< תהילים 11 >
למנצח לדוד ביהוה חסיתי--איך תאמרו לנפשי נודו (נודי) הרכם צפור | 1 |
Al la ĥorestro. De David. Ĉe la Eternulo mi rifuĝas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?
כי הנה הרשעים ידרכון קשת כוננו חצם על-יתר-- לירות במו-אפל לישרי-לב | 2 |
Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.
כי השתות יהרסון-- צדיק מה-פעל | 3 |
Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?
יהוה בהיכל קדשו-- יהוה בשמים כסאו עיניו יחזו-- עפעפיו יבחנו בני אדם | 4 |
La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la ĉielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
יהוה צדיק יבחן ורשע ואהב חמס--שנאה נפשו | 5 |
La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
ימטר על-רשעים פחים אש וגפרית ורוח זלעפות--מנת כוסם | 6 |
Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
כי-צדיק יהוה צדקות אהב ישר יחזו פנימו | 7 |
Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizaĝon.