< תהילים 15 >
מזמור לדוד יהוה מי-יגור באהלך מי-ישכן בהר קדשך | 1 |
Psalmo de David. Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?
הולך תמים ופעל צדק ודבר אמת בלבבו | 2 |
Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;
לא-רגל על-לשנו--לא-עשה לרעהו רעה וחרפה לא-נשא על-קרבו | 3 |
Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;
נבזה בעיניו נמאס-- ואת-יראי יהוה יכבד נשבע להרע ולא ימר | 4 |
Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;
כספו לא-נתן בנשך-- ושחד על-נקי לא לקח עשה-אלה-- לא ימוט לעולם | 5 |
Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.