< Βασιλειῶν Βʹ 14 >

1 καὶ ἔγνω Ιωαβ υἱὸς Σαρουιας ὅτι ἡ καρδία τοῦ βασιλέως ἐπὶ Αβεσσαλωμ
Joab, filo de Ceruja, rimarkis, ke la koro de la reĝo plifavoriĝis por Abŝalom.
2 καὶ ἀπέστειλεν Ιωαβ εἰς Θεκωε καὶ ἔλαβεν ἐκεῖθεν γυναῖκα σοφὴν καὶ εἶπεν πρὸς αὐτήν πένθησον δὴ καὶ ἔνδυσαι ἱμάτια πενθικὰ καὶ μὴ ἀλείψῃ ἔλαιον καὶ ἔσῃ ὡς γυνὴ πενθοῦσα ἐπὶ τεθνηκότι τοῦτο ἡμέρας πολλὰς
Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie saĝan virinon, kaj diris al ŝi: Ŝajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne ŝmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto;
3 καὶ ἐλεύσῃ πρὸς τὸν βασιλέα καὶ λαλήσεις πρὸς αὐτὸν κατὰ τὸ ῥῆμα τοῦτο καὶ ἔθηκεν Ιωαβ τοὺς λόγους ἐν τῷ στόματι αὐτῆς
kaj venu al la reĝo, kaj diru al li jenon; kaj Joab inspiris al ŝi, kion ŝi devas diri.
4 καὶ εἰσῆλθεν ἡ γυνὴ ἡ Θεκωῖτις πρὸς τὸν βασιλέα καὶ ἔπεσεν ἐπὶ πρόσωπον αὐτῆς εἰς τὴν γῆν καὶ προσεκύνησεν αὐτῷ καὶ εἶπεν Σῶσον βασιλεῦ σῶσον
Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la reĝo, kaj ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis, kaj diris: Helpu min, ho reĝo!
5 καὶ εἶπεν πρὸς αὐτὴν ὁ βασιλεύς τί ἐστίν σοι ἡ δὲ εἶπεν καὶ μάλα γυνὴ χήρα ἐγώ εἰμι καὶ ἀπέθανεν ὁ ἀνήρ μου
Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi? Kaj ŝi respondis: Ho ve, mi estas vidvino, mia edzo mortis.
6 καί γε τῇ δούλῃ σου δύο υἱοί καὶ ἐμαχέσαντο ἀμφότεροι ἐν τῷ ἀγρῷ καὶ οὐκ ἦν ὁ ἐξαιρούμενος ἀνὰ μέσον αὐτῶν καὶ ἔπαισεν ὁ εἷς τὸν ἀδελφὸν αὐτοῦ καὶ ἐθανάτωσεν αὐτόν
Sed via sklavino havis du filojn; ili ambaŭ ekkverelis sur la kampo, kaj ĉar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin.
7 καὶ ἰδοὺ ἐπανέστη ὅλη ἡ πατριὰ πρὸς τὴν δούλην σου καὶ εἶπαν δὸς τὸν παίσαντα τὸν ἀδελφὸν αὐτοῦ καὶ θανατώσομεν αὐτὸν ἀντὶ τῆς ψυχῆς τοῦ ἀδελφοῦ αὐτοῦ οὗ ἀπέκτεινεν καὶ ἐξαροῦμεν καί γε τὸν κληρονόμον ὑμῶν καὶ σβέσουσιν τὸν ἄνθρακά μου τὸν καταλειφθέντα ὥστε μὴ θέσθαι τῷ ἀνδρί μου κατάλειμμα καὶ ὄνομα ἐπὶ προσώπου τῆς γῆς
Kaj jen leviĝis kontraŭ vian sklavinon la tuta familio, dirante: Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaŭ la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraŭ restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restaĵon sur la tero.
8 καὶ εἶπεν ὁ βασιλεύς ὑγιαίνουσα βάδιζε εἰς τὸν οἶκόν σου κἀγὼ ἐντελοῦμαι περὶ σοῦ
Tiam la reĝo diris al la virino: Iru hejmen, kaj mi donos ordonon pri vi.
