< Rut 2 >

1 Naomi havis parencon de ŝia edzo, viron eminentan, el la familio de Elimeleĥ; lia nomo estis Boaz.
納敖米的丈夫厄里默肋客家族中有個親人,是有錢有勢的人,名叫波阿次。
2 Kaj la Moabidino Rut diris al Naomi: Mi iros sur la kampon, kaj mi kolektos spikojn post tiu, ĉe kiu mi trovos favoron. Kaj ŝi respondis: Iru, mia filino.
摩阿布女子盧德對納敖米說:「讓我到田裏去,我在誰眼中蒙恩,就在誰後面拾麥穗。」納敖米答應她說:「我女,你去罷! 」
3 Kaj ŝi foriris, kaj venis kaj kolektis post la rikoltistoj. Kaj okazis, ke la parcelo de la kampo apartenis al Boaz, kiu estis el la familio de Elimeleĥ.
她就去了,來到田間,在收割人的後面拾麥穗。可巧,她正來到了厄里默肋客家族人波阿次的田地裏。
4 Kaj jen Boaz venis el Bet-Leĥem, kaj li salutis la rikoltistojn: La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al li: La Eternulo vin benu!
當時波阿次也正從白冷來到,向收割的人說:「願上主與你們同在! 」他們回答他說:「願上主祝福你! 」
5 Kaj Boaz demandis sian serviston, la estron de la rikoltistoj: Kiu estas ĉi tiu knabino?
波阿次問監督收割的僕人說:「這是誰家的女子﹖」
6 Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris: Ŝi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab;
監督收割的僕人答說:「是那由摩阿布鄉間與納敖米歸來的摩阿布女子。
7 ŝi diris: Permesu al mi, ke mi sekvu kaj kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj; kaj ŝi restis ĉi tie de la mateno ĝis nun; ŝi ĵus sidiĝis en la dometo por iomete da tempo.
她事先請求過:請讓我在收割的人後面拾取麥穗。她來到這裏,從早晨到現在,從未休息片刻。」波阿次厚待盧德
8 Kaj Boaz diris al Rut: Ĉu vi aŭdas, mia filino? ne iru kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaŭ ne foriru de ĉi tie, sed restu ĉi tie kun miaj junulinoj;
波阿次對盧德說:「我女,你聽我的話,你不要到別人的田裏去拾取,也不要離開這裏,要常同我的使女在一起。
9 rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la servistaro ĉerpas.
你看僕人們在那塊田裏收割,你就跟著去,我已吩咐了僕人們不要難為你。你渴了,可到水罐那裏去喝僕人打來的水。」
10 Ŝi ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris al li: Kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino?
盧德遂俯首至地,向他下拜說:「我怎樣竟蒙你如此垂青,眷顧我這外方的女子﹖」
11 Kaj Boaz respondis kaj diris al ŝi: Jam estas rakontita al mi ĉio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo: ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskiĝlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraŭ nek antaŭhieraŭ.
波阿次答覆她說:「自你丈夫死後,你怎樣待了你的婆婆,以及你怎樣離開了你的父母和故鄉,來到這素不相識的民族中;這一切事,人家都一一告訴了我。
12 La Eternulo rekompencu vin pro ĉi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi serĉis protekton.
願上主報答你的功德,願你投奔於他翼下的上主,以色列的天主,賜與你的報答是豐富的! 」
13 Kaj ŝi diris: Estus sufiĉe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, ĉar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj.
盧德答說:「我主,我連你的一個婢女都不如,竟在你眼裏蒙恩,你竟安慰我,對你的婢女說出這樣動心的話! 」
14 Kaj en la horo de la manĝado Boaz diris al ŝi: Alproksimiĝu kaj manĝu kune, vi ankaŭ povas trempi vian panon en la vinagro. Kaj ŝi sidiĝis ĉe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaŭ ŝin rostitajn grajnojn, kaj ŝi manĝis kaj satiĝis, kaj ankaŭ havis restaĵon.
到了吃飯的時候,波阿次對她說:「你上前來吃餅,將你的餅浸在酸酒裏。」她就坐在收割的人旁,波阿次遞給了她烘焙的麥遂;她吃了,也吃飽了,還有剩下的。
15 Kiam ŝi leviĝis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante: Eĉ inter la garboj lasu ŝin kolekti, kaj ne hontigu ŝin;
當她起來再拾取麥穗的時候,波阿次吩咐他的僕人說:「就連她在麥捆中拾取,你們有不要為難她;
16 kaj vi ankaŭ ŝajnigu al ŝi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al ŝi, ke ŝi kolektu ilin, kaj ne riproĉu ŝin.
並且要從麥梱中,為她抽出些來,留下讓她拾取,不要叱責她。」
17 Kaj ŝi kolektadis sur la kampo ĝis la vespero, kaj ŝi draŝis tion, kion ŝi kolektis, kaj tio estis ĉirkaŭ efo da hordeo.
她在田間拾取麥穗,直到晚上,將所拾的打了約有「一厄法」大麥。盧德回家
18 Kaj ŝi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj ŝia bopatrino vidis tion, kion ŝi kolektis; ŝi ankaŭ elprenis, kaj donis al ŝi la restaĵon, kiun ŝi posedis de post sia satiĝo.
她就背著回城去,教她婆婆看看她的收獲;又將吃飽後剩下的東西,拿出來給了她。
19 Ŝia bopatrino diris al ŝi: Kie vi kolektis hodiaŭ? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis! Ŝi rakontis al sia bopatrino, kie ŝi laboris, kaj ŝi diris: La nomo de la viro, ĉe kiu mi laboris hodiaŭ, estas Boaz.
她的婆婆問她說:「你今天在那裏拾麥穗,在那裏工作﹖願那眷顧你的人家蒙受祝福! 」她就告訴她婆婆,她在誰那裏工作,並且說:「我今天在他那裏工作的人,名叫波阿次。」
20 Tiam Naomi diris al sia bofilino: Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al ŝi: La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj.
納敖米對她的兒媳說:「願那位從未忘卻對生者死者施慈愛的上主祝福這人! 」納敖米又向她說:「這人是我們的親人,且是有至親義務的人。」
21 Kaj Rut, la Moabidino, diris: Li ankaŭ diris al mi: Restu kune kun miaj servistoj, ĝis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi.
摩阿布女子盧德接著說:「並且他還對我說過:你要常同我的僕人在一起,直到收完我的莊稼。」
22 Naomi respondis al sia bofilino Rut: Estos bone por vi, mia filino, ke vi ĉiam iru kun liaj junulinoj, ĉar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken.
納敖米向自己的兒媳盧德說:「我女,你更好跟著他的使女去罷! 免得在別人的田裏受難為。」
23 Kaj ŝi kuniĝis kun la junulinoj de Boaz, por kolekti, ĝis la fino de la rikolto de hordeo kaj de la rikolto de tritiko; kaj poste ŝi loĝis kune kun sia bopatrino.
盧德就緊隨著波阿次的使女拾麥穗,直到收完了大麥和小麥。盧德時常與自己的婆婆住在一起。

< Rut 2 >