< 申命記 2 >

1 斯て我らは身を轉らしヱホバの我に命じたまへる如く紅海の途より曠野に進みいりて日久しくセイル山を行めぐりたりしが
Kaj ni turnis nin kaj elmoviĝis en la dezerton en la direkto al la Ruĝa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni ĉirkaŭiris la monton Seir dum longa tempo.
2 ヱホバつひに我に告て言たまはく
Kaj la Eternulo diris al mi jene:
3 汝等はこの山を行めぐること旣に久し今よりは北に轉りて進め
Sufiĉe vi ĉirkaŭiris ĉi tiun monton; turnu vin norden;
4 汝また民に命じて言へ汝らはセイルに住るヱサウの子孫なる汝らの兄弟の境界を通らんとす彼らはなんぢらを懼れん汝ら深く自ら謹むべし
kaj al la popolo donu tian ordonon: Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte.
5 彼らを攻る勿れ彼らの地は足の跖に踐ほどをも汝らに與へじ其は我セイル山をエサウにあたへて產業となさしめたればなり
Ne komencu batalon kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi el ilia lando eĉ larĝecon de plando; ĉar al Esav Mi donis, kiel heredaĵon, la monton Seir.
6 汝ら金をもて彼らより食物を買て食ひまた金をもて彼らより水をもとめて飮め
Manĝaĵon aĉetu de ili pro mono kaj manĝu; kaj eĉ akvon aĉetu de ili pro mono kaj trinku;
7 汝の神ヱホバ汝が手に作ところの諸の事において汝をめぐみ汝がこの大なる曠野を通るを看そなはしたまへり汝の神ヱホバこの四十年のあひだ汝とともに在したれば汝は乏しき所あらざりしなり
ĉar la Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra ĉi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.
8 我らつひにセイル山に住るエサウの子孫なる我らの兄弟を離れてアラバの路を通りエラテとエジオンゲベルを經て/轉りてモアブの曠野の路に進みいれり
Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laŭ la vojo al la dezerto de Moab.
9 時にヱホバわれに言たまひけるはモアブ人をなやますなかれまた之を攻て戰ふなかれ彼らの地をば我なんぢらの產業に與へじ其は我ロトの子孫にアルをあたへて產業となさしめたればなりと
Kaj la Eternulo diris al mi: Ne faru malamikaĵon al Moab kaj ne komencu militon kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi heredaĵon el ilia lando; ĉar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedaĵon.
10 (昔エミ人ここに住り是民は大にして數多くアナク人のごとくに身長高かり
La Emidoj antaŭe loĝis tie, popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj.
11 アナク人とおなじくレバイムと呼なされたりしがモアブ人はこれをエミ人とよべり
Ankaŭ ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj.
12 ホリ人もまた昔セイルに住をりしがエサウの子孫これを逐滅し之にかはりて其處に住りイスラエルがヱホバに賜はりしその產業の地になせるが如し)
Kaj sur Seir loĝis antaŭe la Ĥoridoj; sed la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaŭ si kaj ekloĝis sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia posedaĵo, kiun la Eternulo donis al ili.)
13 茲に汝等今たちあがりゼレデ川を渉れとありければ我らすなはちゼレデ川を渉れり
Nun leviĝu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared.
14 カデシバルネアを出てよりゼレデ川を渉るまでの間の日は三十八年にしてその代の軍人はみな亡果て營中にあらずなりぬヱホバのかれらに誓ひたまひし如し
Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadeŝ-Barnea, ĝis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, ĝis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo.
15 誠にヱホバ手をもて之を攻めこれを營中より滅ぼしたまひければ終にみな亡はてたり
Kaj ankaŭ la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi ilin el inter la tendaro, ĝis ili ĉiuj formortis.
16 かく軍人みなその民の中より死亡たる時にあたりて
Kaj kiam formortis ĉiuj militistoj el inter la popolo,
17 ヱホバ我に告て言たまひけらく
tiam la Eternulo ekparolis al mi, dirante:
18 汝は今日モアブの境なるアルを通らんとす
Vi iras nun preter la limo de Moab, preter Ar,
19 汝アンモンの子孫に近く時に之をなやます勿れ之を攻るなかれアンモンの子孫の地は我これを汝らの產業に與へじ其は我これをロトの子孫にあたへて產業となさしめたればなり
kaj vi alproksimiĝas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikaĵon kaj ne batalu kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi heredaĵon el la lando de la Amonidoj; ĉar al la filoj de Lot Mi donis ĝin kiel heredan posedaĵon.
