< Zeĥarja 3 >

1 Li montris al mi la ĉefpastron Josuo, kiu staris antaŭ la anĝelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontraŭagi al li.
Il me montra Josué, le grand prêtre, debout devant l'ange de Yahvé, et Satan, debout à sa droite, pour être son adversaire.
2 Kaj la Eternulo diris al Satano: La Eternulo faras al vi severan riproĉon, ho Satano, severe riproĉas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; ĝi estas ja brulŝtipo, savita el la fajro.
Yahvé dit à Satan: « Yahvé te réprime, Satan! Oui, Yahvé, qui a choisi Jérusalem, te réprimande! N'est-ce pas là un bâton brûlant arraché du feu? ".
3 Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaŭ la anĝelo.
Or Josué était revêtu de vêtements souillés, et il se tenait devant l'ange.
4 Ĉi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaŭ li: Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris: Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.
L'ange prit la parole et dit à ceux qui se tenaient devant lui: « Enlève-lui les vêtements sales. » Il lui dit: « Voici que je fais disparaître de toi ton iniquité, et je vais te revêtir de riches habits. »
5 Kaj li diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la ĉeesto de la anĝelo de la Eternulo.
J'ai dit: « Qu'on lui mette un turban propre sur la tête. » Ils lui mirent un turban propre sur la tête et le vêtirent, et l'ange de Yahvé se tenait là.
6 Kaj la anĝelo de la Eternulo atestis al Josuo, dirante:
L'ange de Yahvé rassura seul Josué en disant:
7 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se vi irados laŭ Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj staras ĉi tie.
« Yahvé des armées dit: Si tu marches dans mes voies et si tu suis mes instructions, toi aussi tu jugeras ma maison, tu garderas mes parvis, et je te donnerai accès parmi ceux qui sont là.
8 Aŭskultu, ho ĉefpastro Josuo, vi kaj viaj amikoj, kiuj sidas apud vi, ĉar ili komprenas misterajn signojn: jen Mi venigos Mian servanton-markoton.
Écoute maintenant, Josué, le grand prêtre, toi et tes compagnons qui sont assis devant toi, car ce sont des hommes qui sont un signe; car voici, je vais faire sortir mon serviteur, le Rameau.
9 Ĉar vidu la ŝtonon, kiun Mi metis antaŭ Josuon: sur ĉi tiu sola ŝtono estas sep okuloj; jen Mi gravuros sur ĝi signojn, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de ĉi tiu lando en unu tago.
Car voici la pierre que j'ai placée devant Josué: sur une pierre, il y a sept yeux; voici, je graverai son inscription, dit Yahvé des armées, et j'effacerai l'iniquité de ce pays en un seul jour.
10 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, vi vokos unu alian sub vinberbranĉon kaj sub figarbon.
En ce jour-là, dit Yahvé des armées, vous inviterez chacun votre voisin sous la vigne et sous le figuier. »

< Zeĥarja 3 >