< Apokalipso 9 >

1 Kaj la kvina anĝelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la ĉielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la ŝlosilo de la puto de la abismo. (Abyssos g12)
തതഃ പരം സപ്തമദൂതേന തൂര്യ്യാം വാദിതായാം ഗഗനാത് പൃഥിവ്യാം നിപതിത ഏകസ്താരകോ മയാ ദൃഷ്ടഃ, തസ്മൈ രസാതലകൂപസ്യ കുഞ്ജികാദായി| (Abyssos g12)
2 Kaj li malfermis la puton de la abismo; kaj el la puto leviĝadis fumo, kiel fumo el granda forno; kaj mallumiĝis la suno kaj la aero pro la fumo de la puto. (Abyssos g12)
തേന രസാതലകൂപേ മുക്തേ മഹാഗ്നികുണ്ഡസ്യ ധൂമ ഇവ ധൂമസ്തസ്മാത് കൂപാദ് ഉദ്ഗതഃ| തസ്മാത് കൂപധൂമാത് സൂര്യ്യാകാശൗ തിമിരാവൃതൗ| (Abyssos g12)
3 Kaj el la fumo eliris akridoj sur la teron; kaj al ili estis donita povo, kiel havas povon la skorpioj de la tero.
തസ്മാദ് ധൂമാത് പതങ്ഗേഷു പൃഥിവ്യാം നിർഗതേഷു നരലോകസ്ഥവൃശ്ചികവത് ബലം തേഭ്യോഽദായി|
4 Kaj estis ordonite al ili, ke ili ne difektu la herbon de la tero, nek ian verdaĵon, nek ian arbon, sed nur tiujn homojn, kiuj ne havas sur la frunto la sigelon de Dio.
അപരം പൃഥിവ്യാസ്തൃണാനി ഹരിദ്വർണശാകാദയോ വൃക്ഷാശ്ച തൈ ർന സിംഹിതവ്യാഃ കിന്തു യേഷാം ഭാലേഷ്വീശ്വരസ്യ മുദ്രായാ അങ്കോ നാസ്തി കേവലം തേ മാനവാസ്തൈ ർഹിംസിതവ്യാ ഇദം ത ആദിഷ്ടാഃ|
5 Kaj al ili estis komisiite, ke ili ne mortigu ilin, sed ke ili estu turmentataj kvin monatojn; kaj ilia turmento estis kiel turmento de skorpio, kiam ĝi pikvundas homon.
പരന്തു തേഷാം ബധായ നഹി കേവലം പഞ്ച മാസാൻ യാവത് യാതനാദാനായ തേഭ്യഃ സാമർഥ്യമദായി| വൃശ്ചികേന ദഷ്ടസ്യ മാനവസ്യ യാദൃശീ യാതനാ ജായതേ തൈരപി താദൃശീ യാതനാ പ്രദീയതേ|
6 Kaj en tiuj tagoj la homoj serĉos morton, kaj ĝin tute ne trovos; kaj ili deziregos morti, kaj morto forflugos de ili.
തസ്മിൻ സമയേ മാനവാ മൃത്യും മൃഗയിഷ്യന്തേ കിന്തു പ്രാപ്തും ന ശക്ഷ്യന്തി, തേ പ്രാണാൻ ത്യക്തുമ് അഭിലഷിഷ്യന്തി കിന്തു മൃത്യുസ്തേഭ്യോ ദൂരം പലായിഷ്യതേ|
7 Kaj la formoj de la akridoj similis ĉevalojn, pretigitajn por milito; kaj sur iliaj kapoj estis kvazaŭ kronoj similaj al oro, kaj iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝoj de homoj.
തേഷാം പതങ്ഗാനാമ് ആകാരോ യുദ്ധാർഥം സുസജ്ജിതാനാമ് അശ്വാനാമ് ആകാരസ്യ തുല്യഃ, തേഷാം ശിരഃസു സുവർണകിരീടാനീവ കിരീടാനി വിദ്യന്തേ, മുഖമണ്ഡലാനി ച മാനുഷികമുഖതുല്യാനി,
8 Kaj ili havis harojn kiel haroj de virinoj, kaj iliaj dentoj estis kiel de leonoj.
കേശാശ്ച യോഷിതാം കേശാനാം സദൃശാഃ, ദന്താശ്ച സിംഹദന്തതുല്യാഃ,
9 Kaj ili havis kirasojn, kiel kirasoj el fero; kaj la sono de iliaj flugiloj estis kiel la sono de ĉaroj, de multe da ĉevaloj kurantaj en militon.
ലൗഹകവചവത് തേഷാം കവചാനി സന്തി, തേഷാം പക്ഷാണാം ശബ്ദോ രണായ ധാവതാമശ്വരഥാനാം സമൂഹസ്യ ശബ്ദതുല്യഃ|
10 Kaj ili havis vostojn similajn al vostoj de skorpioj, kaj pikilojn; kaj en iliaj vostoj estas ilia kapablo difekti la homojn kvin monatojn.
