< アモス書 6 >
1 身を安くしてシオンに居る者思ひわづらはずしてサマリヤの山に居る者 諸の國にて勝れたる國の中なる聞高くしてイスラエルの家に就きしたがはるる者は禍なるかな
Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael!
2 カルネに渉りゆき彼處より大ハマテに至りまたペリシテ人のガテに下りて視よ其等は此二國に愈るや 彼らの土地は汝らの土地よりも大なるや
Iru al Kalne, kaj rigardu; de tie iru en la grandan Ĥamat, poste iru al Gat de la Filiŝtoj: ĉu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, ĉu iliaj limoj estas pli vastaj ol viaj limoj?
3 汝等は災禍の日をもて尚遠しと爲し強暴の座を近づけ
Tiuj, kiu pensas, ke la tago de malfeliĉo estas malproksima, kaj tenas sin proksime de la seĝo de maljusteco;
4 自ら象牙の牀に臥し寢臺の上に身を伸し群の中より羔羊を取り圏の中より犢牛を取て食ひ
kiuj kuŝas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kuŝejo, manĝas la plej bonajn ŝafojn el la ŝafaro kaj bovidojn el la nutrejo;
5 琴の音にあはせて唄ひ噪ぎダビデのごとくに樂器を製り出し
kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David;
6 大斝をもて酒を飮み最も貴とき膏を身に抹りヨセフの艱難を憂へざるなり
kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, ŝmiras sin per la plej bonaj oleaĵoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef:
7 是故に今彼等は擄はれて俘囚人の眞先に立て往んかの身を伸したる者等の嘈の聲止べし
ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la ĝojkriado de la dorlotiĝantoj finiĝos.
8 萬軍の神ヱホバ言たまふ 主ヱホバ己を指て誓へり 我ヤコブが誇る所の物を忌嫌ひその宮殿を惡む 我この邑とその中に充る者とを付すべし
La Sinjoro, la Eternulo, ĵuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot: Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun ĉio, kion ĝi enhavas.
Kaj se dek homoj restos en unu domo, ili ankaŭ mortos.
10 而してその親戚すなはち之を焚く者その死骸を家より運びいださんとて之を取あげまたその家の奧に潛み居る者に向ひて他になほ汝とともに居る者あるやと言ふとき對へて一人も無しと言ん 此時かの人また言べし 默せよヱホバの名を口に擧ること有べからずと
Kaj prenos ilin ilia amiko aŭ kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas ĉe la domo: Ĉu estas ankoraŭ iu ĉe vi? Kaj ĉi tiu respondos: Neniu plu. Kaj tiu diros: Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.
11 視よヱホバ命を下し大なる家を撃て墟址とならしめ小き家を撃て微塵とならしめたまふ
Ĉar jen la Eternulo donas ordonon frapi la grandajn domojn per fendoj kaj la malgrandajn domojn per breĉoj.
12 馬あに能く岩の上を走らんや 人あに牛をもて岩を耕へすことを得んや 然るに汝らは公道を毒に變じ正義の果を茵蔯に變じたり
Ĉu kuras ĉevaloj sur roko? ĉu oni povas plugi ĝin per bovoj? Vi tamen faris la juĝon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto.
13 汝らは無物を喜び我儕は自分の力をもて角を得しにあらずやと言ふ
Vi ĝojas pro senvaloraĵoj; vi diras: Ĉu ne per nia forto ni akiris al ni potencon?
14 是をもて萬軍の神ヱホバ言たまふ イスラエルの家よ我一の國を起して汝らに敵せしめん 是はハマテの入口よりアラバの川までも汝らをなやまさん
Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos kontraŭ vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de Ĥamat ĝis la torento de la stepo.