< תהילים 20 >
לַמְנַצֵּחַ מִזְמוֹר לְדָוִֽד׃ יַֽעַנְךָ יְהֹוָה בְּיוֹם צָרָה יְשַׂגֶּבְךָ שֵׁם ׀ אֱלֹהֵי יַעֲקֹֽב׃ | 1 |
Al la ĥorestro. Psalmo de David. La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.
יִשְׁלַֽח־עֶזְרְךָ מִקֹּדֶשׁ וּמִצִּיּוֹן יִסְעָדֶֽךָּ׃ | 2 |
Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.
יִזְכֹּר כׇּל־מִנְחֹתֶךָ וְעוֹלָתְךָ יְדַשְּׁנֶה סֶֽלָה׃ | 3 |
Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. (Sela)
יִֽתֶּן־לְךָ כִלְבָבֶךָ וְֽכׇל־עֲצָתְךָ יְמַלֵּֽא׃ | 4 |
Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.
נְרַנְּנָה ׀ בִּישׁוּעָתֶךָ וּבְשֵֽׁם־אֱלֹהֵינוּ נִדְגֹּל יְמַלֵּא יְהֹוָה כׇּל־מִשְׁאֲלוֹתֶֽיךָ׃ | 5 |
Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.
עַתָּה יָדַעְתִּי כִּי הוֹשִׁיעַ ׀ יְהֹוָה מְשִׁיחוֹ יַעֲנֵהוּ מִשְּׁמֵי קׇדְשׁוֹ בִּגְבֻרוֹת יֵשַׁע יְמִינֽוֹ׃ | 6 |
Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.
אֵלֶּה בָרֶכֶב וְאֵלֶּה בַסּוּסִים וַאֲנַחְנוּ ׀ בְּשֵׁם־יְהֹוָה אֱלֹהֵינוּ נַזְכִּֽיר׃ | 7 |
Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.
הֵמָּה כָּרְעוּ וְנָפָלוּ וַאֲנַחְנוּ קַּמְנוּ וַנִּתְעוֹדָֽד׃ | 8 |
Ili ŝanceliĝas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.
יְהֹוָה הוֹשִׁיעָה הַמֶּלֶךְ יַעֲנֵנוּ בְיוֹם־קׇרְאֵֽנוּ׃ | 9 |
Ho Eternulo, savu; La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.