< 詩篇 21 >

1 聖歌隊の指揮者によってうたわせたダビデの歌 主よ、王はあなたの力によって喜び、あなたの助けによって、いかに大きな喜びをもつことでしょう。
Al la ĥorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!
2 あなたは彼の心の願いをゆるし、そのくちびるの求めをいなまれなかった。 (セラ)
Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis. (Sela)
3 あなたは大いなる恵みをもって彼を迎え、そのかしらに純金の冠をいただかせられる。
Vi antaŭvenas al li kun beno de bono; Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.
4 彼がいのちを求めると、あなたはそれを彼にさずけ、世々限りなくそのよわいを長くされた。
Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne.
5 あなたの助けによって彼の栄光は大きい。あなたは誉と威厳とを彼に与えられる。
Granda estas lia honoro pro Via helpo; Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.
6 まことに、あなたは彼をとこしえに恵まれた者とし、み前に喜びをもって楽しませられる。
Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.
7 王は主に信頼するゆえ、いと高き者のいつくしみをこうむって、動かされることはない。
Ĉar la reĝo fidas la Eternulon, Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.
8 あなたの手はもろもろの敵を尋ね出し、あなたの右の手はあなたを憎む者を尋ね出すであろう。
Trovos Via mano ĉiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn.
9 あなたが怒る時、彼らを燃える炉のようにするであろう。主はみ怒りによって彼らをのみつくされる。火は彼らを食いつくすであろう。
Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formanĝos.
10 あなたは彼らのすえを地から断ち、彼らの種を人の子らの中から滅ぼすであろう。
Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj.
11 たとい彼らがあなたにむかって悪い事を企て、悪いはかりごとを思いめぐらしても、なし遂げることはできない。
Ĉar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi.
12 あなたは彼らを逃げ走らせ、あなたの弓弦を張って、彼らの顔をねらうであろう。
Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraŭ iliajn vizaĝojn.
13 主よ、力をあらわして、みずからを高くしてください。われらはあなたの大能をうたい、かつほめたたえるでしょう。
Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

< 詩篇 21 >