< Ιουδα 1 >
1 Ἰούδας Ἰησοῦ Χριστοῦ δοῦλος, ἀδελφὸς δὲ Ἰακώβου, τοῖς ἐν θεῷ πατρὶ ⸀ἠγαπημένοιςκαὶ Ἰησοῦ Χριστῷ τετηρημένοις κλητοῖς·
Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo:
2 ἔλεος ὑμῖν καὶ εἰρήνη καὶ ἀγάπη πληθυνθείη.
Kompato al vi kaj paco kaj amo pligrandiĝu.
3 Ἀγαπητοί, πᾶσαν σπουδὴν ποιούμενος γράφειν ὑμῖν περὶ τῆς κοινῆς ⸀ἡμῶνσωτηρίας ἀνάγκην ἔσχον γράψαι ὑμῖν παρακαλῶν ἐπαγωνίζεσθαι τῇ ἅπαξ παραδοθείσῃ τοῖς ἁγίοις πίστει.
Amataj, kiam mi faris ĉian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi deviĝis skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj.
4 παρεισέδυσαν γάρ τινες ἄνθρωποι, οἱ πάλαι προγεγραμμένοι εἰς τοῦτο τὸ κρίμα, ἀσεβεῖς, τὴν τοῦ θεοῦ ἡμῶν χάριτα μετατιθέντες εἰς ἀσέλγειαν καὶ τὸν μόνον ⸀δεσπότηνκαὶ κύριον ἡμῶν Ἰησοῦν Χριστὸν ἀρνούμενοι.
Ĉar enŝteliĝis iuj homoj, jam antaŭ longe destinitaj por ĉi tiu kondamno, malpiuloj, ŝanĝante la gracon de nia Dio en diboĉecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.
5 Ὑπομνῆσαι δὲ ὑμᾶς βούλομαι, εἰδότας ⸂ὑμᾶς ἅπαξ ⸀πάντα ὅτι ⸀Ἰησοῦςλαὸν ἐκ γῆς Αἰγύπτου σώσας τὸ δεύτερον τοὺς μὴ πιστεύσαντας ἀπώλεσεν,
Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo sciiĝis pri ĉio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn.
6 ἀγγέλους τε τοὺς μὴ τηρήσαντας τὴν ἑαυτῶν ἀρχὴν ἀλλὰ ἀπολιπόντας τὸ ἴδιον οἰκητήριον εἰς κρίσιν μεγάλης ἡμέρας δεσμοῖς ἀϊδίοις ὑπὸ ζόφον τετήρηκεν· (aïdios )
Kaj anĝelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran loĝejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj ĉiamaj ĝis la juĝo en la granda tago. (aïdios )
7 ὡς Σόδομα καὶ Γόμορρα καὶ αἱ περὶ αὐτὰς πόλεις, τὸν ὅμοιον ⸂τρόπον τούτοις ἐκπορνεύσασαι καὶ ἀπελθοῦσαι ὀπίσω σαρκὸς ἑτέρας, πρόκεινται δεῖγμα πυρὸς αἰωνίου δίκην ὑπέχουσαι. (aiōnios )
Kiel ankaŭ Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj tiel same, kiel ĉi tiuj, malĉastiĝinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro. (aiōnios )
8 Ὁμοίως μέντοι καὶ οὗτοι ἐνυπνιαζόμενοι σάρκα μὲν μιαίνουσιν, κυριότητα δὲ ἀθετοῦσιν, δόξας δὲ βλασφημοῦσιν.
Tamen tiel same ankaŭ ĉi tiuj en siaj sonĝadoj malpurigas la karnon, malestimas aŭtoritaton, kaj insultas honorojn.
9 ὁ δὲ Μιχαὴλ ὁ ἀρχάγγελος, ὅτε τῷ διαβόλῳ διακρινόμενος διελέγετο περὶ τοῦ Μωϋσέως σώματος, οὐκ ἐτόλμησεν κρίσιν ἐπενεγκεῖν βλασφημίας, ἀλλὰ εἶπεν· Ἐπιτιμήσαι σοι κύριος.
Sed Miĥael, la ĉefanĝelo, kiam en kontraŭstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: La Sinjoro vin riproĉu.
10 οὗτοι δὲ ὅσα μὲν οὐκ οἴδασιν βλασφημοῦσιν, ὅσα δὲ φυσικῶς ὡς τὰ ἄλογα ζῷα ἐπίστανται, ἐν τούτοις φθείρονται.
Sed tiuj insultas ja ĉion, kion ili ne scias; sed kion ili per naturo komprenas, kiel la bestoj senprudentaj, en tio ili malvirtiĝas.
11 οὐαὶ αὐτοῖς, ὅτι τῇ ὁδῷ τοῦ Κάϊν ἐπορεύθησαν, καὶ τῇ πλάνῃ τοῦ Βαλαὰμ μισθοῦ ἐξεχύθησαν, καὶ τῇ ἀντιλογίᾳ τοῦ Κόρε ἀπώλοντο.
Ve al ili! ĉar ili iris sur la vojo de Kain, kaj forĵetis sin en la eraron de Bileam por dungopago, kaj pereis en la kontraŭdirado de Koraĥ.
