< ヨブ 記 6 >
Ijob respondis kaj diris:
2 「どうかわたしの憤りが正しく量られ、同時にわたしの災も、はかりにかけられるように。
Se estus pesita mia ĉagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,
3 そうすれば、これは海の砂よりも重いに相違ない。それゆえ、わたしの言葉が軽率であったのだ。
Ĝi estus nun pli peza, ol la sablo ĉe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.
4 全能者の矢が、わたしのうちにあり、わたしの霊はその毒を飲み、神の恐るべき軍勢が、わたしを襲い攻めている。
Ĉar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La teruraĵoj de Dio direktiĝis sur min.
5 野ろばは、青草のあるのに鳴くであろうか。牛は飼葉の上でうなるであろうか。
Ĉu krias sovaĝa azeno sur herbo? Ĉu bovo blekas kolere ĉe sia manĝaĵo?
6 味のない物は塩がなくて食べられようか。すべりひゆのしるは味があろうか。
Ĉu oni manĝas sengustaĵon sen salo? Ĉu havas guston la albumeno de ovo?
7 わたしの食欲はこれに触れることを拒む。これは、わたしのきらう食物のようだ。
Kion ne volis tuŝi mia animo, Tio nun estas abomeninde mia manĝaĵo.
8 どうかわたしの求めるものが獲られるように。どうか神がわたしの望むものをくださるように。
Ho, se mia peto plenumiĝus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!
9 どうか神がわたしを打ち滅ぼすことをよしとし、み手を伸べてわたしを断たれるように。
Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!
10 そうすれば、わたしはなお慰めを得、激しい苦しみの中にあっても喜ぶであろう。わたしは聖なる者の言葉を否んだことがないからだ。
Tio estus ankoraŭ konsolo por mi; Kaj mi ĝojus, se en la turmento Li ne kompatus, Ĉar mi ne forpuŝis ja la vortojn de la Sanktulo.
11 わたしにどんな力があって、なお待たねばならないのか。わたしにどんな終りがあるので、なお耐え忍ばねばならないのか。
Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?
12 わたしの力は石の力のようであるのか。わたしの肉は青銅のようであるのか。
Ĉu mia forto estas forto de ŝtonoj? Ĉu mia karno estas kupro?
13 まことに、わたしのうちに助けはなく、救われる望みは、わたしから追いやられた。
Mi havas ja nenian helpon, Kaj savo estas forpuŝita for de mi.
14 その友に対するいつくしみをさし控える者は、全能者を恐れることをすてる。
Al malfeliĉulo decas kompato de amiko, Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo.
15 わが兄弟たちは谷川のように、過ぎ去る出水のように欺く。
Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,
16 これは氷のために黒くなり、そのうちに雪が隠れる。
Kiuj estas malklaraj pro glacio, En kiuj kaŝas sin neĝo;
17 これは暖かになると消え去り、暑くなるとその所からなくなる。
En la tempo de degelo ili malaperas, En la tempo de varmego ili forŝoviĝas de sia loko.
18 隊商はその道を転じ、むなしい所へ行って滅びる。
Ili forklinas la direkton de sia vojo, Iras en la dezerton, kaj malaperas.
19 テマの隊商はこれを望み、シバの旅びとはこれを慕う。
Serĉas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema, Esperas je ili la karavanoj el Ŝeba;
20 彼らはこれにたよったために失望し、そこに来てみて、あわてる。
Sed ili hontas pro sia fido; Ili aliras, kaj ruĝiĝas de honto.
21 あなたがたは今わたしにはこのような者となった。あなたがたはわたしの災難を見て恐れた。
Nun vi neniiĝis; Vi ekvidis teruraĵon, kaj ektimis.
22 わたしは言ったことがあるか、『わたしに与えよ』と、あるいは『あなたがたの財産のうちからわたしのために、まいないを贈れ』と、
Ĉu mi diris: Donu al mi, El via havaĵo donacu pro mi,
23 あるいは『あだの手からわたしを救い出せ』と、あるいは『しえたげる者の手からわたしをあがなえ』と。
Savu min el la mano de premanto, Aŭ liberigu min el la mano de turmentantoj?
24 わたしに教えよ、そうすればわたしは黙るであろう。わたしの誤っている所をわたしに悟らせよ。
Instruu min, kaj mi eksilentos; Komprenigu al mi, per kio mi pekis.
25 正しい言葉はいかに力のあるものか。しかしあなたがたの戒めは何を戒めるのか。
Kial vi mallaŭdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?
26 あなたがたは言葉を戒めうると思うのか。望みの絶えた者の語ることは風のようなものだ。
Ĉu vi intencas riproĉi pro vortoj? Sed paroloj de malesperanto iras al la vento.
27 あなたがたは、みなしごのためにくじをひき、あなたがたの友をさえ売り買いするであろう。
Eĉ orfon vi atakus, Kaj sub via amiko vi fosus.
28 今、どうぞわたしを見られよ、わたしはあなたがたの顔に向かって偽らない。
Nun, ĉar vi komencis, rigardu min; Ĉu mi mensogos antaŭ via vizaĝo?
29 どうぞ、思いなおせ、まちがってはならない。さらに思いなおせ、わたしの義は、なおわたしのうちにある。
Rigardu denove, vi ne trovos malpiaĵon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.
30 わたしの舌に不義があるか。わたしの口は災をわきまえることができぬであろうか。
Ĉu estas peko sur mia lango? Ĉu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?