< 출애굽기 30 >
1 너는 분향할 단을 만들지니 곧 조각목으로 만들되
Kaj faru altaron, por fumigi incenson; el akacia ligno faru ĝin.
2 장이 일 규빗, 광이 일 규빗으로 네모 반듯하게 하고 고는 이 규빗으로 하며 그 뿔을 그것과 연하게 하고
Unu ulno estu ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo; ĝi estu kvarangula; kaj du ulnoj estu ĝia alto; kornoj elstaru el ĝi.
3 단 상면과 전후 좌우면과 뿔을 정금으로 싸고 주위에 금테를 두를지며
Kaj tegu ĝin per pura oro, ĝian supran platon kaj ĝiajn flankojn ĉirkaŭe kaj ĝiajn kornojn; kaj faru al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
4 금테 아래 양편에 금고리 둘을 만들되 곧 그 양편에 만들지니 이는 단을 메는 채를 꿸 곳이며
Kaj du orajn ringojn faru al ĝi sub ĝia krono, sur ĝiaj du lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu ĝin.
Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro.
6 그 단을 증거궤 위 속죄소 맞은편 곧 증거궤 앞에 있는 장 밖에 두라 그 속죄소는 내가 너와 만날 곳이며
Kaj starigu ĝin antaŭ la kurteno, kiu estas antaŭ la kesto de atesto, kontraŭ la fermoplato de la kesto de atesto, kie Mi aperados al vi.
7 아론이 아침마다 그 위에 향기로운 향을 사르되 등불을 정리할 때에 사를지며
Kaj Aaron incensadu sur ĝi aroman incenson; ĉiumatene, kiam li ordigos la lucernojn, li incensu.
8 또 저녁때 등불을 켤때에 사를지니 이향은 너희가 대대로 여호와앞에 끊지 못할지며
Kaj kiam Aaron ekbruligos la lucernojn ĉirkaŭ vespero, li incensu; ĝi estu ĉiama incensado antaŭ la Eternulo en viaj generacioj.
9 너희는 그 위에 다른 향을 사르지 말며 번제나 소제를 드리지 말며 전제의 술을 붓지 말며
Ne alportu sur ĝi incenson alian, nek bruloferon nek donoferon, kaj verŝoferon ne verŝu sur ĝin.
10 아론이 일년 일차씩 이 향단 뿔을 위하여 속죄하되 속죄제의 피로 일년 일차씩 대대로 속죄할지니라! 이 단은 여호와께 지극히 거룩하니라
Kaj ĉiopardonan oferon Aaron alportos sur ĝiaj kornoj unu fojon en la jaro; el la sango de la ĉiopardona pekofero unu fojon en jaro li alportu sur ĝi ĉiopardonan oferon en viaj generacioj; tio estos plej granda sanktaĵo antaŭ la Eternulo.
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
12 네가 이스라엘 자손의 수효를 따라 조사할 때에 조사 받은 각 사람은 그 생명의 속전을 여호와께 드릴지니 이는 그 계수할 때에 그들 중에 온역이 없게 하려 함이라
Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam ĉiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado.
13 무릇 계수 중에 드는 자마다 성소에 세겔대로 반 세겔을 낼지니 한 세겔은 이 십 게라라 그 반 세겔을 여호와께 드릴지며
Jen kion devas doni ĉiu, kiu pasas la kalkulon: duonon de siklo laŭ la grandeco de la sankta siklo (siklo enhavas dudek gerojn); duono de siklo estu oferdono por la Eternulo.
14 무릇 계수 중에 드는 자 곧 이십세 이상 된 자가 여호와께 드리되
Ĉiu, kiu pasas la kalkulon, de la aĝo de dudek jaroj kaj pli, devas doni la oferdonon al la Eternulo.
15 너희의 생명을 속하기 위하여 여호와께 드릴 때에 부자라고 반 세겔에서 더 내지 말고, 가난한 자라고 덜 내지 말지며
La riĉulo ne donu pli kaj la malriĉulo ne donu malpli ol duonon de siklo, donante la oferdonon por la Eternulo, por liberigi viajn animojn.
16 너는 이스라엘 자손에게서 속전을 취하여 회막의 봉사에 쓰라 이것이 여호와 앞에서 이스라엘 자손의 기념이 되어서 너희의 생명을 속하리라
Kaj prenu la monon de la liberigo de la Izraelidoj kaj uzu ĝin por la servado en la tabernaklo de kunveno, kaj tio estos por la Izraelidoj kiel memorigaĵo antaŭ la Eternulo, por liberigi viajn animojn.
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
18 너는 물두멍을 놋으로 만들어 씻게 하되 그것을 회막과 단 사이에 두고 그 속에 물을 담으라
Faru kupran lavujon kun kupra piedestalo, por lavado; kaj starigu ĝin inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enverŝu tien akvon.
