< Psalmaro 93 >

1 La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
יְהוָה מָלָךְ גֵּאוּת לָבֵשׁ לָבֵשׁ יְהוָה עֹז הִתְאַזָּר אַף־תִּכּוֹן תֵּבֵל בַּל־תִּמּֽוֹט׃
2 De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.
נָכוֹן כִּסְאֲךָ מֵאָז מֵֽעוֹלָם אָֽתָּה׃
3 Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon, Levas la riveroj sian bruon;
נָשְׂאוּ נְהָרוֹת ׀ יְֽהוָה נָשְׂאוּ נְהָרוֹת קוֹלָם יִשְׂאוּ נְהָרוֹת דָּכְיָֽם׃
4 Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.
מִקֹּלוֹת ׀ מַיִם רַבִּים אַדִּירִים מִשְׁבְּרֵי־יָם אַדִּיר בַּמָּרוֹם יְהוָֽה׃
5 Viaj leĝoj estas tre fidindaj; Via domo estas ornamita de sankteco, Ho Eternulo, por eterne.
עֵֽדֹתֶיךָ ׀ נֶאֶמְנוּ מְאֹד לְבֵיתְךָ נַאֲוָה־קֹדֶשׁ יְהוָה לְאֹרֶךְ יָמִֽים׃

< Psalmaro 93 >