< תהילים 64 >
למנצח מזמור לדוד ב שמע-אלהים קולי בשיחי מפחד אויב תצר חיי | 1 |
Al la ĥorestro. Psalmo de David. Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.
תסתירני מסוד מרעים מרגשת פעלי און | 2 |
Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, Kontraŭ la amaso de krimuloj,
אשר שננו כחרב לשונם דרכו חצם דבר מר | 3 |
Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,
לירת במסתרים תם פתאם ירהו ולא ייראו | 4 |
Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon; Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
יחזקו-למו דבר רע-- יספרו לטמון מוקשים אמרו מי יראה-למו | 5 |
Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; Ili diras: Kiu ilin vidos?
יחפשו עולת-- תמנו חפש מחפש וקרב איש ולב עמק | 6 |
Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.
וירם אלהים חץ פתאום--היו מכותם | 7 |
Sed Dio pafos kontraŭ ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.
ויכשילוהו עלימו לשונם יתנדדו כל-ראה בם | 8 |
Kaj ili falos per sia propra lango; Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
וייראו כל-אדם ויגידו פעל אלהים ומעשהו השכילו | 9 |
Kaj ektimos ĉiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.
ישמח צדיק ביהוה וחסה בו ויתהללו כל-ישרי-לב | 10 |
La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.