9 καὶ εἶπεν ἡ γυνὴ ἡ Θεκωῖτις πρὸς τὸν βασιλέα ἐπ’ ἐμέ κύριέ μου βασιλεῦ ἡ ἀνομία καὶ ἐπὶ τὸν οἶκον τοῦ πατρός μου καὶ ὁ βασιλεὺς καὶ ὁ θρόνος αὐτοῦ ἀθῷος
Sed la virino el Tekoa diris al la reĝo: Sur mi, mia sinjoro, ho reĝo, estu la krimo, kaj sur la domo de mia patro; sed la reĝo kaj lia trono estas senkulpaj.
10 καὶ εἶπεν ὁ βασιλεύς τίς ὁ λαλῶν πρὸς σέ καὶ ἄξεις αὐτὸν πρὸς ἐμέ καὶ οὐ προσθήσει ἔτι ἅψασθαι αὐτοῦ
Kaj la reĝo diris: Alkonduku al mi tiun, kiu parolas kontraŭ vi, kaj li ne plu tuŝos vin.
11 καὶ εἶπεν μνημονευσάτω δὴ ὁ βασιλεὺς τὸν κύριον θεὸν αὐτοῦ πληθυνθῆναι ἀγχιστέα τοῦ αἵματος τοῦ διαφθεῖραι καὶ οὐ μὴ ἐξάρωσιν τὸν υἱόν μου καὶ εἶπεν ζῇ κύριος εἰ πεσεῖται ἀπὸ τῆς τριχὸς τοῦ υἱοῦ σου ἐπὶ τὴν γῆν
Kaj ŝi diris: La reĝo volu memori pri la Eternulo, lia Dio, por ke la sangovenĝantoj ne faru pli da pereo kaj ne ekstermu mian filon. Li diris: Mi ĵuras per la Eternulo, ke ne falos eĉ haro de via filo sur la teron.
12 καὶ εἶπεν ἡ γυνή λαλησάτω δὴ ἡ δούλη σου πρὸς τὸν κύριόν μου τὸν βασιλέα ῥῆμα καὶ εἶπεν λάλησον
Kaj la virino diris: Permesu, ke via sklavino diru vorton al mia sinjoro la reĝo. Li diris: Parolu.
13 καὶ εἶπεν ἡ γυνή ἵνα τί ἐλογίσω τοιοῦτο ἐπὶ λαὸν θεοῦ ἦ ἐκ στόματος τοῦ βασιλέως ὁ λόγος οὗτος ὡς πλημμέλεια τοῦ μὴ ἐπιστρέψαι τὸν βασιλέα τὸν ἐξωσμένον αὐτοῦ
Kaj la virino diris: Kial do vi tiel pensas pri la popolo de Dio? eldirante tian vorton, la reĝo fariĝas kvazaŭ kulpulo, ke li ne revenigas sian elpeliton.
14 ὅτι θανάτῳ ἀποθανούμεθα καὶ ὥσπερ τὸ ὕδωρ τὸ καταφερόμενον ἐπὶ τῆς γῆς ὃ οὐ συναχθήσεται καὶ λήμψεται ὁ θεὸς ψυχήν καὶ λογιζόμενος τοῦ ἐξῶσαι ἀπ’ αὐτοῦ ἐξωσμένον
Ĉar ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpuŝito ne estu forpuŝata ankaŭ de Li.
15 καὶ νῦν ὃ ἦλθον λαλῆσαι πρὸς τὸν βασιλέα τὸν κύριόν μου τὸ ῥῆμα τοῦτο ὅτι ὄψεταί με ὁ λαός καὶ ἐρεῖ ἡ δούλη σου λαλησάτω δὴ πρὸς τὸν βασιλέα εἴ πως ποιήσει ὁ βασιλεὺς τὸ ῥῆμα τῆς δούλης αὐτοῦ
Nur nun mi venis, por diri tion al la reĝo, mia sinjoro, ĉar la popolo min timigis; sed via sklavino diris al si: Mi provos paroli al la reĝo; eble la reĝo plenumos la vorton de sia sklavino;
16 ὅτι ἀκούσει ὁ βασιλεὺς ῥύσασθαι τὴν δούλην αὐτοῦ ἐκ χειρὸς τοῦ ἀνδρὸς τοῦ ζητοῦντος ἐξᾶραί με καὶ τὸν υἱόν μου ἀπὸ κληρονομίας θεοῦ
eble la reĝo aŭskultos, por savi sian sklavinon el la mano de tiu homo, kiu volas ekstermi min kaj mian filon kune el la heredaĵo de Dio.
