< Zeĥarja 4 >
1 Kaj revenis la anĝelo, kiu antaŭe parolis kun mi; kaj li vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo.
Lipufan se ma sramsram nu sik ah sifilpa tuku ac okasyuyak, oana in mu nga motul.
2 Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi respondis: Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon ĝi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur ĝi, kaj po sep tubetoj troviĝas sur la lucernoj supre de ĝi.
Ac el siyuk, “Oasr ma kom liye?” Ac nga fahk, “Nga liye soko sukan lam orekla ke gold, ac pol in neinyuk oil se oan oelucng. Oasr lam itkosr oan fin sukan lam soko ah, kais sie oasr acn sin wik itkosr kac.
3 Kaj du olivarboj troviĝas super ĝi: unu dekstre de la kaliketo kaj la dua maldekstre de ĝi.
Oasr sak olive lukwa sisken sukan lam sac, soko oan lac ac soko oan layen ngia.”
4 Kaj mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, ho mia sinjoro?
Na nga siyuk sin lipufan sac, “Leum luk, mea kalmen ma inge?”
5 La anĝelo, kiu parolis kun mi, respondis kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro.
Na el siyuk sik, “Mea, kom nikin?” Ac nga fahk, “Nga nikinna.”
6 Tiam li responde diris al mi jene: Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot.
Lipufan sac fahk nu sik nga in sang nu sel Zerubbabel kas sin LEUM GOD inge: “Ma nukewa kom oru ac fah fahla wo, tia ke ku lun mwet mweun ku ke ku lom sifacna, a ke ku lun ngunik.
7 Kiu vi estas, ho granda monto? antaŭ Zerubabel vi fariĝos ebenaĵo; kaj li metos la unuan ŝtonon sub komuna vokado: Feliĉo, feliĉo al ĝi!
Mwe kutong na yohk ac fulat oana fineol, fah wanginla ye motom. Kom ac fah sifil musaela Tempul uh, ac ke kom ac oakiya eot se ma safla uh, mwet uh fah sala ac fahk, “Arulana wo! Arulana wo!”
8 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Sie pac kas sin LEUM GOD tuku nu sik.
9 La manoj de Zerubabel fondis ĉi tiun domon, kaj liaj manoj ankaŭ finos ĝin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.
El fahk, “Zerubbabel el oakiya tari pwelung lun Tempul, ac el ac aksafyela musa kac uh. Pacl se ma inge ac orekla uh, na mwet luk uh ac fah etu lah nga pa supwekom nu selos uh.
10 Ĉar kiu povas malŝati ĉi tiun tagon kiel malgrandan, kiam ĝoje rigardas la vertikalŝnuron en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj trapenetras per sia rigardo la tutan teron?
Elos ac toasrla mweyen tia yohk ma orekla uh. Tusruktu ke elos ac liyal Zerubbabel lah el srakna musai Tempul, na elos ac fah engan.” Na lipufan sac fahk nu sik, “Lam itkosr inge pa muta itkosr lun LEUM GOD, su liye faclu nufon.”
11 Tiam mi denove parolis kaj diris al li: Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre kaj maldekstre de la kandelabro?
Na nga siyuk sel, “Mea kalmen sak olive lukwa ma oan lac lac ke sukan lam uh?
12 Kaj mi parolis ankoraŭ kaj diris al li: Kion signifas la du branĉoj de olivarboj, kiuj troviĝas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro?
Ac mea kalmen lesak olive luo sisken paip gold lukwa ma oil in olive uh soror kac uh?”
13 Li respondis al mi kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro.
Ac el siyuk sik, “Mea, kom nikin?” Ac nga fahk, “Leum luk, nga tiana etu.”
14 Tiam li diris: Tio estas du oleitoj, kiuj staras apud la Reganto de la tuta tero.
Na el fahk, “Mwet luo inge pa God El sulela ac mosrwela in kulansupu Leum God lun faclu nufon.”