< Cefanja 2 >

1 Kolektiĝu kaj konsciiĝu, ho nacio ne aminda,
沒有廉恥的民族,在他們尚未像糠枇一樣被吹散之前,
2 antaŭ ol eliris la dekreto (la tago forflugas kiel grenventumaĵo), antaŭ ol trafis vin la flama kolero de la Eternulo, antaŭ ol venis por vi la tago de indigno de la Eternulo.
在上主的怒火尚未來到你們身上,在上主憤怒的日子尚未來到你們身上以前,你們聚首檢討吧!
3 Serĉu la Eternulon, ĉiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn leĝojn; serĉu veron, serĉu humilecon, por ke vi povu esti kaŝitaj en la tago de kolero de la Eternulo.
地上所有遵守衪法律的卑微人! 你們應求上主,你們要尋求公義,要尋求謙和,也許你們在上主憤怒的日子,能藏身免禍。
4 Ĉar Gaza estos forlasita, Aŝkelon estos dezertigita, Aŝdod estos elpelita meze de la tago, kaj Ekron estos elradikigita.
因為茄薩將被拋棄,阿市刻隆必被剷除。
5 Ve al tiuj, kiuj loĝas en la distrikto de la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la Eternulo estas kontraŭ vi, ho Kanaan, lando Filiŝta: Mi vin pereigos tiel, ke restos neniu loĝanto.
禍哉! 沿海地帶的居民,革勒提民族! 看,這是木攻擊你們的話:培肋舍特地! 我要貶抑你,把你毀滅得再無固民!
6 La apudmara regiono estos nur loko por loĝejoj de paŝtistoj kaj por ŝafejoj.
沿海地帶必將成為牧的牧場,羊群的羊棧。
7 Kaj la regiono fariĝos apartenaĵo de la restaĵo de la domo de Jehuda; tie ili paŝtos, en la domoj de Aŝkelon ili ripozos vespere, post kiam la Eternulo, ilia Dio, rememoros ilin kaj revenigos ilin el la kaptiteco.
沿海地帶必將歸於猶大家的遺民;他們將沿著海濱放羊,晚上歇息在阿市刻隆的棧房,因為上主他們的天主必看顧他們,轉變他們的境遇。
8 Mi aŭdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis ĉe ĝiaj limoj.
我聽到了摩阿布的辱罵,阿孟子民火詆詬;他們辱罵了我的百姓,欺凌了我的領域。
9 Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab fariĝos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por ĉiam; la restaĵo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptaĵon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.
為此,我指著我的生命起誓──萬軍的上主,以色列天主火斷語:摩阿布必要像索多瑪,哈孟子民必要像哈摩辣,變為荊棘叢、監堆、荒野,直到永遠。我百姓的遺民要劫掠他們,我民族的殘餘,要佔領他們的產業。
10 Tio fariĝos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaŭ ĝi.
這事要臨到他們身上,是由於他們的的傲慢,因為他們辱罵欺凌了萬軍的上主的百姓。
11 La Eternulo estos terura por ili; ĉar Li ekstermos ĉiujn diojn de la tero; kaj antaŭ Li adorkliniĝos, ĉiu sur sia loko, ĉiuj insuloj de la nacioj.
上主必要威嚴地顯示給他們,因為衪要消滅地上的一切神衹;那時異邦各笆島嶼,各從自己的地方朝拜衪。
12 Ankaŭ vi, ho Etiopoj, estos mortigitaj de Mia glavo.
連你們雇士人,也要為我的刀劍所刺透。
13 Li etendos Sian manon norden kaj pereigos Asirion, kaj faros Nineven ruinoj, senakva loko, kiel dezerto.
衪還要向北方伸出自己的手,為消滅亞述,使尼尼微化為荒地,像杪漠一樣乾旱。
14 Kaj ripozados en ĝi amasoj da ĉiuspecaj bestoj; eĉ pelikanoj kaj botaŭroj noktos en ĝiaj kapiteloj, kaj ilia voĉo estos aŭdata tra la fenestroj; la sojloj estos ruinigitaj, ĉar la cedraj tabuloj estos forŝiritaj.
牲畜和窪地所有的走獸必要臥息息其中,鵜鴣和鵁鶄也棲宿在她的柱頭間,鴟梟在窗上啼叫,烏鴉停門檻上,因為人剝去了她以香柏做的裝飾:
15 Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster danĝero, kaj kiu parolis en sia koro: Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel ĝi estas ruinigita, fariĝis ripozejo por bestoj! Ĉiu preteriranto fajfos pri ĝi kaj svingos la manon.
這就是那享樂安居,心想「只有我,沒有別人」的城市! 她如何竟成了荒野,成了野獸的棲所! 凡由她那裏經過的人,莫不嗤笑搖手。

< Cefanja 2 >