വൃശ്ചികാനാമിവ തേഷാം ലാങ്ഗൂലാനി സന്തി, തേഷു ലാങ്ഗൂലേഷു കണ്ടകാനി വിദ്യന്തേ, അപരം പഞ്ച മാസാൻ യാവത് മാനവാനാം ഹിംസനായ തേ സാമർഥ്യപ്രാപ്താഃ|
11 Ili havis super si reĝon, la anĝelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion. (Abyssos g12)
തേഷാം രാജാ ച രസാതലസ്യ ദൂതസ്തസ്യ നാമ ഇബ്രീയഭാഷയാ അബദ്ദോൻ യൂനാനീയഭാഷയാ ച അപല്ലുയോൻ അർഥതോ വിനാശക ഇതി| (Abyssos g12)
12 La unua Veo jam pasis; jen post tio venas ankoraŭ du Veoj.
പ്രഥമഃ സന്താപോ ഗതവാൻ പശ്യ ഇതഃ പരമപി ദ്വാഭ്യാം സന്താപാഭ്യാമ് ഉപസ്ഥാതവ്യം|
13 Kaj la sesa anĝelo trumpetis, kaj mi aŭdis voĉon el la kornoj de la ora altaro, kiu staras antaŭ Dio,
തതഃ പരം ഷഷ്ഠദൂതേന തൂര്യ്യാം വാദിതായാമ് ഈശ്വരസ്യാന്തികേ സ്ഥിതായാഃ സുവർണവേദ്യാശ്ചതുശ്ചൂഡാതഃ കസ്യചിദ് രവോ മയാശ്രാവി|
14 dirantan al la sesa anĝelo, kiu havis la trumpeton: Malligu la kvar anĝelojn, ligitajn apud la granda rivero Eŭfrato.
സ തൂരീധാരിണം ഷഷ്ഠദൂതമ് അവദത്, ഫരാതാഖ്യേ മഹാനദേ യേ ചത്വാരോ ദൂതാ ബദ്ധാഃ സന്തി താൻ മോചയ|
15 Kaj malligiĝis la kvar anĝeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro, por ke ili mortigu trionon de la homoj.
തതസ്തദ്ദണ്ഡസ്യ തദ്ദിനസ്യ തന്മാസസ്യ തദ്വത്സരസ്യ ച കൃതേ നിരൂപിതാസ്തേ ചത്വാരോ ദൂതാ മാനവാനാം തൃതീയാംശസ്യ ബധാർഥം മോചിതാഃ|
16 Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi aŭdis ilian nombron.
അപരമ് അശ്വാരോഹിസൈന്യാനാം സംഖ്യാ മയാശ്രാവി, തേ വിംശതികോടയ ആസൻ|
17 Kaj tiel mi vidis la ĉevalojn en la vizio, kaj la sidantajn sur ili, havantajn kirasojn kiel el fajro kaj el jacinto kaj el sulfuro; kaj la kapoj de la ĉevaloj estis kiel kapoj de leonoj, kaj el iliaj buŝoj eliris fajro kaj fumo kaj sulfuro.
മയാ യേ ഽശ്വാ അശ്വാരോഹിണശ്ച ദൃഷ്ടാസ്ത ഏതാദൃശാഃ, തേഷാം വഹ്നിസ്വരൂപാണി നീലപ്രസ്തരസ്വരൂപാണി ഗന്ധകസ്വരൂപാണി ച വർമ്മാണ്യാസൻ, വാജിനാഞ്ച സിംഹമൂർദ്ധസദൃശാ മൂർദ്ധാനഃ, തേഷാം മുഖേഭ്യോ വഹ്നിധൂമഗന്ധകാ നിർഗച്ഛന്തി|
18 Per tiuj tri plagoj triono de la homoj estis mortigita, per la fajro kaj la fumo kaj la sulfuro elirantaj el iliaj buŝoj.
ഏതൈസ്ത്രിഭി ർദണ്ഡൈരർഥതസ്തേഷാം മുഖേഭ്യോ നിർഗച്ഛദ്ഭി ർവഹ്നിധൂമഗന്ധകൈ ർമാനുഷാണാം തുതീയാംശോ ഽഘാനി|
19 Ĉar la kapablo de la ĉevaloj estas en iliaj buŝoj kaj en iliaj vostoj; ĉar iliaj vostoj similas serpentojn kaj havas kapojn; kaj per ĉi tiuj ili vundas.
തേഷാം വാജിനാം ബലം മുഖേഷു ലാങ്ഗൂലേഷു ച സ്ഥിതം, യതസ്തേഷാം ലാങ്ഗൂലാനി സർപാകാരാണി മസ്തകവിശിഷ്ടാനി ച തൈരേവ തേ ഹിംസന്തി|
20 Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorkliniĝi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj arĝentaj kaj kupraj kaj ŝtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek aŭdi, nek marŝi;
അപരമ് അവശിഷ്ടാ യേ മാനവാ തൈ ർദണ്ഡൈ ർന ഹതാസ്തേ യഥാ ദൃഷ്ടിശ്രവണഗമനശക്തിഹീനാൻ സ്വർണരൗപ്യപിത്തലപ്രസ്തരകാഷ്ഠമയാൻ വിഗ്രഹാൻ ഭൂതാംശ്ച ന പൂജയിഷ്യന്തി തഥാ സ്വഹസ്താനാം ക്രിയാഭ്യഃ സ്വമനാംസി ന പരാവർത്തിതവന്തഃ
21 kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorĉoj, nek pri sia malĉastado, nek pri siaj ŝteloj.
സ്വബധകുഹകവ്യഭിചാരചൗര്യ്യോഭ്യോ ഽപി മനാംസി ന പരാവർത്തിതവന്തഃ|

< Apokalipso 9 >