< תהילים 12 >
למנצח על-השמינית מזמור לדוד ב הושיעה יהוה כי-גמר חסיד כי-פסו אמונים מבני אדם | 1 |
Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David. Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.
שוא ידברו--איש את-רעהו שפת חלקות--בלב ולב ידברו | 2 |
Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita.
יכרת יהוה כל-שפתי חלקות-- לשון מדברת גדלות | 3 |
La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon Kaj langon fanfaronantan,
אשר אמרו ללשננו נגביר--שפתינו אתנו מי אדון לנו | 4 |
Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos, Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
משד עניים מאנקת אביונים עתה אקום יאמר יהוה אשית בישע יפיח לו | 5 |
Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.
אמרות יהוה אמרות טהרות כסף צרוף בעליל לארץ מזקק שבעתים | 6 |
La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.
אתה-יהוה תשמרם תצרנו מן-הדור זו לעולם | 7 |
Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.
סביב רשעים יתהלכון כרם זלות לבני אדם | 8 |
Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.