< オバデヤ書 1 >

1 オバデヤの幻。主なる神はエドムについてこう言われる、われわれは主から出たおとずれを聞いた。ひとりの使者が諸国民のうちにつかわされて言う、「立てよ、われわれは立ってエドムと戦おう」。
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Edom: Diron ni aŭdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Leviĝu, ni iru milite kontraŭ lin.
2 見よ、わたしはあなたを国々のうちで小さい者とする。あなたはひどく卑しめられる。
Vidu, Mi faris vin malgranda inter la nacioj; vi estas tre malestimata.
3 岩のはざまにおり、高い所に住む者よ、あなたの心の高ぶりは、あなたを欺いた。あなたは心のうちに言う、「だれがわたしを地に引き下らせる事ができるか」。
La fiereco de via koro delogis vin; loĝante en la fendegoj de rokoj, sur via alta sidejo, vi diras en via koro: Kiu depuŝos min sur la teron?
4 たといあなたは、わしのように高くあがり、星の間に巣を設けても、わたしはそこからあなたを引きおろすと主は言われる。
Sed se vi eĉ leviĝus tiel alte, kiel aglo, aŭ se vi aranĝus vian neston inter la steloj, eĉ de tie Mi ĵetos vin malsupren, diras la Eternulo.
5 もし盗びとがあなたの所に来、強盗が夜きても、彼らは、ほしいだけ盗むではないか。ああ、あなたは全く滅ぼされてしまう。もしぶどうを集める者があなたの所に来たなら、彼らはなお余りの実を残さないであろうか。
Ĉu ŝtelistoj venis al vi, aŭ noktaj rabistoj? kiamaniere vi estas tiel ruinigita? ili ŝtelus nur tiom, kiom sufiĉus por ili. Se vinberkolektantoj venus al vi, ili restigus ja forgesitajn berojn.
6 ああ、エサウはかすめられ、その隠しておいた宝は探り出される。
Kiel forte Esav estas priserĉita kaj liaj kaŝejoj estas traesploritaj!
7 あなたと契約を結んだ人々はみな、あなたを欺き、あなたを国境に追いやった。あなたと同盟を結んだ人々はあなたに勝った。あなたの信頼する友はあなたの下にわなを設けた、しかしその事を悟らない。
Al la limo vin puŝis ĉiuj viaj interliganoj, trompis kaj perfortis vin viaj amikoj; la manĝantoj de via pano metis sub vin kaptilon, kiun vi eĉ ne rimarkis.
8 主は言われる、その日には、わたしはエドムから知者を滅ぼし、エサウの山から悟りを断ち除かないだろうか。
En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi pereigos ja la saĝulojn ĉe Edom kaj la prudenton sur la monto de Esav.
9 テマンよ、あなたの勇士は驚き恐れる。人はみな殺されてエサウの山から断ち除かれる。
Ektimos viaj kuraĝuloj, ho Teman, por ke ĉiuj sur la monto de Esav estu ekstermitaj per mortigo.
10 あなたはその兄弟ヤコブに暴虐を行ったので、恥はあなたをおおい、あなたは永遠に断たれる。
Pro tio, ke vi premis vian fraton Jakob, kovros vin honto, kaj vi estos ekstermita por ĉiam.
11 あなたが離れて立っていた日、すなわち異邦人がその財宝を持ち去り、外国人がその門におし入り、エルサレムをくじ引きにした日、あなたも彼らのひとりのようであった。
En la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaŭ estis kiel unu el ili.
12 しかしあなたは自分の兄弟の日、すなわちその災の日をながめていてはならなかった。あなたはユダの人々の滅びの日に、これを喜んではならず、その悩みの日に誇ってはならなかった。
Vi devus ne rigardi la malfeliĉan tagon de via frato, la tagon de lia forpuŝiteco, kaj vi devus ne ĝoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia mizero.
13 あなたはわが民の災の日に、その門にはいってはならず、その災の日にその苦しみをながめてはならなかった。またその災の日に、その財宝に手をかけてはならなかった。
Vi devus ne eniri en la pordegon de Mia popolo en la tago de ilia malfeliĉo, vi devus ne rigardi ilian suferadon en la tago de ilia malfeliĉo, nek tuŝi ilian havaĵon en la tago de ilia malfeliĉo.
14 あなたは分れ道に立って、そののがれる者を切ってはならなかった。あなたは悩みの日にその残った者を敵にわたしてはならなかった。
Vi devus ne stari ĉe la vojdisiĝo, por ekstermi iliajn forsaviĝintojn, nek transdoni iliajn restintojn en la tago de malfeliĉo.
15 主の日が万国の民に臨むのは近い。あなたがしたようにあなたもされる。あなたの報いはあなたのこうべに帰する。
Ĉar proksima estas la tago de la Eternulo kontraŭ ĉiuj nacioj. Kiel vi agis, tiel oni agos kun vi; kion vi meritas, tio venos sur vian kapon.
16 あなたがたがわが聖なる山で飲んだように、周囲のもろもろの民も飲む。すなわち彼らは飲んでよろめき、かつてなかったようになる。
Ĉar kiel vi trinkis sur Mia sankta monto, tiel trinkos ĉiam ĉiuj nacioj; ili trinkos, trinkos ĝisfunde, ĝis ili fariĝos kiel tute ne ekzistintaj.
17 しかしシオンの山には、のがれる者がいて、聖なる所となる。またヤコブの家はその領地を獲る。
Sed sur la monto Cion estos saviĝo, kaj ĝi estos sankta; kaj la domo de Jakob ekposedos tiujn, kiuj ilin posedis.
18 ヤコブの家は火となり、ヨセフの家は炎となり、エサウの家はわらとなる。彼らはその中に燃えて、これを焼く。エサウの家には残る者がないようになると主は言われた。
La domo de Jakob estos fajro, la domo de Jozef estos flamo; sed la domo de Esav estos pajlo, oni ekbruligos ĝin kaj ekstermos ĝin, kaj neniu restos el la domo de Esav; ĉar la Eternulo tion diris.
19 ネゲブの人々はエサウの山を獲、セフェラの人々はペリシテびとを獲る。また彼らはエフライムの地、およびサマリヤの地を獲、ベニヤミンはギレアデを獲る。
Kaj la sudanoj ekposedos la monton de Esav, kaj la loĝantoj de la malaltaĵo la Filiŝtojn; ili ekposedos la kampojn de Efraim kaj la kampojn de Samario; kaj Benjamen posedos Gileadon.
20 ハラにいるイスラエルの人々の捕われ人は、フェニキヤをザレパテまで取り、セパラデにいるエルサレムの捕われ人は、ネゲブの町々を獲る。
Kaj tiu multo da forkondukitaj Izraelidoj en la lando Kanaana ĝis Carfat kaj la forkondukitaj el Jerusalem en Sefarad ekposedos la urbojn sudajn.
21 こうして救う者はシオンの山に上って、エサウの山を治める。そして王国は主のものとなる。
Kaj venos savantoj sur la monton Cion, por juĝi la monton de Esav. Kaj la regado apartenos al la Eternulo.

< オバデヤ書 1 >