< Rut 1 >
1 En la tempo, kiam regis la juĝistoj, iam malsato okazis en la lando; kaj foriris viro el Bet-Leĥem en Judujo, por pasloĝi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj.
Wakati Waamuzi walipotawala Israeli, kulikuwa na njaa katika nchi. Mtu mmoja kutoka nchi ya Bethlehemu ya Yuda, pamoja na mke wake na wanawe wawili, akaenda kuishi katika nchi ya Moabu.
2 La nomo de la viro estis Elimeleĥ, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Maĥlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Leĥem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie.
Mtu huyu aliitwa Elimeleki, mkewe aliitwa Naomi, na hao wanawe wawili waliitwa Maloni na Kilioni. Walikuwa Waefrathi kutoka Bethlehemu ya Yuda. Wakaenda katika nchi ya Moabu, wakaishi huko.
3 Elimeleĥ, la edzo de Naomi, mortis; kaj restis ŝi kun siaj du filoj.
Elimeleki mumewe Naomi akafa, hivyo Naomi akabaki na wanawe wawili.
4 Ambaŭ edziĝis kun Moabidinoj; la nomo de unu estis Orpa, kaj la nomo de la dua estis Rut; kaj ili loĝis tie ĉirkaŭ dek jaroj.
Nao wakaoa wanawake Wamoabu, jina la mmoja aliitwa Orpa, na wa pili aliitwa Ruthu. Baada ya kama miaka kumi,
5 Sed mortis ankaŭ ambaŭ, Maĥlon kaj Kiljon; kaj restis nur la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj.
Maloni na Kilioni pia wakafa. Basi Naomi akabaki hana mume wala wanawe wawili.
6 Ŝi leviĝis kun siaj bofilinoj, por iri returne el la lando de Moab; ĉar ŝi aŭdis en la lando de Moab, ke la Eternulo rememoris Sian popolon, donante al ĝi panon.
Aliposikia akiwa huko Moabu kwamba Bwana amewasaidia watu wake kwa kuwapa chakula, Naomi na wakweze wakajiandaa kurudi nyumbani.
7 Ŝi eliris el la loko, kie ŝi loĝis, kun siaj du bofilinoj; kaj ili iris sur la vojo, por ke ili revenu al la lando de Jehuda.
Yeye na wakweze wawili wakaondoka pale walipokuwa wakiishi na kushika njia kurudi nchi ya Yuda.
8 Naomi diris al siaj du bofilinoj: Iru, kaj revenu ĉiu el vi al la domo de sia patrino; la Eternulo favoru vin tiel same, kiel vi estis favorkoraj al la mortintoj kaj al mi;
Ndipo Naomi akawaambia wale wakwe zake wawili, “Rudini, kila mmoja wenu nyumbani kwa mama yake. Bwana na awatendee fadhili kama mlivyowatendea hao waliofariki, na pia mimi.
9 la Eternulo favoru vin, ke vi trovu ripozon, ĉiu el vi en domo de sia edzo. Ŝi kisis ilin, kaj ili levis sian voĉon kaj ploris.
Bwana na amjalie kila mmoja wenu maisha mema nyumbani kwa mume mwingine.” Kisha akawabusu, nao wakalia kwa sauti kubwa,
10 Kaj ili diris al ŝi: Ni volas iri kun vi al via popolo.
wakamwambia, “Tutarudi pamoja na wewe nyumbani kwa watu wako.”
11 Naomi respondis: Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? Ĉu ankoraŭ ekzistas filoj en mia utero, ke vi edziniĝu kun ili?
Lakini Naomi akasema, “Rudini nyumbani, binti zangu. Kwa nini mnifuate? Je, mimi nitaweza tena kuwa na wana wengine ambao wataweza kuwaoa ninyi?
12 Revenu, miaj filinoj, foriru; ĉar mi jam estas tro maljuna por edziniĝi kun viro. Eĉ se mi dirus, ke mi havas ankoraŭ esperon, eĉ se mi jam havus edzon hodiaŭ nokte, kaj eĉ se mi naskus filojn:
Rudini nyumbani, binti zangu; mimi ni mzee kiasi kwamba siwezi kumpata mume mwingine. Hata kama ningefikiria kuwa bado kuna tumaini kwangu, hata kama ningekuwa na mume usiku huu na kuwazaa wana,
13 ĉu pri ili vi esperu, ĝis ili plenaĝiĝos? ĉu por ili vi atendu, ne edziniĝante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolĉe al mi pro vi, ĉar la mano de la Eternulo afliktis min.
je, mngesubiri mpaka wakue? Mngebakia bila kuolewa mkiwasubiri? La, hasha, binti zangu. Nimepata uchungu kuliko ninyi, kwa sababu mkono wa Bwana umekuwa kinyume nami!”
14 Sed ili levis sian voĉon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aliĝis al ŝi.
Kisha wakalia tena kwa sauti. Orpa akambusu mama mkwe wake, akaenda zake, lakini Ruthu akaambatana naye.
15 Kaj ĉi tiu diris: Jen via bofratino reiris al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaŭ returne post via bofratino.
Naomi akamwambia, “Tazama, mwenzako anarejea kwa watu wake na kwa miungu yake. Rudi pamoja naye.”
16 Sed Rut diris: Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aŭ ke mi returnu min kaj ĉesu sekvi vin; ĉar kien vi iros, mi ankaŭ iros, kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos; via popolo ankaŭ estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio.
Lakini Ruthu akajibu, “Usinisihi nikuache au niache kukufuata. Utakakokwenda nami nitakwenda, na wewe utakapoishi nitaishi. Watu wako watakuwa watu wangu, na Mungu wako atakuwa Mungu wangu.
17 Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaŭ mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi.
Pale utakapofia nami nitafia hapo, na papo hapo nitazikwa. Bwana na aniadhibu vikali, kama kitu kingine chochote kitanitenga nawe isipokuwa kifo.”
18 Kiam Naomi vidis, ke ŝi firme decidis iri kun ŝi, tiam ŝi ĉesis disputi kun ŝi.
Naomi alipotambua kwamba Ruthu amenuia kufuatana naye, hakuendelea kumsihi tena.
19 Kaj ili ambaŭ iradis, ĝis ili alvenis en Bet-Leĥemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Leĥemon, la tuta loĝantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante: Ĉu tio estas Naomi?
Kwa hiyo hao wanawake wawili wakaondoka, wakafika Bethlehemu. Walipofika Bethlehemu, mji mzima ulitaharuki, wanawake wakashangaa, wakasema, “Huyu aweza kuwa ni Naomi?”
20 Kaj ŝi respondis al ili: Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; ĉar la Plejpotenculo faris al mi maldolĉegon;
Akawaambia, “Msiniite tena Naomi, niiteni Mara, kwa sababu Mwenyezi amenitendea mambo machungu sana.
21 kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontraŭ mi kaj la Plejpotenculo afliktis min?
Mimi niliondoka hali nimejaa, lakini Bwana amenirudisha mtupu. Kwa nini kuniita Naomi? Bwana amenitendea mambo machungu; Mwenyezi ameniletea msiba.”
22 Tiel Naomi revenis, kaj kun ŝi ankaŭ Rut, la Moabidino, ŝia bofilino, kiu revenis el la lando de Moab; kaj ili venis en Bet-Leĥemon je la komenco de la rikolto de hordeo.
Kwa hiyo Naomi alirudi pamoja na Ruthu Mmoabu mkwe wake, nao wakafika Bethlehemu mwanzoni mwa kuvuna shayiri.