19 아론과 그 아들들이 그 두멍에서 수족을 씻되
Kaj Aaron kaj liaj filoj lavu per ĝi siajn manojn kaj piedojn:
20 그들이 회막에 들어갈 때에 물로 씻어 죽기를 면할 것이요 단에 가까이 가서 그 직분을 행하여 화제를 여호와 앞에 사를 때에도 그리할지니라
kiam ili iros en la tabernaklon de kunveno, ili lavu sin per akvo, por ke ili ne mortu; aŭ kiam ili alproksimiĝos al la altaro, por servi, por incensi fajroferon al la Eternulo,
21 이와 같이 그들이 그 수족을 씻어 죽기를 면할지니 이는 그와 그 자손이 대대로 영원히 지킬 규례니라
ili lavu siajn manojn kaj piedojn, por ke ili ne mortu; kaj tio estu por ili leĝo eterna, por li kaj por lia idaro en iliaj generacioj.
Plue la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
23 너는 상등 향품을 취하되 액체 몰약 오백 세겔과, 그 반수의 향기로운 육계 이백 오십세겔과, 향기로운 창포 이백 오십세겔과,
Prenu al vi plej bonajn aromaĵojn: da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano ducent kvindek,
24 계피 오백 세겔을 성소의 세겔대로 하고 감람 기름 한 힌을 취하여
kaj da kasio kvincent siklojn laŭ la mezuro de la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon.
25 그것으로 거룩한 관유를 만들되 향을 제조하는 법대로 향기름을 만들지니 그것이 거룩한 관유가 될지라
Kaj faru el tio oleon por sanktoleado, kunmetitan ŝmiraĵon laŭ la arto de la ŝmiraĵisto; ĝi estu oleo por sanktoleado.
Kaj sanktoleu per ĝi la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto,
27 상과 그 모든 기구며 등대와 그 기구며 분향단과
kaj la tablon kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la kandelabron kaj ĝiajn apartenaĵojn, kaj la altaron de incensado,
28 및 번제단과 그 모든 기구와 물두멍과 그 받침에 발라
kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la lavujon kaj ĝian piedestalon.
29 그것들을 지성물로 구별하라! 무릇 이것에 접촉하는 것이 거룩하리라
Kaj sanktigu ilin, ke ili fariĝu plejsanktaĵo; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, sanktiĝos.
30 너는 아론과 그 아들들에게 기름을 발라 그들을 거룩하게 하고 그들로 내게 제사장 직분을 행하게 하고
Kaj Aaronon kaj liajn filojn sanktoleu, kaj sanktigu ilin, ke ili estu Miaj pastroj.
31 이스라엘 자손에게 고하여 이르기를 이것은 너희 대대로 내게 거룩한 관유니
Kaj al la Izraelidoj diru jene: Tio estu por Mi oleo de sanktoleado en viaj generacioj.
32 사람의 몸에 붓지 말며 이 방법대로 이와 같은 것을 만들지 말라 이는 거룩하니 너희는 거룩히 여기라
Sur homan karnon ĝi ne estu verŝata, kaj laŭ ĝia konsisto ne faru ion similan; ĝi estas sankta, ĝi estu sankta por vi.
33 무릇 이와 같은 것을 만드는 자나 무릇 이것을 타인에게 붓는 자는 그 백성중에서 끊쳐지리라 하라
Se iu konsistigos ion similan kaj ŝmiros per ĝi laikon, li ekstermiĝu el sia popolo.
34 여호와께서 모세에게 이르시되 너는 소합향과, 나감향과, 풍자향의 향품을 취하고 그 향품을 유향에 섞되 각기 동일한 중수로 하고
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu al vi aromaĵon: balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj el ĉio;
35 그것으로 향을 만들되 향 만드는 법대로 만들고 그것에 소금을 쳐서 성결하게 하고
kaj faru el tio incensaĵon kunmetitan laŭ la arto de la ŝmiraĵisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan.
36 그 향 얼마를 곱게 찧어 내가 너와 만날 회막 안 증거궤 앞에 두라 이 향은 너희에게 지극히 거룩하니라!
Kaj pistu el tio subtilan pulvoron, kaj metu iom el ĝi antaŭ la keston de atesto en la tabernaklo de kunveno, kie Mi aperados al vi; plejsanktaĵo ĝi estu por vi.
37 네가 만들 향은 여호와를 위하여 거룩한 것이니 그 방법대로 너희를 위하여 만들지 말라!
Kaj laŭ la incensaĵo, kiun vi faros, ne faru al vi alian similan; sankta ĝi estu al vi por la Eternulo.
38 무릇 맡으려고 이같은 것을 만드는 자는 그 백성 중에서 끊쳐지리라!
Se iu faros ion similan, por odorigi per ĝi, li ekstermiĝos el sia popolo.