, nia mono laŭ ĝia plena pezo; tial ni ĝin realportis per niaj manoj.
22 양식 살 다른 돈도 우리가 가지고 내려왔나이다 우리의 돈을 우리 자루에 넣은 자는 누구인지 우리가 알지 못하나이다'
Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj, por aĉeti panon. Ni ne scias, kiu metis nian monon en niajn sakojn.
23 그가 이르되 `너희는 안심하라 두려워 말라! 너희 하나님 너희 아버지의 하나님이 재물을 너희 자루에 넣어 너희에게 주신 것이니라 너희 돈은 내가 이미 받았느니라' 하고 시므온을 그들에게로 이끌어 내고
Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon.
24 그들을 요셉의 집으로 인도하고 물을 주어 발을 씻게 하며 그 나귀에게 먹이를 주더라
Kaj tiu homo enkondukis ilin en la domon de Jozef kaj donis akvon, kaj ili lavis siajn piedojn; kaj li donis manĝon al iliaj azenoj.
25 그들이 여기서 먹겠다 함을 들으므로 예물을 정돈하고 요셉이 오정에 오기를 기다리더니
Kaj ili pretigis la donacojn por la veno de Jozef tagmeze; ĉar ili aŭdis, ke tie ili manĝos panon.
26 요셉이 집으로 오매 그들이 그 집으로 들어가서 그 예물을 그에게 드리고 땅에 엎드리어 절하니
Kaj Jozef venis hejmen; kaj ili alportis al li en la domon la donacojn, kiujn ili havis en la manoj, kaj kliniĝis al li ĝis la tero.
27 요셉이 그들의 안부를 물으며 가로되 `너희 아버지 너희가 말하던 그 노인이 안녕하시냐? 지금까지 생존하셨느냐?'
Kaj li demandis ilin pri ilia farto, kaj diris: Ĉu bone fartas via maljuna patro, pri kiu vi diris al mi? ĉu li vivas ankoraŭ?
28 그들이 대답하되 `주의 종 우리 아비가 평안하고 지금까지 생존하였나이다' 하고 머리 숙여 절하더라
Kaj ili diris: Via sklavo nia patro fartas bone; li vivas ankoraŭ. Kaj ili kliniĝis kaj ĵetis sin antaŭ li sur la teron.
29 요셉이 눈을 들어 자기 어머니의 아들 자기 동생 베냐민을 보고 가로되 너희가 내게 말하던 너희 작은 동생이 이냐? 그가 또 가로되 소자여 하나님이 네게 은혜 베푸시기를 원하노라
Kaj li levis siajn okulojn, kaj ekvidis sian fraton Benjamen, la filon de lia patrino, kaj li diris: Ĉu tio estas via plej juna frato, pri kiu vi diris al mi? Kaj li diris: Dio vin favoru, mia filo.
30 요셉이 아우를 인하여 마음이 타는듯 하므로 급히 울곳을 찾아 안방으로 들어가서 울고
Kaj Jozef forrapidis, ĉar ekflamis lia interno pro lia frato kaj li volis plori. Kaj li eniris en internan ĉambron kaj ploris tie.
31 얼굴을 씻고 나와서 그 정을 억제하고 `음식을 차리라' 하매
Sed li lavis sian vizaĝon kaj eliris, kaj tenis sin forte, kaj diris: Surtabligu panon!
32 그들이 요셉에게 따로 하고 그 형제들에게 따로 하고 배식하는 애굽 사람에게도 따로 하니 애굽 사람은 히브리 사람과 같이 먹으면 부정을 입음이었더라
Kaj oni surtabligis por li aparte, kaj por ili aparte, kaj por la Egiptoj, kiuj manĝis kun li, aparte; ĉar la Egiptoj ne povas manĝi panon kun Hebreoj: tio estas abomenindaĵo por ili.
33 그들이 요셉의 앞에 앉되 그 장유의 차서대로 앉히운바 되니 그들이 서로 이상히 여겼더라
Kaj ili sidiĝis antaŭ li, pli maljuna laŭ sia maljuneco kaj pli juna laŭ sia juneco; kaj la homoj miris unu antaŭ alia.
34 요셉이 자기 식물로 그들에게 주되 베냐민에게는 다른 사람보다 오배나 주매 그들이 마시며 요셉과 함께 즐거워하였더라
Kaj oni portis al ili manĝaĵon de lia tablo; sed la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de ĉiuj. Kaj ili trinkis kaj ebriiĝis kun li.