< アモス書 5 >

1 イスラエルの家よ我が汝らに對ひて宣る此言を聽け 是は哀歎の歌なり
Aŭskultu ĉi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.
2 處女イスラエルは仆れて復起あがらず彼は己の地に扑倒さる 之を扶け起す者なし
Falis kaj ne releviĝos la virgulino de Izrael; ŝi estas ĵetita sur la teron, kaj neniu ŝin restarigos.
3 主ヱホバかく言たまふ イスラエルの家においては前に千人出たる邑は只百人のみのこり前に百人出たる邑は只十人のみのこらん
Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La urbo, kiu elirigas milon, restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas centon, restos nur kun deko en la domo de Izrael.
4 ヱホバかくイスラエルの家に言たまふ 汝ら我を求めよ さらば生べし
Ĉar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael: Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos.
5 ベテルを求むるなかれ ギルガルに往なかれ ベエルシバに赴く勿れ ギルガルは必ず擄へられゆきベテルは無に歸せん
Ne turnu vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru al Beer-Ŝeba; ĉar Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El fariĝos senvalora.
6 汝らヱホバを求めよ 然ば生べし 恐くはヱホバ火のごとくにヨセフの家に落くだりたまひてその火これを焼ん ベテルのためにこれを熄す者一人もあらじ
Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El.
7 汝ら公道を茵蔯に變じ正義を地に擲つる者よ
La juĝon vi faras vermuto, kaj la veron vi ĵetas sur la teron.
8 昴宿および參宿を造り死の蔭を變じて朝となし晝を暗くして夜となし海の水を呼て地の面に溢れさする者を求めよ 其名はヱホバといふ
Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.
9 彼は滅亡を忽然強者に臨ましむ 滅亡つひに城に臨む
Li sendas malfeliĉon sur fortulon, kaj malfeliĉo trafas urbon fortikigitan.
10 彼らは門にありて勸戒る者を惡み正直を言ふ者を忌嫌ふ
Sed ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestaĵon.
11 汝らは貧しき者を踐つけ麥の贐物を之より取る この故に汝らは鑿石の家を建しと雖どもその中に住ことあらじ 美しき葡萄園を作りしと雖どもその酒を飮ことあらじ
Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj ŝtonoj, sed vi ne loĝos en ili; vi plantos ĉarmajn vinberĝardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon.
12 我知る汝らの愆は多く汝らの罪は大なり 汝らは義き者を虐げ賄賂を取り門において貧き者を推抂ぐ
Ĉar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj: vi premas virtulon, vi prenas subaĉeton, vi forpuŝas malriĉulojn en la pordego.
13 是故に今の時は賢き者黙す 是惡き時なればなり
Tial la saĝulo silentas en ĉi tiu tempo, ĉar ĝi estas tempo malbona.
14 汝ら善を求めよ 惡を求めざれ 然らば汝ら生べし また汝らが言ごとく萬軍の神ヱホバ汝らと偕に在さん
Serĉu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.
15 汝ら惡を惡み善を愛し門にて公義を立よ 萬軍の神ヱホバあるひはヨセフの遺れる者を憐れみたまはん
Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.
16 是故に主たる萬軍の神ヱホバかく言たまふ 諸の街衢にて啼ことあらん 諸の大路にて人哀哉哀哉と呼ん 又農夫を呼きたりて哀哭しめ啼女を招きて啼しめん
Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro: Sur ĉiuj placoj estos plorado, sur ĉiuj stratoj oni dirados: Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti.
17 また諸の葡萄園にも啼こと有べし 其は我汝らの中を通るべければなり ヱホバこれを言たまふ
Kaj en ĉiuj vinberĝardenoj estos plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo.
18 ヱホバの日を望む者は禍なるかな 汝ら何とてヱホバの日を望むや 是は昏くして光なし
Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi ĝin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma.
19 人 獅子の前を逃れて熊に遇ひ又家にいりてその手を壁に附て蛇に咬るるに宛も似たり
Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aŭ li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento.
20 ヱホバの日は昏くして光なく暗にして耀なきに非ずや
Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.
21 我は汝らの節筵を惡みかつ藐視む また汝らの集會を悦ばじ
Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj.
22 汝ら我に燔祭または素祭を獻ぐるとも我之を受納れじ 汝らの肥たる犢の感謝祭は我これを顧みじ
Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.
23 汝らの歌の聲を我前に絶て汝らの琴の音は我これを聽じ
Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas aŭskulti.
24 公道を水のごとくに正義をつきざる河のごとくに流れしめよ
Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento.
25 イスラエルの家よ汝らは四十年荒野に居し間 犠牲と供物を我に獻げたりしや
Ĉu buĉoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?
26 かへつて汝らは汝らの王シクテを負ひ汝らの偶像キウンを負へり 是即ち汝らの神とする星にして汝らの自ら造り設けし者なり
Vi portis la tabernaklon de via Moleĥ, la kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi.
27 然ば我汝らをダマスコの外に移さん 萬軍の神ととなふるヱホバこれを言たまふ
Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.

< アモス書 5 >