20 (是もまたレバイムの國とよびなされたり昔レバイムここに住ゐたればなりアンモン人はかれらをザムズミ人とよべり
Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaŭ ĝin; Rafaidoj loĝis en ĝi antaŭe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;
21 この民は大にして數多くアナク人のごとくに身長たかかりしがヱホバ、アンモン人の前に之を滅ぼしたまひたればアンモン人これを逐はらひて之にかはりて住り
tio estis popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj; sed la Eternulo ekstermis ilin antaŭ ili, kaj ili forpelis ilin kaj ekloĝis sur ilia loko;
22 その事はセイルに住るエサウの子孫の前にホリ人を滅ぼしたまひしが如し彼らはホリ人を逐はらひ之にかはりて今日まで其處に住をるなり
kiel Li faris por la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, antaŭ kiuj Li ekstermis la Ĥoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj loĝis sur ilia loko ĝis la nuna tago.
23 カフトルより出たるカフトリ人はまたかの村々に住ひてガザにまで到るととろのアビ人を滅ぼし之にかはりて其處に居る)
Kaj la Avidojn, kiuj loĝis en vilaĝoj ĝis Gaza, ekstermis la Kaftoridoj, kiuj eliris el Kaftor, kaj ili ekloĝis sur ilia loko.)
24 汝ら起あがり進みてアルノン河を渉れ我ヘシボンの王アモリ人シホンとこれが國を汝らの手に付す進んで之を獲よ彼を攻て戰へ
Leviĝu, elmoviĝu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Siĥonon, la reĝon de Ĥeŝbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu kontraŭ li.
25 今日我一天下の國人に汝を畏ぢ汝を懼れしめん彼らは汝の名聲を聞て慄ひ汝の爲に心を苦めんと
De la nuna tago Mi komencos ĵetadi teruron kaj timon antaŭ vi sur la popolojn sub la tuta ĉielo; tiuj, kiuj aŭdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaŭ vi.
26 茲に我ケデモテの曠野よりヘシボンの王シホンに使者をおくり和好の言を述しめたり云く
Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, kun vortoj de paco, dirante:
27 我に汝の國を通らしめよ我は大路を通りて行ん右にも左にも轉らじ
Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laŭ la vojo, mi ne forflankiĝos dekstren nek maldekstren;
28 汝金をとりて食物を我に賣て食はせ金をとりて水を我にあたへて飮せよ我はただ徒歩にて通らんのみ
manĝaĵon vendu al mi pro mono, kaj mi manĝos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos: nur per miaj piedoj mi trairos —
29 セイルに住るエサウの子孫とアルに住るモアブ人とが我になしたる如くせよ然せば我はヨルダンを濟りて我らの神ヱホバの我らに賜ひし地にいたらんと
kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj loĝas en Ar — ĝis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.
30 然るにヘシボンの王シホンは我らの通ることを容さざりき是は汝の神ヱホバ彼を汝の手に付さんとてその氣を頑梗しその心を剛愎にしたまひたればなり今日見るが如し
Sed ne volis Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, tralasi nin, ĉar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.
31 時にヱホバ我に言たまひけるは視よ我いまシホンとこれが地を汝に與へんとす進んでその地を獲て汝の產業とせよと
Kaj la Eternulo diris al mi: Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Siĥonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon.
32 茲にシホンその民をことごとく率ゐて出きたりヤハヅに於て戰ひけるが
Kaj Siĥon eliris kontraŭ nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac.
33 我らの神ヱホバ彼をわれらに付したまひたれば我らかれとその子等とその一切の民を撃殺せり
Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon.
34 その時に我らは彼の邑々を盡く取りその一切の邑の男女および兒童を滅して一人をも遺さざりき
Kaj ni militakiris en tiu tempo ĉiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;
35 只その家畜および邑々より取たる掠取物は我らこれを獲て自分の物となせり
nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakiraĵon, kaj la rabaĵon el la urboj, kiujn ni militakiris.
36 アルノンの河邊のアロエルおよび河の傍なる邑よりギレアデにいたるまで我らの攻取がたき邑とては一もあらざりき我らの神ヱホバこれを盡くわれらに付したまへり
De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, ĝis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontraŭstari al ni: ĉion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;
37 第アンモンの子孫の地ヤボク川の全岸山地の邑々など凡てわれらの神ヱホバが我らの往を禁じたまへる處には汝いたらざりき
nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimiĝis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al ĉio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.

< 申命記 2 >