< 出エジプト記 13 >
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 人と畜とを論ず凡てイスラエルの子孫の中の始て生れたる首生をば皆聖別て我に歸せしむべし是わが所屬なればなり
Dediĉu al Mi ĉiun unuenaskiton, kiu malfermas ĉiun uteron inter la Izraelidoj, el la homo kaj el la brutoj: al Mi li apartenas.
3 モーセ民にいひけるは汝等エジプトを出で奴隸たる家を出るこの日を誌えよヱホバ能ある手をもて汝等を此より導きいだしたまへばなり酵いれたるパンを食ふべからず
Kaj Moseo diris al la popolo: Memoru ĉi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne manĝu fermentaĵon.
Hodiaŭ vi eliras, en la monato Abib.
5 ヱホバ汝を導きてカナン人ヘテ人アモリ人ヒビ人エブス人の地すなはちその汝にあたへんと汝の先祖たちに誓ひたまひし彼乳と蜜の流るる地に至らしめたまはん時なんぢ此月に是禮式を守るべし
Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, tiam servu ĉi tiun servon en ĉi tiu monato.
6 七日の間なんぢ酵いれぬパンを食ひ第七日にヱホバの節筵をなすべし
Dum sep tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la Eternulo.
7 酵いれぬパンを七日くらふべし酵いれたるパンを汝の所におくなかれ又汝の境の中にて汝の許にパン酵をおくなかれ
Macoj estu manĝataj dum la sep tagoj, kaj ne vidiĝu ĉe vi fermentaĵo kaj ne vidiĝu ĉe vi fermentinta pasto, en la tuta regiono, kiu apartenas al vi.
8 汝その日に汝の子に示して言べし是は吾がエジプトより出る時にヱホバの我に爲したまひし事のためなりと
Kaj sciigu al via filo en tiu tago, dirante: Ĝi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi ĉe mia elirado el Egiptujo.
9 斯是をなんぢの手におきて記號となし汝の目の間におきて記號となしてヱホバの法律を汝の口に在しむべし其はヱホバ能ある手をもて汝をエジプトより導きいだしたまへばなり
Kaj tio estu ĉe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj, por ke la instruo de la Eternulo estu en via buŝo; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo.
10 是故に年々その期にいたりてこの例をまもるべし
Plenumu ĉi tiun leĝon en ĝia tempo en ĉiu jaro.
11 ヱホバ汝となんぢの先祖等に誓ひたまひしごとく汝をカナン人の地にみちびきて之を汝に與へたまはん時
Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj, kiel Li ĵuris al vi kaj al viaj patroj, kaj donos ĝin al vi,
12 汝凡て始て生れたる者及び汝の有る畜の初生を悉く分ちてヱホバに歸せしむべし男牡はヱホバの所屬なるべし
tiam transdonadu ĉiun utermalferminton al la Eternulo, kaj ĉiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo.
13 又驢馬の初子は皆羔羊をもて贖ふべしもし贖はずばその頸を折るべし汝の子等の中の長子なる人はみな贖ふべし
Kaj ĉiun unuenaskiton el la azenoj elaĉetu per ŝafido; kaj se vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon; kaj ĉiun homan unuenaskiton inter viaj filoj elaĉetu.
14 後に汝の子汝に問て是は何なると言ばこれに言べしヱホバ能ある手をもて我等をエジプトより出し奴隸たりし家より出したまへり
Kaj kiam via filo morgaŭ vin demandos, dirante: Kio tio estas? tiam diru al li: Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco;
15 當時パロ剛愎にして我等を去しめざりしかばヱホバ、エジプトの國の中の長子たる者を人の長子より畜の初生まで盡く殺したまへり是故に始めて生れし牡を盡くヱホバに犠牲に献ぐ但しわが子等の中の長子は之を贖ふなり
kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo ĝis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo ĉiun utermalfermintan virseksulon, kaj ĉiun unuenaskiton el miaj filoj mi elaĉetas.
16 是をなんぢの手におきて號となし汝の目の間におきて誌となすべしヱホバ能ある手をもて我等をエジプトより導きいだしたまひたればなりと
Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.
17 偖パロ民をさらしめし時ペリシテ人の地は近かりけれども神彼等をみちびきて其地を通りたまはざりき其は民戰爭を見ば悔てエジプトに歸るならんと神おもひたまひたればなり
Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filiŝta, kiu estis proksima; ĉar Dio diris: Eble la popolo pentos, kiam ĝi ekvidos militon, kaj ĝi reiros Egiptujon.
18 神紅海の曠野の道より民を導きたまふイスラエルの子孫行伍をたててエジプトの國より出づ
Kaj Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo tra la dezerto, al la Ruĝa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta.
19 其時モーセはヨセフの骨を携ふ是はヨセフ神かならず汝らを眷みたまふべければ汝らわが骨を此より携へ出づべしといひてイスラエルの子孫を固く誓せたればなり
Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de Jozef, ĉar tiu ĵurigis la Izraelidojn, dirante: Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el ĉi tie kun vi.
20 斯てかれらスコテより進みて曠野の端なるエタム比幕張す
Kaj ili elmoviĝis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam, en la fino de la dezerto.
21 ヱホバかれらの前に往たまひ晝は雲の柱をもてかれらを導き夜は火の柱をもて彼らを照して晝夜往すすましめたまふ
Kaj la Eternulo iradis antaŭ ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laŭ la ĝusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte.
22 民の前に晝は雲の柱を除きたまはず夜は火の柱をのぞきたまはず
Ne foriĝadis de antaŭ la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.