< 詩篇 46 >

1 聖歌隊の指揮者によって女の声のしらべにあわせてうたわせたコラの子の歌 神はわれらの避け所また力である。悩める時のいと近き助けである。
Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.
2 このゆえに、たとい地は変り、山は海の真中に移るとも、われらは恐れない。
Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
3 たといその水は鳴りとどろき、あわだつとも、そのさわぎによって山は震え動くとも、われらは恐れない。 (セラ)
Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. (Sela)
4 一つの川がある。その流れは神の都を喜ばせ、いと高き者の聖なるすまいを喜ばせる。
Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
5 神がその中におられるので、都はゆるがない。神は朝はやく、これを助けられる。
Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno.
6 もろもろの民は騒ぎたち、もろもろの国は揺れ動く、神がその声を出されると地は溶ける。
Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.
7 万軍の主はわれらと共におられる、ヤコブの神はわれらの避け所である。 (セラ)
La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. (Sela)
8 来て、主のみわざを見よ、主は驚くべきことを地に行われた。
Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,
9 主は地のはてまでも戦いをやめさせ、弓を折り、やりを断ち、戦車を火で焼かれる。
Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
10 「静まって、わたしこそ神であることを知れ。わたしはもろもろの国民のうちにあがめられ、全地にあがめられる」。
Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
11 万軍の主はわれらと共におられる、ヤコブの神はわれらの避け所である。 (セラ)
La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. (Sela)

< 詩篇 46 >