< ヨブ 記 19 >
Ijob respondis kaj diris:
2 汝ら我心をなやまし 言語をもて我を打くだくこと何時までぞや
Ĝis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj?
3 なんぢら已に十次も我を辱しめ我を惡く待ひてなほ愧るところ無し
Jen jam dek fojojn vi malhonoras min; Vi ne hontas premi min.
4 假令われ眞に過ちたらんもその過は我の身に止れり
Se mi efektive eraris, Mia eraro restos ĉe mi.
5 なんぢら眞に我に向ひて誇り我身に羞べき行爲ありと證するならば
Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi, Kaj vi riproĉas al mi hontindaĵon,
6 神われを虐げその網羅をもて我を包みたまへりと知るべし
Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustaĵon, Kaj ĉirkaŭis min per Sia reto.
7 我虐げらるると叫べども答なく 呼はり求むれども審理なし
Jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon; Mi vokas, sed mi ne ricevas juĝon.
8 彼わが路の周圍に垣を結めぐらして逾る能はざらしめ 我が行く途に黑暗を蒙むらしめ
Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri, Kaj sur mian irejon Li metis mallumon.
Mian honoron Li detiris de mi, Kaj deprenis la kronon de mia kapo.
10 四方より我を毀ちて失しめ 我望を樹のごとくに根より拔き
Li disbatis min ĉirkaŭe tiel, ke mi pereas; Mian esperon Li elŝiris kiel arbon.
11 我にむかひて震怒を燃し 我を敵の一人と見たまへり
Ekflamis kontraŭ mi Lia kolero, Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon.
12 その軍旅ひとしく進み途を高くして我に攻寄せ わが天幕の周圍に陣を張り
Kune venis Liaj taĉmentoj, kaj ebenigis kontraŭ mi sian vojon Kaj stariĝis sieĝe ĉirkaŭ mia tendo.
13 彼わが兄弟等をして遠くわれを離れしめたまへり 我を知る人々は全く我に疎くなりぬ
Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdiĝis de mi.
Miaj parencoj fortiriĝis, Kaj miaj konantoj forgesis min.
15 わが家に寄寓る者およびわが婢等は我を見て外人のごとくす 我かれらの前にては異國人のごとし
La loĝantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi fariĝis aligentulo.
16 われわが僕を喚どもこたへず 我口をもて彼に請はざるを得ざるなり
Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas; Per mia buŝo mi devas petegi lin.
17 わが氣息はわが妻に厭はれ わが臭氣はわが同胎の子等に嫌はる
Mia spiro fariĝis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro.
18 童子等さへも我を侮どり 我起あがれば即ち我を嘲ける
Eĉ la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi leviĝas, ili parolas kontraŭ mi.
19 わが親しき友われを惡みわが愛したる人々ひるがへりてわが敵となれり
Abomenas min ĉiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraŭ mi.
20 わが骨はわが皮と肉とに貼り 我は僅に齒の皮を全うして逃れしのみ
Kun mia haŭto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun haŭto sur miaj dentoj.
21 わが友よ汝等われを恤れめ 我を恤れめ 神の手われを撃り
Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj; Ĉar la mano de Dio frapis min.
22 汝らなにとて神のごとくして我を攻め わが肉に饜ことなきや
Kial vi persekutas min, kiel Dio, Kaj ne povas satiĝi de mia karno?
23 望むらくは我言の書留られんことを 望むらくは我言書に記されんことを
Ho, se miaj vortoj estus enskribitaj, Ho, se ili estus gravuritaj en libro,
24 望むらくは鐡の筆と鉛とをもて之を永く磐石に鐫つけおかんことを
Per fera skribilo kun plumbo, Gravuritaj por eterne sur roko!
25 われ知る我を贖ふ者は活く 後の日に彼かならず地の上に立ん
Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo.
26 わがこの皮この身の朽はてん後 われ肉を離れて神を見ん
Kaj post kiam mia haŭto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion;
27 我みづから彼を見たてまつらん 我目かれを見んに識らぬ者のごとくならじ 我が心これを望みて焦る
Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto.
28 なんぢら若われら如何に彼を攻んかと言ひ また事の根われに在りと言ば
Se vi diros: Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraŭ li la radikon de la afero,
29 劍を懼れよ 忿怒は劍の罰をきたらす 斯なんぢら遂に審判のあるを知ん
Tiam timu glavon; Ĉar furioza estas la glavo kontraŭ malbonagoj, Por ke vi sciu, ke ekzistas juĝo.