17 καὶ εἶπεν ἡ γυνή εἴη δὴ ὁ λόγος τοῦ κυρίου μου τοῦ βασιλέως εἰς θυσίαν ὅτι καθὼς ἄγγελος θεοῦ οὕτως ὁ κύριός μου ὁ βασιλεὺς τοῦ ἀκούειν τὸ ἀγαθὸν καὶ τὸ πονηρόν καὶ κύριος ὁ θεός σου ἔσται μετὰ σοῦ
Kaj via sklavino diris al si: La vorto de mia sinjoro la reĝo donos trankvilecon; ĉar kiel anĝelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la reĝo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi.
18 καὶ ἀπεκρίθη ὁ βασιλεὺς καὶ εἶπεν πρὸς τὴν γυναῖκα μὴ δὴ κρύψῃς ἀπ’ ἐμοῦ ῥῆμα ὃ ἐγὼ ἐπερωτῶ σε καὶ εἶπεν ἡ γυνή λαλησάτω δὴ ὁ κύριός μου ὁ βασιλεύς
Tiam ekparolis la reĝo, kaj diris al la virino: Mi petas, kaŝu antaŭ mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris: Mia sinjoro la reĝo volu paroli.
19 καὶ εἶπεν ὁ βασιλεύς μὴ ἡ χεὶρ Ιωαβ ἐν παντὶ τούτῳ μετὰ σοῦ καὶ εἶπεν ἡ γυνὴ τῷ βασιλεῖ ζῇ ἡ ψυχή σου κύριέ μου βασιλεῦ εἰ ἔστιν εἰς τὰ δεξιὰ ἢ εἰς τὰ ἀριστερὰ ἐκ πάντων ὧν ἐλάλησεν ὁ κύριός μου ὁ βασιλεύς ὅτι ὁ δοῦλός σου Ιωαβ αὐτὸς ἐνετείλατό μοι καὶ αὐτὸς ἔθετο ἐν τῷ στόματι τῆς δούλης σου πάντας τοὺς λόγους τούτους
Kaj la reĝo diris: Ĉu ne la mano de Joab estas kun vi en ĉio ĉi tio? Kaj la virino respondis kaj diris: Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho reĝo, ne estas eble dekliniĝi dekstren nek maldekstren de ĉio, kion diris mia sinjoro la reĝo; ĉar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino ĉiujn ĉi tiujn vortojn.
20 ἕνεκεν τοῦ περιελθεῖν τὸ πρόσωπον τοῦ ῥήματος τούτου ἐποίησεν ὁ δοῦλός σου Ιωαβ τὸν λόγον τοῦτον καὶ ὁ κύριός μου σοφὸς καθὼς σοφία ἀγγέλου τοῦ θεοῦ τοῦ γνῶναι πάντα τὰ ἐν τῇ γῇ
Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas saĝa per saĝeco de anĝelo de Dio, kaj scias ĉion, kio estas sur la tero.
21 καὶ εἶπεν ὁ βασιλεὺς πρὸς Ιωαβ ἰδοὺ δὴ ἐποίησά σοι κατὰ τὸν λόγον σου τοῦτον πορεύου ἐπίστρεψον τὸ παιδάριον τὸν Αβεσσαλωμ
Tiam la reĝo diris al Joab: Jen mi tion faris; iru do kaj revenigu la junulon Abŝalom.
