< 詩篇 139 >

1 伶長にうたはしめたるダビデの歌 ヱホバよなんぢは我をさぐり我をしりたまへり
Al la ĥorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas.
2 なんぢはわが坐るをも立をもしり 又とほくよりわが念をわきまへたまふ
Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; Vi komprenas mian penson de malproksime.
3 なんぢはわが歩むをもわが臥をもさぐりいだし わがもろもろの途をことごとく知たまへり
Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, Kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.
4 そはわが舌に一言ありとも観よヱホバよなんぢことごとく知たまふ
Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.
5 なんぢは前より後よりわれをかこみ わが上にその手をおき給へり
De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min Kaj metis sur min Vian manon.
6 かかる知識はいとくすしくして我にすぐ また高くして及ぶことあたはず
Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi ĝin ne povas kompreni.
7 我いづこにゆきてなんぢの聖霊をはなれんや われいづこに往てなんぢの前をのがれんや
Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?
8 われ天にのぼるとも汝かしこにいまし われわが榻を陰府にまうくるとも 観よなんぢ彼處にいます (Sheol h7585)
Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas. (Sheol h7585)
9 我あけぼのの翼をかりて海のはてにすむとも
Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:
10 かしこにて尚なんぢの手われをみちびき汝のみぎの手われをたもちたまはん
Ankaŭ tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos.
11 暗はかならす我をおほひ 我をかこめる光は夜とならんと我いふとも
Se mi diros: Mallumo min kovros, Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:
12 汝のみまへには暗ものをかくすことなく 夜もひるのごとくに輝けり なんぢにはくらきも光もことなることなし
Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo fariĝas kiel lumo.
13 汝はわがはらわたをつくり 又わがははの胎にわれを組成たまひたり
Ĉar Vi kreis mian internaĵon, Formis min en la ventro de mia patrino.
14 われなんぢに感謝す われは畏るべく奇しくつくられたり なんぢの事跡はことごとくくすし わが霊魂はいとつばらに之をしれり
Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, Kaj mia animo tion bone konscias.
15 われ隠れたるところにてつくられ地の底所にて妙につづりあはされしとき わが骨なんぢにかくるることなかりき
Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kaŝiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.
16 わが體いまだ全からざるに なんぢの目ははやくより之をみ 日々かたちづくられしわが百體の一だにあらざりし時に ことごとくなんぢの冊にしるされたり
Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.
17 神よなんぢりもろもろの思念はわれに寶きこといかばかりぞや そのみおもひの総計はいかに多きかな
Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro!
18 我これを算へんとすれどもそのかずは沙よりもおほし われ眼さむるときも尚なんぢとともにをる
Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.
19 神よなんぢはかならず惡者をころし給はん されば血をながすものよ我をはなれされ
Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj foriĝu de mi!
20 かれらはあしき企圖をもて汝にさからひて言ふ なんぢの仇はみだりに聖名をとなふるなり
Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.
21 ヱホバよわれは汝をにくむ者をにくむにあらずや なんぢに逆ひておこりたつものを厭ふにあらずや
Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.
22 われ甚くかれらをにくみてわが仇とす
Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili fariĝis por mi malamikoj.
23 神よねがはくは我をさぐりてわが心をしり 我をこころみてわがもろもろの思念をしりたまへ
Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn.
24 ねがはくは我によこしまなる途のありやなしやを見て われを永遠のみちに導きたまへ
Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

< 詩篇 139 >