< Romanoj 9 >

1 Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito,
ahaM kAJcid kalpitAM kathAM na kathayAmi, khrISTasya sAkSAt satyameva bravImi pavitrasyAtmanaH sAkSAn madIyaM mana etat sAkSyaM dadAti|
2 ke mi havas grandan malĝojon kaj senĉesan doloron en la koro.
mamAntaratizayaduHkhaM nirantaraM khedazca
3 Ĉar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laŭ la karno;
tasmAd ahaM svajAtIyabhrAtRNAM nimittAt svayaM khrISTAcchApAkrAnto bhavitum aiccham|
4 kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la leĝdono kaj la Diservo kaj la promesoj;
yatasta isrAyelasya vaMzA api ca dattakaputratvaM tejo niyamo vyavasthAdAnaM mandire bhajanaM pratijJAH pitRpuruSagaNazcaiteSu sarvveSu teSAm adhikAro'sti|
5 kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne. Amen. (aiōn g165)
tat kevalaM nahi kintu sarvvAdhyakSaH sarvvadA saccidAnanda Izvaro yaH khrISTaH so'pi zArIrikasambandhena teSAM vaMzasambhavaH| (aiōn g165)
6 Sed la afero ne estas, kvazaŭ la vorto de Dio estus neniiĝinta. Ĉar ne ĉiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael;
Izvarasya vAkyaM viphalaM jAtam iti nahi yatkAraNAd isrAyelo vaMze ye jAtAste sarvve vastuta isrAyelIyA na bhavanti|
7 nek, ĉar ili estas idoj de Abraham, ĉiuj estas filoj, sed: Per Isaak oni nomos vian idaron.
aparam ibrAhImo vaMze jAtA api sarvve tasyaiva santAnA na bhavanti kintu ishAko nAmnA tava vaMzo vikhyAto bhaviSyati|
8 Tio estas, ne la filoj de la karno estas la filoj de Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel idaro.
arthAt zArIrikasaMsargAt jAtAH santAnA yAvantastAvanta evezvarasya santAnA na bhavanti kintu pratizravaNAd ye jAyante taevezvaravaMzo gaNyate|
9 Ĉar jen estas la vorto de promeso: En la sama jartempo Mi venos, kaj estos filo ĉe Sara.
yatastatpratizrute rvAkyametat, etAdRze samaye 'haM punarAgamiSyAmi tatpUrvvaM sArAyAH putra eko janiSyate|
10 Kaj plue, kiam Rebeka ankaŭ gravediĝis per unu, nia patro Isaak
aparamapi vadAmi svamano'bhilASata IzvareNa yannirUpitaM tat karmmato nahi kintvAhvayitu rjAtametad yathA siddhyati
11 (ĉar la infanoj ankoraŭ ne naskiĝis, nek faris ion bonan aŭ malbonan, por ke la intenco de Dio restu laŭ elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto),
tadarthaM ribkAnAmikayA yoSitA janaikasmAd arthAd asmAkam ishAkaH pUrvvapuruSAd garbhe dhRte tasyAH santAnayoH prasavAt pUrvvaM kiJca tayoH zubhAzubhakarmmaNaH karaNAt pUrvvaM
12 estis dirite al ŝi: La pli granda servos la malpli grandan.
tAM pratIdaM vAkyam uktaM, jyeSThaH kaniSThaM seviSyate,
13 Kiel estas skribite: Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis.
yathA likhitam Aste, tathApyeSAvi na prItvA yAkUbi prItavAn ahaM|
14 Kion do ni diru? Ĉu estas maljusteco ĉe Dio? Nepre ne!
tarhi vayaM kiM brUmaH? IzvaraH kim anyAyakArI? tathA na bhavatu|
15 Ĉar Li diris al Moseo: Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.
yataH sa svayaM mUsAm avadat; ahaM yasmin anugrahaM cikIrSAmi tamevAnugRhlAmi, yaJca dayitum icchAmi tameva daye|
16 Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.
ataevecchatA yatamAnena vA mAnavena tanna sAdhyate dayAkAriNezvareNaiva sAdhyate|
17 Ĉar la Skribo diras al Faraono: Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
phirauNi zAstre likhati, ahaM tvaddvArA matparAkramaM darzayituM sarvvapRthivyAM nijanAma prakAzayituJca tvAM sthApitavAn|
18 Tial Li favorkoras ĉiun, kiun Li volas; kaj ĉiun, kiun Li volas, Li obstinigas.
ataH sa yam anugrahItum icchati tamevAnugRhlAti, yaJca nigrahItum icchati taM nigRhlAti|
19 Vi do diras al mi: Kial Li ankoraŭ riproĉas? Ĉar kiu rezistas al Lia volo?
yadi vadasi tarhi sa doSaM kuto gRhlAti? tadIyecchAyAH pratibandhakatvaM karttaM kasya sAmarthyaM vidyate?
