< Apokalipso 20 >

1 Kaj mi vidis anĝelon malsuprenirantan el la ĉielo, havantan la ŝlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano. (Abyssos g12)
And I saw an agent coming down out of heaven having the key of the abyss and a great chain in his hand. (Abyssos g12)
2 Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj,
And he seized the dragon, the old serpent, who is the Devil and Satan, who leads the whole world astray, and bound him a thousand years.
3 kaj ĵetis lin en la abismon kaj fermis ĝin kaj sigelis ĝin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, ĝis finiĝos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo. (Abyssos g12)
And he cast him into the abyss, and locked and sealed over him, so that he would no longer lead the nations astray until the thousand years were ended. After these things he must be loosed for a little time. (Abyssos g12)
4 Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj juĝo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorkliniĝis al la besto, nek al ĝia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili reĝis kun Kristo mil jarojn.
And I saw thrones, and they sat upon them. And judgment was given to them and the souls of those who were beheaded because of the testimony of Jesus, and because of the word of God, and who did not worship the beast nor his image, and did not receive the mark upon their forehead and upon their hand. And they lived, and reigned with the Christ the thousand years.
5 La ceteraj mortintoj ne vivis, ĝis finiĝos la mil jaroj. Tio estas la unua releviĝo.
The rest of the dead did not live until the thousand years were ended. This is the first resurrection.
6 Feliĉa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua releviĝo; super tiuj la dua morto havas nenian aŭtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj reĝos kun li mil jarojn.
Blessed and holy is he who has part in the first resurrection. On these the second death has no power, but they will be priests of God and of the Christ, and will reign with him a thousand years.
7 Kaj kiam finiĝos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo,
And when the thousand years are ended, Satan will be loosed out of his prison.
8 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro.
And he will come forth to lead astray the nations in the four corners of the earth, Gog and Magog, to gather them together to the battle, of whom the number of them is as the sand of the sea.
9 Kaj ili supreniris laŭlarĝe de la tero kaj ĉirkaŭis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la ĉielo, kaj ekstermis ilin.
And they went up on the breadth of the earth, and surrounded the encampment of the sanctified and the beloved city. And fire came down out of heaven from God, and devoured them.
10 Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis ĵetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie troviĝas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por ĉiam kaj eterne. (aiōn g165, Limnē Pyr g3041 g4442)
And the devil who leads them astray was cast into the lake of fire and brimstone, where also were the beast and the false prophet. And they will be tormented day and night into the ages of the ages. (aiōn g165, Limnē Pyr g3041 g4442)
11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur ĝi, antaŭ kies vizaĝo forflugis la tero kaj la ĉielo; kaj ne troviĝis loko por ili.
And I saw a great white throne, and him who sits upon it, from whose face the earth and the sky fled away, and no place was found for them.
12 Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaŭ la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis juĝataj el la skribitaĵoj en la libroj, laŭ siaj faroj.
And I saw the dead, the great and the small, standing before the throne, and books were opened, and another book was opened, which is the one of life. And the dead were judged from the things that were written in the books, according to their works.
13 Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en ĝi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj. (Hadēs g86)
And the sea gave up the dead in it, and death and Hades gave up the dead in them. And they were judged, each according to their works. (Hadēs g86)
14 Kaj la morto kaj Hades estis ĵetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto — la fajra lago. (Hadēs g86, Limnē Pyr g3041 g4442)
And death and Hades were cast into the lake of fire. This is the second death, the lake of fire. (Hadēs g86, Limnē Pyr g3041 g4442)
15 Kaj se iu ne troviĝis skribita en la libro de vivo, tiu estis ĵetita en la fajran lagon. (Limnē Pyr g3041 g4442)
And if any man was found not written in the book of life, he was thrown into the lake of fire. (Limnē Pyr g3041 g4442)

< Apokalipso 20 >