12 οὗτοί εἰσιν ⸀οἱἐν ταῖς ἀγάπαις ὑμῶν σπιλάδες συνευωχούμενοι, ἀφόβως ἑαυτοὺς ποιμαίνοντες, νεφέλαι ἄνυδροι ὑπὸ ἀνέμων παραφερόμεναι, δένδρα φθινοπωρινὰ ἄκαρπα δὶς ἀποθανόντα ἐκριζωθέντα,
Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin paŝtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; aŭtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj;
13 κύματα ἄγρια θαλάσσης ἐπαφρίζοντα τὰς ἑαυτῶν αἰσχύνας, ἀστέρες πλανῆται οἷς ὁ ζόφος τοῦ σκότους εἰς αἰῶνα τετήρηται. (aiōn )
sovaĝaj marondoj, elŝaŭmantaj siajn hontindaĵojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata. (aiōn )
14 Προεφήτευσεν δὲ καὶ τούτοις ἕβδομος ἀπὸ Ἀδὰμ Ἑνὼχ λέγων· Ἰδοὺ ἦλθεν κύριος ἐν ἁγίαις μυριάσιν αὐτοῦ,
Kaj al ili ankaŭ Ĥanoĥ, la sepa post Adam, profetis, dirante: Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj,
15 ποιῆσαι κρίσιν κατὰ πάντων καὶ ἐλέγξαι ⸂πάντας τοὺς ἀσεβεῖς περὶ πάντων τῶν ἔργων ἀσεβείας αὐτῶν ὧν ἠσέβησαν καὶ περὶ πάντων τῶν σκληρῶν ὧν ἐλάλησαν κατʼ αὐτοῦ ἁμαρτωλοὶ ἀσεβεῖς.
por fari juĝon kontraŭ ĉiuj, kaj por kondamni ĉiujn malpiulojn pri ĉiuj malpiaĵoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri ĉiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraŭ Li.
16 οὗτοί εἰσιν γογγυσταί, μεμψίμοιροι, κατὰ τὰς ἐπιθυμίας ⸀αὐτῶνπορευόμενοι, καὶ τὸ στόμα αὐτῶν λαλεῖ ὑπέρογκα, θαυμάζοντες πρόσωπα ὠφελείας χάριν.
Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laŭ siaj voluptoj (dum ilia buŝo parolas fanfaronaĵojn) kaj favorantaj personojn pro profito.
17 Ὑμεῖς δέ, ἀγαπητοί, μνήσθητε τῶν ῥημάτων τῶν προειρημένων ὑπὸ τῶν ἀποστόλων τοῦ κυρίου ἡμῶν Ἰησοῦ Χριστοῦ·
Sed vi, amataj, memoru la dirojn antaŭe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo;
18 ὅτι ἔλεγον ⸀ὑμῖν ⸂Ἐπʼ ἐσχάτου χρόνου ἔσονται ἐμπαῖκται κατὰ τὰς ἑαυτῶν ἐπιθυμίας πορευόμενοι τῶν ἀσεβειῶν.
nome, ke ili diris al vi: En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laŭ siaj propraj voluptoj malpiaj.
19 οὗτοί εἰσιν οἱ ἀποδιορίζοντες, ψυχικοί, πνεῦμα μὴ ἔχοντες.
Tiuj estas la apartigantoj, laŭsentaj, ne havantaj la Spiriton.
20 ὑμεῖς δέ, ἀγαπητοί, ⸂ἐποικοδομοῦντες ἑαυτοὺς τῇ ἁγιωτάτῃ ὑμῶν πίστει, ἐν πνεύματι ἁγίῳ προσευχόμενοι,
Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, preĝante en la Sankta Spirito,
21 ἑαυτοὺς ἐν ἀγάπῃ θεοῦ τηρήσατε προσδεχόμενοι τὸ ἔλεος τοῦ κυρίου ἡμῶν Ἰησοῦ Χριστοῦ εἰς ζωὴν αἰώνιον. (aiōnios )
konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo. (aiōnios )
22 καὶ οὓς μὲν ⸀ἐλεᾶτε ⸂διακρινομένους,
Kaj unujn, kiuj ŝanceliĝas, indulgu;
23 οὓς δὲ σῴζετε ἐκ πυρὸς ἁρπάζοντες, οὓς δὲ ἐλεᾶτε ἐν φόβῳ⸃, μισοῦντες καὶ τὸν ἀπὸ τῆς σαρκὸς ἐσπιλωμένον χιτῶνα.
kaj unujn savu, eltirante ilin el la fajro; kaj aliajn kompatu kun timo; malamante eĉ la veston makulitan de la karno.
24 Τῷ δὲ δυναμένῳ φυλάξαι ⸀ὑμᾶςἀπταίστους καὶ στῆσαι κατενώπιον τῆς δόξης αὐτοῦ ἀμώμους ἐν ἀγαλλιάσει
Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriproĉaj antaŭ Sia gloro en granda ĝojo,
25 ⸀μόνῳθεῷ σωτῆρι ἡμῶν ⸂διὰ Ἰησοῦ Χριστοῦ τοῦ κυρίου ἡμῶν ⸀δόξαμεγαλωσύνη κράτος καὶ ἐξουσία ⸂πρὸ παντὸς τοῦ αἰῶνος καὶ νῦν καὶ εἰς πάντας τοὺς αἰῶνας· ἀμήν. (aiōn )
al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj aŭtoritato, antaŭ ĉiu mondaĝo, kaj nun, kaj ĝis la eterneco. Amen. (aiōn )