< アモス書 3 >
1 イスラエルの子孫よヱホバが汝らにむかひて言ところ我がエジプトの地より導き上りし全家にむかひて言ところの此言を聽け
Aŭskultu ĉi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta:
2 地の諸の族の中にて我ただ汝ら而已を知れり この故に我なんぢらの諸の罪のために汝らを罰せん
nur vin Mi distingis el ĉiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro ĉiuj viaj malbonagoj.
Ĉu iras du kune, se ili ne interkonsentis?
4 獅子もし獲物あらずば豈林の中に吼んや 猛獅子もし物を攫まずば豈その穴より聲を出さんや
Ĉu leono krias en la arbaro, se ĝi ne havas disŝirotaĵon? ĉu leonido aŭdigas sian voĉon el sia kaverno, se ĝi nenion kaptis?
5 もし羂の設なくば鳥あに地に張れる網にかからんや 網もし何の得るところも無くば豈地よりあがらんや
Ĉu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? ĉu kaptilo leviĝas de la tero, se nenio kaptiĝis per ĝi?
6 邑にて喇叭を吹かば民おどらかざらんや 邑に災禍のおこるはヱホバのこれを降し給ふならずや
Ĉu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? ĉu okazas malfeliĉo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?
7 夫主ヱホバはその隱れたる事をその僕なる預言者に傳へずしては何事をも爲たまはざるなり
La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.
8 獅子吼ゆ 誰か懼れざらんや 主ヱホバ言語たまふ 誰か預言せざらんや
Kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?
9 アシドドの一切の殿に傳へエジプトの地の一切の殿に宣て言へ 汝等サマリヤの山々に集りその中にある大なる紛亂を觀その中間におこなはるる虐遇を觀よ
Aŭdigu en la palacoj de Aŝdod kaj en la palacoj de la lando Egipta, kaj diru: Kolektiĝu sur la montoj de Samario, kaj rigardu, kia granda tumulto estas en ĝi kaj kia granda rabado estas farata meze de ĝi.
10 ヱホバいひたまふ 彼らは正義をおこなふことを知ず 虐げ取し物と奪ひたる物とをその宮殿に積蓄ふ
Ili ne povoscias agi juste, diras la Eternulo; trezoroj, akiritaj per rabado kaj perfortado, estas en iliaj palacoj.
11 是故に主ヱホバかく言たまふ 敵ありて此國を攻かこみ汝の權力を汝より取下さん 汝の一切の殿は掠めらるべし
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malamiko aperos kaj ĉirkaŭos la landon, kaj li deŝiros de vi vian forton, kaj viaj palacoj estos prirabitaj.
12 ヱホバかく言たまふ 牧羊者は獅子の口より羊の兩足あるひは片耳を取かへし得るのみ サマリヤに於て床の隅またはダマスコ錦の榻に坐するイスラエルの子孫もその救はるること是のごとくならん
Tiele diras la Eternulo: Kiel paŝtisto savas el la buŝo de leono du krurojn aŭ parton de orelo, tiel saviĝos la Izraelidoj, kiuj sidos en Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kuŝejo.
13 萬軍の神 主ヱホバかく言たまふ 汝ら聽てヤコブの家に證せよ
Aŭskultu, kaj atestu kontraŭ la domo de Jakob, diras la Sinjoro, la Eternulo, Dio Cebaot.
14 我イスラエルの諸の罪を罰する日にはベテルの壇を罰せん 其壇の角は折て地に落べし
Ĉar en la tago, kiam Mi punos Izraelon pro liaj krimoj, Mi punos ankaŭ la altarojn en Bet-El, kaj dehakitaj estos la kornoj de la altaro kaj falos sur la teron.
15 我また冬の家および夏の家をうたん 象牙の家ほろび大きなる家失ん ヱホバこれを言ふ
Kaj Mi frapos la vintran domon kune kun la somera domo; kaj malaperos la domoj eburaj, kaj multe da domoj malaperos, diras la Eternulo.