< ピリピ人への手紙 4 >

1 この故に我が愛するところ慕ふところの兄弟、われの喜悦われの冠冕たる愛する者よ、斯くのごとく主にありて堅く立て。
Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia ĝojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.
2 我ユウオデヤに勸めスントケに勸む、主にありて心を同じうせんことを。
Mi admonas Eŭodian, kaj mi admonas Sintiĥen, ke ili estu unuanimaj en la Sinjoro.
3 また眞實に我と軛を共にする者よ、なんぢに求む。この二人の女を助けよ。彼らはクレメンス其のほか生命の書に名を録されたる我が同勞者と同じく、福音のために我とともに勤めたり。
Kaj mi petegas vin ankaŭ, sincera kunjugulo, helpu tiujn virinojn, ĉar ili kunlaboris kun mi en la evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies nomoj estas en la libro de vivo.
4 汝ら常に主にありて喜べ、我また言ふ、なんぢら喜べ。
Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju.
5 凡ての人に汝らの寛容を知らしめよ、主は近し。
Via mildeco estu konata al ĉiuj. La Sinjoro estas proksima.
6 何事をも思ひ煩ふな、ただ事ごとに祈をなし、願をなし、感謝して汝らの求を神に告げよ。
Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio.
7 さらば凡て人の思にすぐる神の平安は、汝らの心と思とをキリスト・イエスによりて守らん。
Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.
8 終に言はん、兄弟よ、凡そ眞なること、凡そ尊ぶべきこと、凡そ正しきこと、凡そ潔よきこと、凡そ愛すべきこと、凡そ令聞あること、如何なる徳いかなる譽にても、汝 等これを念へ。
Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu.
9 なんぢら我に學びしところ、受けしところ、聞きしところ、見し所を皆おこなへ、さらば平和の神なんぢらと偕に在さん。
Kion vi lernis kaj ricevis kaj aŭdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.
10 汝らが我を思ふ心の今また萠したるを、われ主にありて甚く喜ぶ。汝らは固より我を思ひゐたるなれど、機を得ざりしなり。
Sed mi forte ĝojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo.
11 われ窮乏によりて之を言ふにあらず、我は如何なる状に居るとも、足ることを學びたればなり。
Tamen mi ne parolas rilate bezonon; ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.
12 我は卑賤にをる道を知り、富にをる道を知る。また飽くことにも、飢うることにも、富むことにも、乏しき事にも、一切の秘訣を得たり。
Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon.
13 我を強くし給ふ者によりて、凡ての事をなし得るなり。
Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.
14 されど汝らが我が患難に與りしは善き事なり。
Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado.
15 ピリピ人よ、汝らも知る、わが汝らに福音を傳ふる始、マケドニヤを離れ去るとき、授受して我が事に與りしは、汝 等のみにして、他の教會には無かりき。
Kaj vi mem, Filipianoj, ankaŭ scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikiĝis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj;
16 汝らは我がテサロニケに居りし時に、一度ならず二度までも我が窮乏に物 贈れり。
ĉar eĉ en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono.
17 これ贈物を求むるにあらず、唯なんぢらの益となる實の繁からんことを求むるなり。
Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultiĝos por via profito.
18 我には凡ての物そなはりて餘あり、既にエパフロデトより汝らの贈物を受けたれば、飽き足れり。これは馨しき香にして神の享け給ふところ、喜びたまふ所の供物なり。
Sed mi havas ĉion, kaj estas en abundeco; mi jam pleniĝis, ricevinte per Epafrodito vian senditaĵon, agrablan odoraĵon, oferon akceptindan, kiu plaĉas al Dio.
19 かくてわが神は己の富に隨ひ、キリスト・イエスによりて汝らの凡ての窮乏を榮光のうちに補ひ給はん。
Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en gloro en Kristo Jesuo.
20 願はくは榮光 世々 限りなく、我らの父なる神にあれ、アァメン。 (aiōn g165)
Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
21 汝らキリスト・イエスに在りて聖徒おのおのに安否を問へ、我と偕にある兄弟たち汝らに安否を問ふ。
Salutu ĉiun sanktulon en Kristo Jesuo. La fratoj, kiuj estas kun mi, vin salutas.
22 凡ての聖徒、殊にカイザルの家のもの、汝らに安否を問ふ。
Ĉiuj sanktuloj vin salutas, precipe tiuj, kiuj estas el la domanaro de Cezaro.
23 願はくは主イエス・キリストの恩惠、なんぢらの靈と偕に在らんことを。
La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.

< ピリピ人への手紙 4 >