< Tito 1 >
1 Paŭlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laŭ la fido de la elektitoj de Dio, kaj laŭ la scio de la vero, kiu estas laŭ pieco,
하나님의 종이요 예수 그리스도의 사도인 바울 곧 나의 사도 된 것은 하나님의 택하신 자들의 믿음과 경건함에 속한 진리의 지식과
2 kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj, (aiōnios )
영생의 소망을 인함이라 이 영생은 거짓이 없으신 하나님이 영원한 때 전부터 약속하신 것인데 (aiōnios )
3 sed ĝustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia Savanto;
자기 때에 자기의 말씀을 전도로 나타나셨으니 이 전도는 우리 구주 하나님의 명대로 내게 맡기신 것이라
4 al Tito, mia vera filo laŭ komuna fido: Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto.
같은 믿음을 따라 된 나의 참 아들 디도에게 편지하노니 하나님 아버지와 그리스도 예수 우리 구주로 좇아 은혜와 평강이 네게 있을지어다!
5 Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi aranĝu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en ĉiu urbo, kiel mi ordonis al vi;
내가 너를 그레데에 떨어뜨려둔 이유는 부족한 일을 바로잡고 나의 명한 대로 각 성에 장로들을 세우게 하려 함이니
6 se iu troviĝas neriproĉebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri diboĉo, nek ribelemaj.
책망할 것이 없고 한 아내의 남편이며 방탕하다 하는 비방이나 불순종하는 일이 없는 믿는 자녀를 둔 자라야 할지라
7 Ĉar episkopo devas esti sen riproĉo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon;
감독은 하나님의 청지기로서 책망할 것이 없고 제 고집대로 하지 아니하며 급히 분내지 아니하며 술을 즐기지 아니하며 구타하지 아니하며 더러운 이를 탐하지 아니하며
8 sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta,
오직 나그네를 대접하며 선을 좋아하며 근신하며 의로우며 거룩하며 절제하며
9 tenanta la fidelan vorton, kiu estas laŭ la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaŭ refuti la kontraŭdirantojn.
미쁜 말씀의 가르침을 그대로 지켜야 하리니 이는 능히 바른 교훈으로 권면하고 거스려 말하는 자들을 책망하게 하려 함이라
10 Ĉar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido,
복종치 아니하고 헛된 말을 하며 속이는 자가 많은 중 특별히 할례당 가운데 심하니
11 kies buŝoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj nekonvenaĵojn por malhonora gajno.
저희의 입을 막을 것이라 이런 자들이 더러운 이를 취하려고 마땅치 아니한 것을 가르쳐 집들을 온통 엎드러치는도다
12 Unu el ili, profeto samnacia, diris: La Kretanoj ĉiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj manĝeguloj.
그레데인 중에 어떤 선지자가 말하되 그레데인들은 항상 거짓말장이며 악한 짐승이며 배만 위하는 게으름장이라 하니
13 Tiu atesto estas vera. Tial akre riproĉu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido,
이 증거가 참되도다 그러므로 네가 저희를 엄히 꾸짖으라 이는 저희로 하여금 믿음을 온전케 하고
14 ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero.
유대인의 허탄한 이야기와 진리를 배반하는 사람들의 명령을 좇지 않게 하려 함이라
15 Ĉe la puraj, ĉio estas pura; sed ĉe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj.
깨끗한 자들에게는 모든 것이 깨끗하나 더럽고 믿지 아니하는 자들에게는 아무 것도 깨끗한 것이 없고 오직 저희 마음과 양심이 더러운지라
16 Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por ĉiu bona faro senvaloraj.
저희가 하나님을 시인하나 행위로는 부인하니 가증한 자요 복종치 아니하는 자요 모든 선한일을 버리는 자니라