20 Sed antaŭ tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraŭ Dio? Ĉu faritaĵo diros al sia farinto: Kial vi faris min tiel?
he Izvarasya pratipakSa martya tvaM kaH? etAdRzaM mAM kutaH sRSTavAn? iti kathAM sRSTavastu sraSTre kiM kathayiSyati?
21 Aŭ ĉu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro?
ekasmAn mRtpiNDAd utkRSTApakRSTau dvividhau kalazau karttuM kiM kulAlasya sAmarthyaM nAsti?
22 Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, taŭgajn por pereo;
IzvaraH kopaM prakAzayituM nijazaktiM jJApayituJcecchan yadi vinAzasya yogyAni krodhabhAjanAni prati bahukAlaM dIrghasahiSNutAm Azrayati;
23 kaj por ke Li konatigu la riĉon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antaŭe pretigis por gloro,
aparaJca vibhavaprAptyarthaM pUrvvaM niyuktAnyanugrahapAtrANi prati nijavibhavasya bAhulyaM prakAzayituM kevalayihUdinAM nahi bhinnadezinAmapi madhyAd
24 nome nin, kiujn Li ankaŭ vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaŭ el la nacianoj?
asmAniva tAnyAhvayati tatra tava kiM?
25 Kiel Li diras ankaŭ en Hoŝea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino.
hozeyagranthe yathA likhitam Aste, yo loko mama nAsIt taM vadiSyAmi madIyakaM| yA jAti rme'priyA cAsIt tAM vadiSyAmyahaM priyAM|
26 Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite: Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.
yUyaM madIyalokA na yatreti vAkyamaucyata| amarezasya santAnA iti khyAsyanti tatra te|
27 Kaj Jesaja krias pri Izrael: Se la nombro de la filoj de Izrael eĉ estos kiel la apudmara sablo, la restintoj saviĝos;
isrAyelIyalokeSu yizAyiyo'pi vAcametAM prAcArayat, isrAyelIyavaMzAnAM yA saMkhyA sA tu nizcitaM| samudrasikatAsaMkhyAsamAnA yadi jAyate| tathApi kevalaM lokairalpaistrANaM vrajiSyate|
28 ĉar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj tranĉe mallongigante ĝin.
yato nyAyena svaM karmma parezaH sAdhayiSyati| deze saeva saMkSepAnnijaM karmma kariSyati|
29 Kiel Jesaja diris antaŭe: Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, Ni fariĝus kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.
yizAyiyo'paramapi kathayAmAsa, sainyAdhyakSaparezena cet kiJcinnodaziSyata| tadA vayaM sidomevAbhaviSyAma vinizcitaM| yadvA vayam amorAyA agamiSyAma tulyatAM|
30 Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido;
tarhi vayaM kiM vakSyAmaH? itaradezIyA lokA api puNyArtham ayatamAnA vizvAsena puNyam alabhanta;
31 sed ke Izrael, sekvante la leĝon de justeco, ne atingis tiun leĝon.
kintvisrAyellokA vyavasthApAlanena puNyArthaM yatamAnAstan nAlabhanta|
32 Kial? Ĉar ili sekvis ĝin ne per fido, sed kvazaŭ per faroj. Ili falpuŝiĝis ĉe la ŝtono de falpuŝiĝo;
tasya kiM kAraNaM? te vizvAsena nahi kintu vyavasthAyAH kriyayA ceSTitvA tasmin skhalanajanake pASANe pAdaskhalanaM prAptAH|
33 kiel estas skribite: Jen Mi kuŝigas en Cion ŝtonon de falpuŝiĝo kaj rokon de alfrapiĝo; Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.
likhitaM yAdRzam Aste, pazya pAdaskhalArthaM hi sIyoni prastarantathA| bAdhAkAraJca pASANaM paristhApitavAnaham| vizvasiSyati yastatra sa jano na trapiSyate|

< Romanoj 9 >