< איוב 35 >
וַיַּעַן אֱלִיהוּ וַיֹּאמַֽר׃ | 1 |
Elihu parolis plue, kaj diris:
הֲזֹאת חָשַׁבְתָּ לְמִשְׁפָּט אָמַרְתָּ צִדְקִי מֵאֵֽל׃ | 2 |
Ĉu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio?
כִּֽי־תֹאמַר מַה־יִּסְכׇּן־לָךְ מָה־אֹעִיל מֵחַטָּאתִֽי׃ | 3 |
Ĉar vi diras: Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus?
אֲנִי אֲשִֽׁיבְךָ מִלִּין וְֽאֶת־רֵעֶיךָ עִמָּֽךְ׃ | 4 |
Mi respondos al vi, Kaj kune ankaŭ al viaj amikoj:
הַבֵּט שָׁמַיִם וּרְאֵה וְשׁוּר שְׁחָקִים גָּבְהוּ מִמֶּֽךָּ׃ | 5 |
Rigardu la ĉielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi.
אִם־חָטָאתָ מַה־תִּפְעׇל־בּוֹ וְרַבּוּ פְשָׁעֶיךָ מַה־תַּֽעֲשֶׂה־לּֽוֹ׃ | 6 |
Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li? Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li?
אִם־צָדַקְתָּ מַה־תִּתֶּן־לוֹ אוֹ מַה־מִּיָּדְךָ יִקָּֽח׃ | 7 |
Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aŭ kion Li prenas el via mano?
לְאִישׁ־כָּמוֹךָ רִשְׁעֶךָ וּלְבֶן־אָדָם צִדְקָתֶֽךָ׃ | 8 |
Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido.
מֵרֹב עֲשׁוּקִים יַזְעִיקוּ יְשַׁוְּעוּ מִזְּרוֹעַ רַבִּֽים׃ | 9 |
Pro multe da premado oni krias; Oni ĝemas pro la brako de potenculoj.
וְֽלֹא־אָמַר אַיֵּה אֱלוֹהַּ עֹשָׂי נֹתֵן זְמִרוֹת בַּלָּֽיְלָה׃ | 10 |
Sed oni ne diras: Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto,
מַלְּפֵנוּ מִבַּהֲמוֹת אָרֶץ וּמֵעוֹף הַשָּׁמַיִם יְחַכְּמֵֽנוּ׃ | 11 |
Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la ĉielo?
שָׁם יִצְעֲקוּ וְלֹא יַעֲנֶה מִפְּנֵי גְּאוֹן רָעִֽים׃ | 12 |
Tie ili krias pri la fiereco de la malbonuloj, Sed Li ne respondas.
אַךְ־שָׁוְא לֹא־יִשְׁמַע ׀ אֵל וְשַׁדַּי לֹא יְשׁוּרֶֽנָּה׃ | 13 |
Tamen malvere estas, ke Dio ne aŭdas Kaj ke la Plejpotenculo ne vidas.
אַף כִּֽי־תֹאמַר לֹא תְשׁוּרֶנּוּ דִּין לְפָנָיו וּתְחוֹלֵֽל לֽוֹ׃ | 14 |
Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen juĝo ĉe Li; Kaj vi atendu Lin.
וְעַתָּה כִּי־אַיִן פָּקַד אַפּוֹ וְלֹֽא־יָדַע בַּפַּשׁ מְאֹֽד׃ | 15 |
Sed ĉar Li nun ne montras Sian koleron Kaj ne atentas la tro grandan malvirtecon,
וְאִיּוֹב הֶבֶל יִפְצֶה־פִּיהוּ בִּבְלִי־דַעַת מִלִּין יַכְבִּֽר׃ | 16 |
Tial Ijob vante malfermis sian buŝon Kaj tre multe parolas malprudente.