22 καὶ ἔπεσεν Ιωαβ ἐπὶ πρόσωπον αὐτοῦ ἐπὶ τὴν γῆν καὶ προσεκύνησεν καὶ εὐλόγησεν τὸν βασιλέα καὶ εἶπεν Ιωαβ σήμερον ἔγνω ὁ δοῦλός σου ὅτι εὗρον χάριν ἐν ὀφθαλμοῖς σου κύριέ μου βασιλεῦ ὅτι ἐποίησεν ὁ κύριός μου ὁ βασιλεὺς τὸν λόγον τοῦ δούλου αὐτοῦ
Joab ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis, kaj dankis la reĝon. Kaj Joab diris: Hodiaŭ via sklavo scias, ke mi akiris vian favoron, mia sinjoro, ho reĝo, ĉar la reĝo plenumis la vorton de sia sklavo.
23 καὶ ἀνέστη Ιωαβ καὶ ἐπορεύθη εἰς Γεδσουρ καὶ ἤγαγεν τὸν Αβεσσαλωμ εἰς Ιερουσαλημ
Kaj Joab leviĝis, kaj iris en Geŝuron, kaj venigis Abŝalomon en Jerusalemon.
24 καὶ εἶπεν ὁ βασιλεύς ἀποστραφήτω εἰς τὸν οἶκον αὐτοῦ καὶ τὸ πρόσωπόν μου μὴ βλεπέτω καὶ ἀπέστρεψεν Αβεσσαλωμ εἰς τὸν οἶκον αὐτοῦ καὶ τὸ πρόσωπον τοῦ βασιλέως οὐκ εἶδεν
Sed la reĝo diris: Li reiru en sian domon, sed mian vizaĝon li ne vidu. Kaj Abŝalom revenis en sian domon, sed la vizaĝon de la reĝo li ne vidis.
25 καὶ ὡς Αβεσσαλωμ οὐκ ἦν ἀνὴρ ἐν παντὶ Ισραηλ αἰνετὸς σφόδρα ἀπὸ ἴχνους ποδὸς αὐτοῦ καὶ ἕως κορυφῆς αὐτοῦ οὐκ ἦν ἐν αὐτῷ μῶμος
En la tuta Izrael estis neniu homo tiel famege bela, kiel Abŝalom: de la plando de lia piedo ĝis lia verto estis en li nenia mallaŭdindaĵo.
26 καὶ ἐν τῷ κείρεσθαι αὐτὸν τὴν κεφαλὴν αὐτοῦ καὶ ἐγένετο ἀπ’ ἀρχῆς ἡμερῶν εἰς ἡμέρας ὡς ἂν ἐκείρετο ὅτι κατεβαρύνετο ἐπ’ αὐτόν καὶ κειρόμενος αὐτὴν ἔστησεν τὴν τρίχα τῆς κεφαλῆς αὐτοῦ διακοσίους σίκλους ἐν τῷ σίκλῳ τῷ βασιλικῷ
Kaj kiam li tondis sian kapon (li tondadis ĉiujare, ĉar la haroj fariĝadis por li tro pezaj, kaj estis necese tondi), la haroj de lia kapo pezis ducent siklojn laŭ la reĝa pesilo.
27 καὶ ἐτέχθησαν τῷ Αβεσσαλωμ τρεῖς υἱοὶ καὶ θυγάτηρ μία καὶ ὄνομα αὐτῇ Θημαρ αὕτη ἦν γυνὴ καλὴ σφόδρα καὶ γίνεται γυνὴ τῷ Ροβοαμ υἱῷ Σαλωμων καὶ τίκτει αὐτῷ τὸν Αβια
Al Abŝalom naskiĝis tri filoj, kaj unu filino, kies nomo estis Tamar; ŝi estis virino belaspekta.
28 καὶ ἐκάθισεν Αβεσσαλωμ ἐν Ιερουσαλημ δύο ἔτη ἡμερῶν καὶ τὸ πρόσωπον τοῦ βασιλέως οὐκ εἶδεν
Abŝalom restis en Jerusalem du jarojn, kaj la vizaĝon de la reĝo li ne vidis.
