< Zeĥarja 6 >

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen kvar ĉaroj eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj.
[第八個神視:四輛馬車]我再舉目觀望,看,有四輛馬車由兩山間出來;這兩座山都是銅山。
2 La unua ĉaro havis ĉevalojn ruĝajn, la dua ĉaro havis ĉevalojn nigrajn,
第一輛車套著栗色的馬,第二輛車套著黑色的馬,
3 la tria ĉaro havis ĉevalojn blankajn, kaj la kvara ĉaro havis ĉevalojn makulitajn kaj brunajn.
第三輛車套著白色的馬,第四輛車套著雜色的馬,都很雄壯。
4 Mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, mia sinjoro?
我問那我談話的使者說:「我主,這是什麼意思﹖」
5 La anĝelo respondis kaj diris al mi: Tio estas la kvar spiritoj de la ĉielo, kiuj eliras post sia starado antaŭ la Reganto de la tuta tero.
使者答應我說:「這些是侍立在全地的主宰之前,而今向丌下四出發的:
6 La ĉaro kun la nigraj ĉevaloj iris al la lando norda, la blankaj iris post ili, kaj la makulitaj iris al la lando suda.
那套著黑馬的,向北方出發,白馬則跟在後面出發,雜色的向南方出發。」
7 La brunaj eliris, kaj deziris trairi la teron; kaj li diris: Iru, trairu la teron; kaj ili trairis la teron.
這些雄壯的馬出來,切願在地上往來巡邏。他於是說:「你們去,在地上巡邏吧! 」牠們就在地上巡邏。
8 Kaj li kriis al mi, kaj diris al mi jene: Vidu, tiuj, kiuj eliris al la lando norda, kontentigis Mian spiriton en la lando norda.
以後,他呼喚我,對我說:「你看,向北方出發的,己在北方平息了上主的怒氣。」
9 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
上主的話又傳給我說:「
10 Prenu de la forkondukitoj, de Ĥeldaj, de Tobija, kaj de Jedaja, kaj iru en la domon de Joŝija, filo de Cefanja, iru en la sama tago, kiam ili venos el Babel;
你該由歸來者的手中取些禮物,就在今天,到巴比倫回來的責法尼雅的兒子約史的家裏去。
11 prenu arĝenton kaj oron, kaj faru kronojn kaj metu sur la kapon de la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak,
你要拿銀子和金子,做一頂冠冕,戴在大司祭約匝達克的兒子耶叔亞的頭上,
12 kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen estas viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj konstruos la templon de la Eternulo.
然後對他說:萬軍上主這樣 看,有一個人名叫「苗芽」,他自動萌芽,他要建築上主的殿宇。
13 Li konstruos la templon de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia trono; li estos ankaŭ pastro sur sia trono, kaj konsiliĝo paca estos inter ambaŭ.
是要建築上主的殿,是他要承受尊榮,坐在寶座上執政;並且有一位司祭立在他右邊,他們二人之間必和平相處。
14 Kaj tiuj kronoj estos ĉe Ĥelem, Tobija, Jedaja, kaj Ĥen, filo de Cefanja, kiel memoraĵo en la templo de la Eternulo.
這頂冠冕要存在上主的殿內,作為赫爾待、托彼雅、耶達雅和責法尼雅的兒子約史雅的記念。
15 Kaj malproksime loĝantoj venos kaj konstruos en la templo de la Eternulo, kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi; kaj tio okazos, se vi obeados la voĉon de la Eternulo, via Dio.
遠方的人必來共同建築上主火殿;如此,你們便知道:是萬軍上主派遺了我到你們這裏來。如果你們真聽從上主你們天主的聲音,這事必要實現。」

< Zeĥarja 6 >