29 καὶ ἀπέστειλεν Αβεσσαλωμ πρὸς Ιωαβ τοῦ ἀποστεῖλαι αὐτὸν πρὸς τὸν βασιλέα καὶ οὐκ ἠθέλησεν ἐλθεῖν πρὸς αὐτόν καὶ ἀπέστειλεν ἐκ δευτέρου πρὸς αὐτόν καὶ οὐκ ἠθέλησεν παραγενέσθαι
Kaj Abŝalom sendis al Joab, por sendi lin al la reĝo; sed tiu ne volis veni al li. Li sendis ankoraŭ duan fojon, sed tiu ne volis veni.
30 καὶ εἶπεν Αβεσσαλωμ πρὸς τοὺς παῖδας αὐτοῦ ἴδετε ἡ μερὶς ἐν ἀγρῷ τοῦ Ιωαβ ἐχόμενά μου καὶ αὐτῷ κριθαὶ ἐκεῖ πορεύεσθε καὶ ἐμπρήσατε αὐτὴν ἐν πυρί καὶ ἐνέπρησαν αὐτὰς οἱ παῖδες Αβεσσαλωμ καὶ παραγίνονται οἱ δοῦλοι Ιωαβ πρὸς αὐτὸν διερρηχότες τὰ ἱμάτια αὐτῶν καὶ εἶπαν ἐνεπύρισαν οἱ δοῦλοι Αβεσσαλωμ τὴν μερίδα ἐν πυρί
Tiam li diris al siaj servantoj: Rigardu la kampoparton de Joab apud mia; li havas tie hordeon; iru, kaj forbruligu ĝin per fajro. Kaj la servantoj de Abŝalom forbruligis la kampoparton per fajro.
31 καὶ ἀνέστη Ιωαβ καὶ ἦλθεν πρὸς Αβεσσαλωμ εἰς τὸν οἶκον καὶ εἶπεν πρὸς αὐτόν ἵνα τί οἱ παῖδές σου ἐνεπύρισαν τὴν μερίδα τὴν ἐμὴν ἐν πυρί
Tiam Joab leviĝis, kaj venis al Abŝalom en la domon, kaj diris al li: Kial viaj servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton?
32 καὶ εἶπεν Αβεσσαλωμ πρὸς Ιωαβ ἰδοὺ ἀπέστειλα πρὸς σὲ λέγων ἧκε ὧδε καὶ ἀποστελῶ σε πρὸς τὸν βασιλέα λέγων ἵνα τί ἦλθον ἐκ Γεδσουρ ἀγαθόν μοι ἦν τοῦ ἔτι εἶναί με ἐκεῖ καὶ νῦν ἰδοὺ τὸ πρόσωπον τοῦ βασιλέως οὐκ εἶδον εἰ δέ ἐστιν ἐν ἐμοὶ ἀδικία καὶ θανάτωσόν με
Abŝalom respondis al Joab: Jen mi sendis al vi, por diri al vi: Venu ĉi tien, por ke mi sendu vin al la reĝo, por demandi, kial mi venis el Geŝur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi volas vidi la vizaĝon de la reĝo; kaj se mi havas en mi krimon, li mortigu min.
33 καὶ εἰσῆλθεν Ιωαβ πρὸς τὸν βασιλέα καὶ ἀπήγγειλεν αὐτῷ καὶ ἐκάλεσεν τὸν Αβεσσαλωμ καὶ εἰσῆλθεν πρὸς τὸν βασιλέα καὶ προσεκύνησεν αὐτῷ καὶ ἔπεσεν ἐπὶ πρόσωπον αὐτοῦ ἐπὶ τὴν γῆν κατὰ πρόσωπον τοῦ βασιλέως καὶ κατεφίλησεν ὁ βασιλεὺς τὸν Αβεσσαλωμ
Kaj Joab iris al la reĝo, kaj diris al li tion; kaj ĉi tiu alvokis Abŝalomon, kiu venis al la reĝo, kaj adorkliniĝis vizaĝaltere antaŭ la reĝo; kaj la reĝo kisis Abŝalomon.

< Βασιλειῶν Βʹ 14 >